目次へ

Gramatika terminaro

Bruso,2013年5月17日の

メッセージ: 2

言語: Esperanto

Bruso (プロフィールを表示) 2013年5月17日 20:35:29

Mi vidas, ke multaj Esperantistoj uzas "o-vorto", "a-vorto" anstataŭ "substantivo", "adjektivo", ktp.

Sed ...

Ĉu "nur" estas "e-vorto"? "Nur" ne havas "e"!

mihxil (プロフィールを表示) 2013年5月17日 22:02:53

Bruso:Mi vidas, ke multaj Esperantistoj uzas "o-vorto", "a-vorto" anstataŭ "substantivo", "adjektivo", ktp.

Sed ...

Ĉu "nur" estas "e-vorto"? "Nur" ne havas "e"!
En 'malsanulejo' troviĝas ankaŭ sanaj homoj. Vortkombino ne nepre estu precize, absolute kaj ĉiuokaze logika. Do la argumento ne tute taŭgas.

Sed krom tio, en PMEG 'nur' estas nomata 'e-vorteca vorteto' aŭ 'e-eca vorto'. Kaj tio eble estas plej bona, ĉar la vorto 'adverbo' ne estus tre taŭga por Esperanto. 'nur' ja evidente estus ia speciala 'adverbo', kaj tio tute klarus per termino kiel 'e-eca vorto'.

先頭にもどる