Zum Inhalt

verbaj tempoj en via lingvo

von troyshadow, 24. Mai 2013

Beiträge: 9

Sprache: Esperanto

troyshadow (Profil anzeigen) 24. Mai 2013 19:00:23

Mi scias ke en plimulto da lingvoj ekzistas pli multe da gramatikaj tempoj ol en esperanto,do al mi interesas kiel oni tradukas ilin kaj kion ili signifas en esperanton?
en mia denaska rusa ekzistas nur tri same kiel en e-o:estinto,estanto,estonto kun du aspektoj.kaj en via lingvo?

raffadalbo (Profil anzeigen) 24. Mai 2013 19:45:47

troyshadow:Mi scias ke en plimulto da lingvoj ekzistas pli multe da gramatikaj tempoj ol en esperanto,do al mi interesas kiel oni tradukas ilin kaj kion ili signifas en esperanton?
en mia denaska rusa ekzistas nur tri same kiel en e-o:estinto,estanto,estonto kun du aspektoj.kaj en via lingvo?
Baze, en la itala (kaj proksimume en multaj latinaj lingvoj) la prezenco kaj la futuro ne havas aspekto. Ĉeestas nur unu prezenco kaj unu futuro. Tamen, la lingvo permesas nuancoj per kombino de pluraj vortoj.

Ekzemple:
* io vado = mi iras --- io sto andando = mi estas iranta
* io andrò = mi iros --- io sto per andare = mi estas ironta (ĉirkaŭ)

Pri la preterito, la itala estas multe pli malsimpla. Kvankam la italaj gramatikoj ne uzas la vorton "aspekto", fakte la aspekto (nur pri la preterito) ekzistas kaj gravas. La itala (kaj la franca, la hispana ktp) havas du unuvortajn preteritojn:

* io andai = mi iris
* io andavo = mi estis iranta

Per la uzo de verboj nomataj "helpantaj" oni faras aldonan preteriton:

* io sono andato = mi iris

La diferenco estas la malproksimo: "io andai" estas malproksima (ekzemple antaŭ du jaroj), "io sono andato" estas proksima (ekzemple hieraŭ). La limo inter proksima kaj malproksima preterito ne estas la sama en ĉiuj urboj aŭ por ĉiuj parolantoj.

Fine, ekzistas verbotempoj uzataj nur por komparo.
Ekzemple: "io sarò andato" (mi estos irinta) nur utilas por komparo kun alia futuro (ekzemple: ĉu vi iros al la lernejo kiam mi estos irinta hejmen? = andrai a scuola quando sarò andato a casa?)

iqlight (Profil anzeigen) 24. Mai 2013 21:01:18

jen la hungaraj tempoj:

indikativo:
ekzistas nur prezenco kaj pasinto
futuro estas indikata aŭ per vortoj kiel, ekzemple, morgaŭ, aŭ per la prezenco de iu helpverbo + infinitivo

kondicionalo:
ekzistas nur prezenco kaj pasinto

imperativo:
ekzistas nur prezenco

finan aspekton indikas prefiksoj.
transitivaj verboj havas diversajn formojn laŭ la certeco de la objekto.

ekzemploj:
lerni = tanulni

indikativo:
tanulok (valamit) = mi lernas (ion)
tanulom a verset = mi lernas la poemon

tanultam = mi lernis
tanultam a verset = mi lernis la poemon (sed eble mi ne scias ĝin ankoraŭ)
megtanultam a verset = mi lernis la poemon (kaj mi scias ĝin)

tanulni fogok = mi lernos
holnap tanulok = morgaŭ mi lernos

kondicionalo:
tanulnék (valamit) = mi lernus (ion)
tanulnám a verset = mi lernus la poemon

tanultam volna = mi estus lerninta

imperativo:
tanulj! = vi lernu! (ion)
tanuld meg a verset! = vi lernu la poemon!

