Więcej

Kiuj estas laŭ vi la plej malsanigaj manĝaĵoj?

od codesito, 22 maja 2013

Wpisy: 7

Język: Esperanto

codesito (Pokaż profil) 22 maja 2013, 22:31:15

Kiuj estas laŭ vi la plej malsanigaj manĝaĵoj? Kial?

fajrkapo (Pokaż profil) 23 maja 2013, 08:46:37

Eble ĉiuj fritaĵoj, ĉar ili enhavas troan ĥolesterolon kaj ne estas bondigestaj.

Benjamino (Pokaż profil) 23 maja 2013, 16:31:45

kirlaĵo de lakto, arkida butero kaj lardo(!), kiun laste ekofertas usona rapidmanĝejo.

rafano (Pokaż profil) 23 maja 2013, 16:57:23

Amelo kaj mangaĵoj kiuj enhavas amelon, ekzemple farunon kaj sukeron, ĉar ili altigas la nivelo de glukozemio en la korpo kaj sekve enmagazenigas en la korpon multe da graso.

mihxil (Pokaż profil) 23 maja 2013, 18:19:58

codesito:Kiuj estas laŭ vi la plej malsanigaj manĝaĵoj? Kial?
Supozeble dependas de tio kion oni manĝas krome, kiom oni manĝas de io, kion oni faras dum la tago, de onia genro, de onia grando, de oniaj genoj ktp ktp. Aldone por eĉ kun tiuj informoj respondi la demandon oni bezonas almenaŭ esti eksperta fiziologiisto. Kaj eĉ tiam oni verŝajne devus iom diveni kaj supozi.

Koncize, ĉi tia emando ŝajnas al mi nerespondebla.

vincas (Pokaż profil) 23 maja 2013, 19:42:54

Benjamino:kirlaĵo de lakto, arkida butero kaj lardo(!), kiun laste ekofertas usona rapidmanĝejo.
Ho, lardo! Sonas bonguste ridulo.gif

robbkvasnak (Pokaż profil) 23 maja 2013, 20:21:09

Mi kredas ke li volis diri ŝinkolardo (en la usona "bacon") do magraj, fumigitaj lardstrioj kiojn oni fritas.

Wróć do góry