Đi đến phần nội dung

Ĉu estas ajna filipina Esperantisto tie?

viết bởi agarrido18, Ngày 17 tháng 5 năm 2013

Tin nhắn: 5

Nội dung: Esperanto

agarrido18 (Xem thông tin cá nhân) 13:38:08 Ngày 17 tháng 5 năm 2013

Ĉu estas filipina Esperantisto ĉi tie en lernu, kiu eble loĝas aŭ en la Filipinoj aŭ ekstere?

Mayroon bang pilipinong Esperantisto rito sa lernu, nakatira man sa Pilipinas o hindi?

Dankegon por ajna respondo / Salamat sa anumang tugon.

Esperantst (Xem thông tin cá nhân) 15:51:59 Ngày 17 tháng 5 năm 2013

Saluton, ĉu vi jam provis ĉe www.adresaro.org? En tiu paĝo jam estas pli ol 400 homoj el la tuta mondo. Laŭ mia memoro en la filipinoj laboras iranano, kiu eĉ donas kursojn de Esperanto. Se vi skribas al mi (mesaĝilo), mi sendos al vi la retpoŝtadreson. Krome mi rekomendas al vi kontakti Jungkee Lee el Koreio. Li tre bone konas la movadon en Azio, do supozeble li povas doni al vi pliajn nomojn. Martin

agarrido18:Ĉu estas filipina Esperantisto ĉi tie en lernu, kiu eble loĝas aŭ en la Filipinoj aŭ ekstere? Mayroon bang pilipinong Esperantisto rito sa lernu, nakatira man sa Pilipinas o hindi? Dankegon por ajna respondo / Salamat sa anumang tugon.

agarrido18 (Xem thông tin cá nhân) 16:19:49 Ngày 17 tháng 5 năm 2013

Esperantst:Saluton, ĉu vi jam provis ĉe www.adresaro.org? En tiu paĝo jam estas pli ol 400 homoj el la tuta mondo. Laŭ mia memoro en la filipinoj laboras iranano, kiu eĉ donas kursojn de Esperanto. Se vi skribas al mi (mesaĝilo), mi sendos al vi la retpoŝtadreson. Krome mi rekomendas al vi kontakti Jungkee Lee el Koreio. Li tre bone konas la movadon en Azio, do supozeble li povas doni al vi pliajn nomojn. Martin
Koran dankon pro via helpo. Tamen mi multfoje provis aliĝi ĉe adresaro.org sed ankoraŭ mi ne povis, ĉar la retpaĝo konstante montras la saman erarmesaĝon: "Paĝo ne trovita". Mi ne scias, kiel mi povas solvi tiun problemon.

Ho, kiel mi povas kontakti Jungkee Lee? Ĉu estas ajna komunikilo: lernu-konto, facebook-konto, aŭ ajna retadreso? Mi provos kontakti lin senprokraste.

Dankon!

Espi (Xem thông tin cá nhân) 09:59:03 Ngày 31 tháng 5 năm 2013

Saluton Albert, ĉu vi jam serĉis per la serĉilo de „lernu!“?

agarrido18 (Xem thông tin cá nhân) 13:01:35 Ngày 31 tháng 5 năm 2013

Espi:Saluton Albert, ĉu vi jam serĉis per la serĉilo de „lernu!“?
Jes, tutcerte. Tamen, mi ne certas, kiuj el tiuj registritaj uzantoj vere kaj almenaŭ kelkfoje uzas lernu!, ne nur registriĝis.
Mi esperas, ke tiuj uzantoj vidi ĉi tiun afiŝon kaj povos respondi, por mi trovi pli da informaĵoj.

Dankon pro via demando.

Quay lại