troyshadow (Profil anzeigen) 25. Mai 2013 07:50:53

mi iome eraris:fakte,en la rusa ne ekzistas aspektoj en verba konjugacio,ekzistas verboj de kelkaj aspektojlango.giferfektaj,ne-perfektaj kaj repetaj.do la perfektaj ne havas estantan tempon.ofte perfektaj kaj neperfektaj verboj havas distingajn radikojn:ja idu-mi iras;ja sxol-mi iris;ja prisxol-mi estas irinta ien;ja hojxu-mi iras(regulare),ja hodil-mi iris(regulare),ja shodil-mi estas irinta ien,ja hajxival-mi havis kutimon de iri ien.

utku (Profil anzeigen) 25. Mai 2013 20:14:57

En la turka;

0. gelmek = VENI
1. geliyor = VENAS, venantas, venos, regule venas.
2. gelir = VENAS, regule venas, eble venas, eble venos, venas (informa)
3. geldi = VENIS (la parolanto estas certa; li mem vidis la venadon aŭ li parolas pri nedubinda historia afero), mi vidis ke venis, mi atestas ke venis, tuj venos
4. gelmiş = VENIS (la parolanto mem ne vidis tiun, lin diris aliulo aŭ li legis), mi aŭdis ke venis, mi legis ke venis, oni diris al mi ke venis
5. gelecek = VENOS

Ankaŭ eblas tiujn uzi kune, foje rekte, foje per la verbo olmak (esti)

1+2. geliyor olur = REGULE VENAS (en iu certa tempo)
1+3. geliyordu = VENANTIS, mi vidis ke estis venanta
1+4. geliyormuş = VENAS, mi aŭdis ke estas venanta, venantis (aŭdite)
1+5. geliyor olacak = VENANTOS
2+3. gelirdi = REGULE VENIS (atestite), venus
2+4. gelirmiş = REGULE VENIS (aŭdite)
2+5. gelir olacak = REGULE VENOS
3+3. geldiydi = VENIS ANTAŬEGE
4+1. gelmiş oluyor = VENINTAS
4+2. gelmiş olur = REGULE VENINTAS, eble venintos
4+3. gelmişti = ANTAŬE VENIS, venis (informa)
4+4. gelmişmiş = LAŬDIRE VENIS, venis (tre dubinde)
4+5. gelmiş olacak = VENINTOS
5+1. gelecek oluyor = INTENCAS VENI
5+2. gelecek olur = EBLE INTENCAS VENI
5+3. gelecekti = VENONTIS (mi scias ke li estis venonta)
5+4. gelecekmiş = VENOS (mi aŭdis ke li venos), venontis (aŭdite)

6. Ekzistas substantiva sufikso -dir, kiu ankaŭ aldonas al verbo nuanco pri "certeco" aŭ (strange) kontraste "dubindeco".

1+6. geliyordur = CERTE VEN(ANT)AS, eble ven(ant)as
4+6. gelmiştir = CERTE VENIS (kvankam mi ne vidas, mi estas certa, ke li jam venis), eble venis
5+6. gelecektir = CERTE VENOS, eble venos

Ekzistas uzo kiel -mek (-i) + -de (ĉe), kiel "ĉe veni", "estas ĉe venado".

7. gelmekte = VENAS (informa)
7+3. gelmekteydi = VENANTIS (certe sciata), en tiuj tempoj regule venis
7+4. gelmekteymiş = VENANTAS (aŭdita), venantis (aŭdite)
7+6. gelmektedir = VENAS (tre informa), certe venantas, eble venantas

Ankaŭ ekzistas multaj aliaj verbformoj, kiujn uzi kune kun aliaj ĝenerale estas ebla.

