К содержанию

Kial Litovio kreskas ekonomie dum Eŭropo dronas?

от codesito, 17 мая 2013 г.

Сообщений: 12

Язык: Esperanto

codesito (Показать профиль) 17 мая 2013 г., 12:03:17

Mi ne komprenas kial Litovio kaj Letonio kreskas ekonomie dum europo dronas, kial tiuj malvarmegaj malriĉaj landoj kreskas ekonomie dum la aliaj landoj rapide malriĉiĝas aŭ ne kreskas?

http://www.noticiasdegipuzkoa.com/2013/05/16/mundo...

vincas (Показать профиль) 17 мая 2013 г., 14:45:04

Mmmm, nu dankon :]

Ĉar ni havas Kubilius, se hispanoj volas ni povas prunti lin al vi. Li certe faros la ordon.

Kaj nun en Litovio estas tre malvarme ĉ. 30 +

codesito (Показать профиль) 17 мая 2013 г., 15:01:55

tiu Kubilius estas politika maŝino, mi ŝatus havi lin laborante en niaj politikaj aferoj!

30 gradoj positivaj, do vi estas pli varmaj ol ni!

ĉu vi havas aliajn ekonomiajn sekretojn?

vincas (Показать профиль) 17 мая 2013 г., 16:47:45

codesito:tiu Kubilius estas politika maŝino, mi ŝatus havi lin laborante en niaj politikaj aferoj!

30 gradoj positivaj, do vi estas pli varmaj ol ni!

ĉu vi havas aliajn ekonomiajn sekretojn?
Falfacile diri, mi ne estas ekonomikisto kaj ne tre interesiĝas pri ekonomiaj aferoj. Sed en Litovio ne ĉiuj amas Kubilius'on ĉar li faris ne popularajn reformojn kaj nun Kubilius jam ne estas ĉefministro.

žmo (Показать профиль) 17 мая 2013 г., 16:55:52

kelkaj faktoj pri litova ekonomia "miraklo"
20% da homoj vivas trans la limo de mizero
dum 10 jaroj elmigris 200 mil da homoj, tio estas ~7% da loĝantaro
~20% da homoj gajnas nur minimalan salajron 289 EUR
averaĝa salajro = 500 EUR
averaĝa pensio = 237 EUR

tiun ĉi informon mi trovis en google.

vincas (Показать профиль) 17 мая 2013 г., 17:12:52

žmo:kelkaj faktoj pri litova ekonomia "miraklo"
20% da homoj vivas trans la limo de mizero
dum 10 jaroj elmigris 200 mil da homoj, tio estas ~7% da loĝantaro
~20% da homoj gajnas nur minimalan salajron 289 EUR
averaĝa salajro = 500 EUR
averaĝa pensio = 237 EUR

tiun ĉi informon mi trovis en google.
Nu tipa litovo ĉiam pri ĉio plendas ridulo.gif Nu tiaj ni estas.

žmo (Показать профиль) 17 мая 2013 г., 20:08:57

vincas:
žmo:kelkaj faktoj pri litova ekonomia "miraklo"
20% da homoj vivas trans la limo de mizero
dum 10 jaroj elmigris 200 mil da homoj, tio estas ~7% da loĝantaro
~20% da homoj gajnas nur minimalan salajron 289 EUR
averaĝa salajro = 500 EUR
averaĝa pensio = 237 EUR

tiun ĉi informon mi trovis en google.
Nu tipa litovo ĉiam pri ĉio plendas ridulo.gif Nu tiaj ni estas.
mi tute ne plendas, sed miloj da loĝantoj nun ne havas manĝaĵon sur tablo. eble ili ne meritis tion

cellus (Показать профиль) 17 мая 2013 г., 20:33:55

Mi ĉiam aŭdis ke Estonio estas la granda sukceshistorio la landoj sur la orienta flanko de la Baltiko.

Kjell R

vincas (Показать профиль) 18 мая 2013 г., 7:51:35

žmo:mi tute ne plendas, sed miloj da loĝantoj nun ne havas manĝaĵon sur tablo. eble ili ne meritis tion
Nu vi eble iom troigas :] kiam mi veturas al vendejo por aĉeti manĝaĵojn mi devas serĉi kie mi povus parkumi sian aŭton, tiom multe da aŭtoj estas ridulo.gif Nu jes aŭtoj ne estas tre novaj, sed benzino ja estas multekosta. Ankaŭ mi ne diras, ke en Litovio ne estas problemoj.

baxoka (Показать профиль) 19 мая 2013 г., 14:53:48

Litova valuto ankoraŭ estas lido

http://eo.wikipedia.org/wiki/Litova_lido
[url=http://eo.wikipedia.org/wiki/Eŭro]http://eo.wikipedia.org/wiki/Eŭro[/url]

Mi pensas ke žmo ne plendis, li montris datumojn, do eble Litovujo nur povas plibonigi ekonomie (kvankam ĉiam oni povas plimalbonigi).

Наверх