본문으로

Vortetoj kaj akuzativo

글쓴이: Jorn644, 2013년 5월 18일

글: 4

언어: Esperanto

Jorn644 (프로필 보기) 2013년 5월 18일 오전 7:39:59

Saluton,

Ĉu mi pravas pri la jena?

Parolu al mi --> Alparolu min
Iru el la domo --> Eliru la domon

Kaj post kiuj vortetoj mi uzu la akuzativon kaj post kiuj mi forlasu ilin? Ĉu mi pravas pri la listo ĉi suba?

Mi scias ke mi ne uzu la akuzativon post: al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, sen

Kaj mi ja povas uzi la akuzativon post: en, sub, super, sur, tra, trans, kiel, ol

Chainy (프로필 보기) 2013년 5월 18일 오전 8:20:25

Jorn644:Iru el la domo --> Eliru la domon
La unua formo certe estas ĝusta. Koncerne la duan, ĝi ŝajnas iom konfuza, ĉar kutime oni uzas la n-finaĵon por montri eniron en domon. Laŭ mi, la plej kutima formo do estas: 'Eliru el la domo'.

Jorn644:Parolu al mi --> Alparolu min
Tiuj ŝajne havas tre similajn signifojn! Eble en iuj okazoj oni uzus 'alparoli' en iom pli specifa senco, kiel oni uzas 'to address' en la angla. Ekzemple, jen ekzemplo el ReVo: la franca ministro ĉeestis kaj alparolis fremdajn ambasadorojn

Jorn644:Mi scias ke mi ne uzu la akuzativon post: al, anstataŭ, antaŭ, apud, ĉe, ĉirkaŭ, da, de, dum, ekster, el, ĝis, inter, je, kontraŭ, krom, kun, laŭ, malgraŭ, per, po, por, post, preter, pri, pro, senĵĵ
Se temas pri movo al iu loko, tiam ja eblas uzi la n-finaĵon. Jen iuj ekzemploj el ReVo:

Ĉiuj militistoj venis antaŭ la urbon.
La virino subite leviĝis kaj ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino.
Apud liajn ostojn metu miajn ostojn.

Kaj tiel plu...

Jorn644 (프로필 보기) 2013년 5월 18일 오전 8:49:47

Chainy:
Jorn644:Iru el la domo --> Eliru la domon
La unua formo certe estas ĝusta. Koncerne la duan, ĝi ŝajnas iom konfuza, ĉar kutime oni uzas la n-finaĵon por montri eniron en domon. Laŭ mi, la plej kutima formo do estas: 'Eliru el la domo'.

Jorn644:Parolu al mi --> Alparolu min
Tiuj ŝajne havas tre similajn signifojn! Eble en iuj okazoj oni uzus 'alparoli' en iom pli specifa senco, kiel oni uzas 'to address' en la angla. Ekzemple, jen ekzemplo el ReVo: la franca ministro ĉeestis kaj alparolis fremdajn ambasadorojn
Dankon, mi tion klare komprenas nun.

Kiam uzi la akuzativon post vortetoj kiel "apud, ĉe, ĉirkaŭ" mi komprenas nun ankaŭ. Tamen mi volas plie scii ĉu ekzistas liston da vortetoj post kiuj oni absolute ne uzu la akuzativon? Ekzemple vortetoj kiel "post, al, de" ?

mihxil (프로필 보기) 2013년 5월 18일 오전 9:18:13

Jorn644:Kiam uzi la akuzativon post vortetoj kiel "apud, ĉe, ĉirkaŭ" mi komprenas nun ankaŭ. Tamen mi volas plie scii ĉu ekzistas liston da vortetoj post kiuj oni absolute ne uzu la akuzativon? Ekzemple vortetoj kiel "post, al, de" ?
Laŭ mi ne ekzistas absolutaj reguloj pri tio. La senco de tiuj vortetoj supozeble sugestas ke uzi direktan aŭ alian anstataŭigan akuzativon estas tre malverŝajne kaj supozeble ne okazas (kvankam mi dubas pri 'post' ).

Je algluo de la rolmontra vorteto al la verbo, la objekto de tiu vorteto per si mem fariĝas direkta objekto de la verbo kaj do ekbezonas la n-finaĵon. Mi pensas ke viaj ekzemploj pri tio estis tute ĝustaj.

다시 위로