Al la enhavo

Kiuj estas laŭ vi la plej malsanigaj manĝaĵoj?

de codesito, 2013-majo-22

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

codesito (Montri la profilon) 2013-majo-22 22:31:15

Kiuj estas laŭ vi la plej malsanigaj manĝaĵoj? Kial?

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-majo-23 08:46:37

Eble ĉiuj fritaĵoj, ĉar ili enhavas troan ĥolesterolon kaj ne estas bondigestaj.

Benjamino (Montri la profilon) 2013-majo-23 16:31:45

kirlaĵo de lakto, arkida butero kaj lardo(!), kiun laste ekofertas usona rapidmanĝejo.

rafano (Montri la profilon) 2013-majo-23 16:57:23

Amelo kaj mangaĵoj kiuj enhavas amelon, ekzemple farunon kaj sukeron, ĉar ili altigas la nivelo de glukozemio en la korpo kaj sekve enmagazenigas en la korpon multe da graso.

mihxil (Montri la profilon) 2013-majo-23 18:19:58

codesito:Kiuj estas laŭ vi la plej malsanigaj manĝaĵoj? Kial?
Supozeble dependas de tio kion oni manĝas krome, kiom oni manĝas de io, kion oni faras dum la tago, de onia genro, de onia grando, de oniaj genoj ktp ktp. Aldone por eĉ kun tiuj informoj respondi la demandon oni bezonas almenaŭ esti eksperta fiziologiisto. Kaj eĉ tiam oni verŝajne devus iom diveni kaj supozi.

Koncize, ĉi tia emando ŝajnas al mi nerespondebla.

vincas (Montri la profilon) 2013-majo-23 19:42:54

Benjamino:kirlaĵo de lakto, arkida butero kaj lardo(!), kiun laste ekofertas usona rapidmanĝejo.
Ho, lardo! Sonas bonguste ridulo.gif

robbkvasnak (Montri la profilon) 2013-majo-23 20:21:09

Mi kredas ke li volis diri ŝinkolardo (en la usona "bacon") do magraj, fumigitaj lardstrioj kiojn oni fritas.

Reen al la supro