Sisu juurde

Ĉu "Esperant'" estas esperanta "Pig Latin"?

kelle poolt Bruso, 16. mai 2013

Postitused: 7

Keel: Esperanto

Bruso (Näita profiili) 16. mai 2013 13:32.53

Tiu ĉi artikolo en anglalingva Vikipedio ...

http://en.wikipedia.org/wiki/Language_game

... listigas "Esperant'" kiel "Language game" (Lingvoludo?) simila al "Pig Latin" (Porklatina?) angle.

Ĉu tiu estas bona komparo?

Ĉu ekzistas esperanta Porklatina plu simila al Porklatina?:

"Alutonsej! Imej arolaspej Esperantonŭej!"

brw1 (Näita profiili) 16. mai 2013 19:35.56

Mi povas paroli Porklatina sed, mi malamas ĝin! Se Esperant estas esperanta pig latin mi ne volas lerni.

evanamd (Näita profiili) 16. mai 2013 20:01.32

Mi ne legis ke Esperant' estas esperanta "Pig Latin". Ĝi estas Esperantido.

Alia artikoloj:

http://en.wikipedia.org/wiki/Esperant%27#Esperant....

http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperant%27
http://meeuw.org/esperant/esperant.html

metal_riffs (Näita profiili) 16. mai 2013 22:15.07

Anstataw lernu Popido,,los puristos esperantistos malamot ed ci sentot kel sit nova lingvê..

mihxil (Näita profiili) 17. mai 2013 19:15.03

Bruso:
http://en.wikipedia.org/wiki/Language_game

... listigas "Esperant'" kiel "Language game" (Lingvoludo?) simila al "Pig Latin" (Porklatina?) angle.

Ĉu tiu estas bona komparo?
Nu, kiel fiera kunkreinto de tiu stilo, mi eble diru ke al mi tiu komparo ne ŝajnas esti malbona. Efektive Esperant' precipe estis uzata kiel ludo. Mi observis belan duoniĝon de la tiustile alparolataj. Aŭ oni eĉ emas koleri aŭ oni ridas.

Kompreneble en la vera spirito de esperantismo, ni kreis stilon kiu celis plejeble streĉi sed neniel atenci la fundamenton.

Bruso (Näita profiili) 17. mai 2013 23:11.20

mihxil:Nu, kiel fiera kunkreinto de tiu stilo, mi eble diru ke al mi tiu komparo ne ŝajnas esti malbona.
Kiel ni anglaparolantoj diras: "right from the horse's mouth!"

Jenas la dank' de mi al vi! (Ĉu tiu estas korekta?)

mihxil (Näita profiili) 18. mai 2013 8:40.07

Bruso:
mihxil:Nu, kiel fiera kunkreinto de tiu stilo, mi eble diru ke al mi tiu komparo ne ŝajnas esti malbona.
Kiel ni anglaparolantoj diras: "right from the horse's mouth!"

Jenas la dank' de mi al vi! (Ĉu tiu estas korekta?)
Ebl' de kompren' prias je tiu ĝust'.

Je fakt', nepropras spertomult'. Malis la help' de l' priridad' pri l' duma Konrado-lert'.

Neviau la forges': Nova stil' por nova jarmil'!

Tagasi üles