8. gel(sin) = (LI) VENU
9. gel...se = SE VEN...,
10. gele = LI INTENCU VENI
11. gelmeli = DEVETAS VENI
12. gelmek zorunda = DEVAS VENI
13. gelebil... = POVAS VEN..., EBLAS VEN...
14. geleyaz... = PRESKAŬ VEN...
15. geledur... = STAR... VENANTE
16. gelekoy... = STAR... VENANTE
17. gelegel... = DELONGE REGULE VEN...
18. gelekal... = FORTE STAR... VENANTE
19. geliver... = TUJ VEN..., FACILE VEN...

Eble ekzistas plie.

yyaann (Profil anzeigen) 25. Mai 2013 23:30:36

utku:En la turka;

0. gelmek = VENI
1. geliyor = VENAS, venantas, venos, regule venas.
2. gelir = VENAS, regule venas, eble venas, eble venos, venas (informa)
3. geldi = VENIS (la parolanto estas certa; li mem vidis la venadon aŭ li parolas pri nedubinda historia afero), mi vidis ke venis, mi atestas ke venis, tuj venos
4. gelmiş = VENIS (la parolanto mem ne vidis tiun, lin diris aliulo aŭ li legis), mi aŭdis ke venis, mi legis ke venis, oni diris al mi ke venis
5. gelecek = VENOS

Ankaŭ eblas tiujn uzi kune, foje rekte, foje per la verbo olmak (esti)

[...]
Interese. La kunmetebleco de la turka estas videble multe pli altnivela ol la Esperanta. Krome, mi ĝis nun ne sciis, ke la turka apartenas al la lingvaro, kiu havas plurnivelajn certeco-montrilojn (mia denasklingvo tute senas je tio).

troyshadow (Profil anzeigen) 26. Mai 2013 03:58:13

Utku,kiuj el la formoj estas la plej uzataj?cxu oni cxiujn el ili cxirkauxegale uzas?

utku (Profil anzeigen) 26. Mai 2013 10:44:29

troyshadow:Utku,kiuj el la formoj estas la plej uzataj?cxu oni cxiujn el ili cxirkauxegale uzas?
Laŭ mia opinio la formoj 0, 1, 2, 3, 4, 5, 1+3, 1+4, 2+3, 4+3, 5+3, 5+4, 8, 9, 11, 12 kaj 13 estas tre vaste uzataj. Ankaŭ 2+4, 4+5, 1+6, 4+6, 5+6, 7, 7+3, 7+6, 10 kaj 19 estas aŭdeblaj. 1+2, 1+3, 2+5, 3+3, 4+1, 4+2, 4+4, 5+1, 5+2 kaj 7+4 estas raraj, kaj 14, 15, 16, 17, 18 estas tiom raraj, ke mi devis fari esploreton pri iliaj signifoj.

Mi pleje scivolas la japanan, kiu onidire havas nur du ĉefajn tempojn, sed abundas je (ĝenerale netempaj) verboformoj.

troyshadow (Profil anzeigen) 26. Mai 2013 11:20:48

utku:
troyshadow:Utku,kiuj el la formoj estas la plej uzataj?cxu oni cxiujn el ili cxirkauxegale uzas?
Laŭ mia opinio la formoj 0, 1, 2, 3, 4, 5, 1+3, 1+4, 2+3, 4+3, 5+3, 5+4, 8, 9, 11, 12 kaj 13 estas tre vaste uzataj. Ankaŭ 2+4, 4+5, 1+6, 4+6, 5+6, 7, 7+3, 7+6, 10 kaj 19 estas aŭdeblaj. 1+2, 1+3, 2+5, 3+3, 4+1, 4+2, 4+4, 5+1, 5+2 kaj 7+4 estas raraj, kaj 14, 15, 16, 17, 18 estas tiom raraj, ke mi devis fari esploreton pri iliaj signifoj.

Mi pleje scivolas la japanan, kiu onidire havas nur du ĉefajn tempojn, sed abundas je (ĝenerale netempaj) verboformoj.
Kiam mi legis pri la japana,mi konkludis ke japananojn uzas ian sistemon similantan al 'frua esperanta'.

Zurück nach oben