去目錄頁

Esepranto en Euregiono Mozo-Rejno

jmjsenlime, 2013年5月24日

讯息: 1

语言: Esperanto

jmjsenlime (显示个人资料) 2013年5月24日下午2:00:08

Saluton!

Ĉu vi scias ke, en Kelmis (Lütticherstr. 264, en Belgio, apud la "trilanda punkto" inter Belgio, Nederlando kaj Germanio) regule okazas kunvenoj de esperantistoj (organizitaj de la trilanda asocio "Senlime", principe la trian vendredon de ĉiu monato)?
Ankaŭ vi, uzanto de "lernu", estas bonvena!

Jen la venontaj programeroj:

06-21 20h00 BE-Kelmis, Select: Karaokeoj en esperanto.

De la 10a ghis la 18a de augusto: muzik-festivalo "FESTO" en la "Patronage" (29 rue du Patronage, Kelmis. Unuafoje depost la malapero de Neŭtrala Moresneto, esperantistoj amase restados en Kelmis kaj dum unu semajno revivigos la iaman "Amikejo"-n per muzikaj kaj distraj programeroj.
Se vi volas scii pli pri tiu renkontiĝo, legu la retpaĝon
http://festo.jefo.fr kaj aliĝu plej rapide!
Estos karavanoj kiuj portos vin de IJS au de aliaj urboj de Germanio ĝis FESTO, kaj reen! Pli da informoj pri tio:
http://alesk.eu/karavano/karavanoj-al-festo-2013/

09-20 20h00 BE-Kelmis, Select: ĝeneralaj asembleoj de "Senlime" kaj de la Verviers-a Esperantista Grupo.

10-18 20h00 BE-Kelmis, Select: projekciado de la filmo "The Universal Language" kaj debato pri esperanto hodiaŭ.

11-15 20h00 BE-Kelmis, Select: "la franca, stulta lingvo", prelego de Didier Lousberg.

12-15 Zamenhof-festo (loko, dato, horo kaj programo decidotaj).

Informcele,
Jean-Marie JACQUES (sekretario de loka esperantista grupo).

回到上端