Al la enhavo

Gramatika terminaro

de Bruso, 2013-majo-17

Mesaĝoj: 2

Lingvo: Esperanto

Bruso (Montri la profilon) 2013-majo-17 20:35:29

Mi vidas, ke multaj Esperantistoj uzas "o-vorto", "a-vorto" anstataŭ "substantivo", "adjektivo", ktp.

Sed ...

Ĉu "nur" estas "e-vorto"? "Nur" ne havas "e"!

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-17 22:02:53

Bruso:Mi vidas, ke multaj Esperantistoj uzas "o-vorto", "a-vorto" anstataŭ "substantivo", "adjektivo", ktp.

Sed ...

Ĉu "nur" estas "e-vorto"? "Nur" ne havas "e"!
En 'malsanulejo' troviĝas ankaŭ sanaj homoj. Vortkombino ne nepre estu precize, absolute kaj ĉiuokaze logika. Do la argumento ne tute taŭgas.

Sed krom tio, en PMEG 'nur' estas nomata 'e-vorteca vorteto' aŭ 'e-eca vorto'. Kaj tio eble estas plej bona, ĉar la vorto 'adverbo' ne estus tre taŭga por Esperanto. 'nur' ja evidente estus ia speciala 'adverbo', kaj tio tute klarus per termino kiel 'e-eca vorto'.

Reen al la supro