Späť na obsah

Kiel prepari min por la bebo naskigota!

od Evildela, 23. mája 2013

Príspevky: 5

Jazyk: Esperanto

Evildela (Zobraziť profil) 23. mája 2013 3:40:03

En la angla forumo, estas longa fadeno pri "ĉu vi instruos al viaj infanoj Esperanton" Mi konsente respondis al tiu demando. Sed nun pripensante ĝin, mi devas demandi al tiuj, kiuj jam havis bebon, kaj samtempe instruis Esperanton al ĝi, kiajn ilojn kaj librojn vi jam uzis, kaj tial rekomendus al mi? Ĉar mi kaj la edzino intencos jarfine provi havi bebon. Kaj mi volas prepari min kaj mian lingvkapablon por tiu tempo. Bedaŭrinde mi ne povas vojaĝi, sed ekzistas tre proksime Esperantaj grupo kaj biblioteko. ridulo.gif

amandahigley (Zobraziť profil) 23. mája 2013 5:00:14

Saluton Evildela,

Mi parolas Esperanton kun miaj du filinoj, 10-jara kaj 5-jara. Estos facile instrui Esperanton al via bebo, se vi ĉiam uzas ĝin kaj ne ŝanĝas inter la angla kaj Esperanto (mi tion provis -- ĝi ne funkciis bone). Laŭ mia opinio, se vi volas ke la infano respondu al vi en Esperanto, kiam li aŭ ŝi ekparoletas, ŝajnigu ke vi ne komprenas anglalingvajn vortojn, ĈIAM. Vi povas uzi frazojn kiel, "Ŝajne vi diras ion angle, sed mi ne bone komprenas... bv. diri en Esperanto". Alikaze, la infano respondos en la angla ĉar tiu lingvo pli fortos pro la ĉirkaŭa socio.

Mi ne tion faris, kaj dum pluraj jaroj (ĝis ĉi-printempe, fakte) miaj infanoj respondis ĉefe en la angla, kiu frustris min, ĉar gravas al mi ke ili kapablu ne nur kompreni, sed paroli. Ni loĝas en Usono, kaj maloftege povas vojaĝi eksterlande, do tio pli gravas al mi ol se ni loĝus en Eŭropo kaj ofte partoprenus internaciajn E-renkontiĝojn. Nur ekde pasintmonate, kiam mi organizis la Tut-Kalifornian Esperanto-Konferencon (TKEK) en nia urbo, la infanoj vere volonte respondis en Esperanto. Ekde tiam, mi postulas ke ili parolu al mi Esperante, kaj ĝi bone funkcias: ili parolas la lingvon volonte, kaj nun kutimas.

Nu, pri libroj, laŭ graveco:
1. Mil Unuaj Vortoj (bonega por ludi 'Kie Estas la..." ekde 1+ jaroj)
2. Hejma Vortaro
3. angla-Esperanto vortaro: ne estu pigra, kiam vi ne konas iun vorton parolante al via bebo, tuj serĉu ĝin! Jen la plej rapida maniero progresi en via vortostoko.
4. ĉinaj infanetaj libroj: Avineto Luno, Bona Baobao, Anaseto kaj Koketo, Ni Kune Ludu (2+)
5. La Knabino Kiu Ne Volis Iri al la Infanejo (ekde 3+)
6. Kolorigu la Bestojn kaj Lernu la Alfabeton (ekde 4+)
7. La Tri Ursoj (ekde 4+)
8. Plupo libroj: Plupo kaj la Gruoj, Plupo kaj la Grandarbaro, ktp. (ekde 5+)
9. La Urso-Kurso (mia pli aĝa filino ankoraŭ ŝategas praktiki skribadon, legadon per tiu)
10. Winnie-la-Pu (mi rekomendas legi ĝin en Esperanto antaŭ ol la infano ekkonas la anglan version aŭ ili ne ŝatos legi ĝin Esperante)

kaj estas pliaj, se vi volas, sed jen niaj plej ŝatataj ĝis nun.

Amike,
Amanda Higley Schmidt
Sakramento, Kalifornio, Usono

Evildela (Zobraziť profil) 23. mája 2013 7:25:58

Saluton Amandahigley

Mi ne povas sufiĉe danki vin pro via tre detala respondo! Mi havas unu lastan demandon por vi. En via respondo, vi diris, ke "ŝajnigu ke vi ne komprenas anglalingvajn vortojn" sed ĉu viaj infanoj ne rimarkas, ke vi parolas angle al via edzo? Aŭ ĉu ankaŭ li komprenas Esperanton?

Dankon!

Kirilo81 (Zobraziť profil) 23. mája 2013 7:28:48

Mi konscie rigardis la aĵojn, kiujn mi havas en niaj loĝejo kaj ĉirkaŭaĵo, kaj provis ilin nomi Esperante, kontrolonte tiujn, kiujn mi ankoraŭ ne scipovis.
Krome mi havigis al mi la novan Bildvortaron de Esperanto, kiu ofte helpas, kie tradiciaj vortaroj estas mankhavaj aŭ kiam oni eĉ en la propra gepatra lingvo ne scias la oficialan vorton.

La Hejma Vortaro estas tre utila, bedaŭrinde ĝi ne plu estas en la Reto, sed integriĝas al Reta Vortaro, kio estas malfaciligo de la uzado. Tamen ekzistas truko ĝin aliri: Ĝi troviĝas en web.archive.org.

Ĝis nun mi ne aĉetis multajn porinfanajn librojn en Esperanto (nia filo havas malpli ol du jaraojn), sed kelkajn mi elŝutis el la Reto kaj plejparte mi rigardas kun li german- aŭ pollingvajn (li kreskas trilingve) librojn kaj tradukas laŭbezone.

Kirilo81 (Zobraziť profil) 23. mája 2013 7:31:21

Evildela:En via respondo, vi diris, ke "ŝajnigu ke vi ne komprenas anglalingvajn vortojn" sed ĉu viaj infanoj ne rimarkas, ke vi parolas angle al via edzo? Aŭ ĉu ankaŭ li komprenas Esperanton?
Ĉe ni tio ne funkcias, ĉar mia edzino ne estas E-isto kaj ni interparolas germane, do nia filo scias, ke ni ambaŭ komprenas ĝin kaj pro tio kaj kompreneble pro liaj germanaj samaĝuloj la germana estas lia plej forta lingvo.
Sed ekzistas ankaŭ truko por tiaj situacioj: Havigu al li pupon aŭ ion similan, kiu komprenas nur Esperanton. okulumo.gif

Nahor