Sadržaj

Forumo de Programlingvoj

od allazao, 17. svibnja 2013.

Poruke: 5

Jezik: Esperanto

allazao (Prikaz profila) 17. svibnja 2013. 23:27:55

Programistoj havas ĉi tie? Mi pensis pri krei ian komunumon Programlingvoj por diskutado en Esperanto, se ĝi havas ankoraŭ ne.

Kion vi opinias?

Moosader (Prikaz profila) 18. svibnja 2013. 01:50:28

allazao:Programistoj havas ĉi tie? Mi pensis pri krei ian komunumon Programlingvoj por diskutado en Esperanto, se ĝi havas ankoraŭ ne.

Kion vi opinias?
Mi estas programisto. Mi ĝojus al diskutas kun homojn pri videoludoj por Esperantistoj.

Benjamino (Prikaz profila) 18. svibnja 2013. 02:19:51

allazao:Programistoj havas ĉi tie? Mi pensis pri krei ian komunumon Programlingvoj por diskutado en Esperanto, se ĝi havas ankoraŭ ne.

Kion vi opinias?
saluton kaj bonvenon!

Esperantistoj tre emas al komputado. http://komputeko.net/ estas plurlingva vortaro de terminoj pri komputiloj- precipe esperantlingvaj terminoj. estos inda familiariĝi kun tiaj terminoj, se vi diskutos komputadon en Esperanto. ankaŭ se vi interesiĝas pri paroli al esperantoparolantaj komputistoj, oni ankoraŭ konversacias ofte per la malnova babilprotokolo IRC, ĉe ##esperanto en Freenode.

maratonisto (Prikaz profila) 19. svibnja 2013. 12:24:12

Saluton, amikoj!

Mi havas problemon kun fallisto (Combobox). Mi volas plenumi ĝin kun teksto en Unikodo, sed mi ne sukcesis. Por plenumi la falliston mi uzas komandon

SendMessageW(tenilo, CB_ADDSTRING, 0, adreso de unikoda stringo);

Ĝi substituas unikodajn simbolojn kun simplaj simboloj. Ekzemple, ĉ substituas kun c sen ĉapelo.
Al mi ŝajnas, ke la fallisto havas interne stringliston kaj tiu stringlisto enhavas simplajn signoĉenojn (stringojn), ne unikodajn (se la fallisto estis kreata kun atributo CBS_HASSTRINGS). Do SendMessageW transformas unikodan stringon en simplan stringon, alie ĝi ne povas aldoni stringon al stringlisto. Tio signifas, ke fallisto ne subtenas unikodon.
Ĉu ekzistas io simila al fallisto kun unikodaj stringoj?
Mi uzas nur API en Windozo. Mia operaciumo estas Windozo XP.

Talisman (Prikaz profila) 21. lipnja 2013. 02:10:31

mi trovis tio retligo
http://esperanto-me.org/pitono/pitono.htm

Pitono estas unua belega por vidas. almenaŭ en angla.

ĉu vi volas Komenci kun "django"? Mi pensis ke traduki la pitono django trabaro estas bona ideo por unua projekto.

Natrag na vrh