verbaj tempoj en via lingvo
door troyshadow, 24 mei 2013
Berichten: 9
Taal: Esperanto
troyshadow (Profiel tonen) 24 mei 2013 19:00:23
en mia denaska rusa ekzistas nur tri same kiel en e-o:estinto,estanto,estonto kun du aspektoj.kaj en via lingvo?
raffadalbo (Profiel tonen) 24 mei 2013 19:45:47
troyshadow:Mi scias ke en plimulto da lingvoj ekzistas pli multe da gramatikaj tempoj ol en esperanto,do al mi interesas kiel oni tradukas ilin kaj kion ili signifas en esperanton?Baze, en la itala (kaj proksimume en multaj latinaj lingvoj) la prezenco kaj la futuro ne havas aspekto. Ĉeestas nur unu prezenco kaj unu futuro. Tamen, la lingvo permesas nuancoj per kombino de pluraj vortoj.
en mia denaska rusa ekzistas nur tri same kiel en e-o:estinto,estanto,estonto kun du aspektoj.kaj en via lingvo?
Ekzemple:
* io vado = mi iras --- io sto andando = mi estas iranta
* io andrò = mi iros --- io sto per andare = mi estas ironta (ĉirkaŭ)
Pri la preterito, la itala estas multe pli malsimpla. Kvankam la italaj gramatikoj ne uzas la vorton "aspekto", fakte la aspekto (nur pri la preterito) ekzistas kaj gravas. La itala (kaj la franca, la hispana ktp) havas du unuvortajn preteritojn:
* io andai = mi iris
* io andavo = mi estis iranta
Per la uzo de verboj nomataj "helpantaj" oni faras aldonan preteriton:
* io sono andato = mi iris
La diferenco estas la malproksimo: "io andai" estas malproksima (ekzemple antaŭ du jaroj), "io sono andato" estas proksima (ekzemple hieraŭ). La limo inter proksima kaj malproksima preterito ne estas la sama en ĉiuj urboj aŭ por ĉiuj parolantoj.
Fine, ekzistas verbotempoj uzataj nur por komparo.
Ekzemple: "io sarò andato" (mi estos irinta) nur utilas por komparo kun alia futuro (ekzemple: ĉu vi iros al la lernejo kiam mi estos irinta hejmen? = andrai a scuola quando sarò andato a casa?)
iqlight (Profiel tonen) 24 mei 2013 21:01:18
indikativo:
ekzistas nur prezenco kaj pasinto
futuro estas indikata aŭ per vortoj kiel, ekzemple, morgaŭ, aŭ per la prezenco de iu helpverbo + infinitivo
kondicionalo:
ekzistas nur prezenco kaj pasinto
imperativo:
ekzistas nur prezenco
finan aspekton indikas prefiksoj.
transitivaj verboj havas diversajn formojn laŭ la certeco de la objekto.
ekzemploj:
lerni = tanulni
indikativo:
tanulok (valamit) = mi lernas (ion)
tanulom a verset = mi lernas la poemon
tanultam = mi lernis
tanultam a verset = mi lernis la poemon (sed eble mi ne scias ĝin ankoraŭ)
megtanultam a verset = mi lernis la poemon (kaj mi scias ĝin)
tanulni fogok = mi lernos
holnap tanulok = morgaŭ mi lernos
kondicionalo:
tanulnék (valamit) = mi lernus (ion)
tanulnám a verset = mi lernus la poemon
tanultam volna = mi estus lerninta
imperativo:
tanulj! = vi lernu! (ion)
tanuld meg a verset! = vi lernu la poemon!
troyshadow (Profiel tonen) 25 mei 2013 07:50:53
utku (Profiel tonen) 25 mei 2013 20:14:57
0. gelmek = VENI
1. geliyor = VENAS, venantas, venos, regule venas.
2. gelir = VENAS, regule venas, eble venas, eble venos, venas (informa)
3. geldi = VENIS (la parolanto estas certa; li mem vidis la venadon aŭ li parolas pri nedubinda historia afero), mi vidis ke venis, mi atestas ke venis, tuj venos
4. gelmiş = VENIS (la parolanto mem ne vidis tiun, lin diris aliulo aŭ li legis), mi aŭdis ke venis, mi legis ke venis, oni diris al mi ke venis
5. gelecek = VENOS
Ankaŭ eblas tiujn uzi kune, foje rekte, foje per la verbo olmak (esti)
1+2. geliyor olur = REGULE VENAS (en iu certa tempo)
1+3. geliyordu = VENANTIS, mi vidis ke estis venanta
1+4. geliyormuş = VENAS, mi aŭdis ke estas venanta, venantis (aŭdite)
1+5. geliyor olacak = VENANTOS
2+3. gelirdi = REGULE VENIS (atestite), venus
2+4. gelirmiş = REGULE VENIS (aŭdite)
2+5. gelir olacak = REGULE VENOS
3+3. geldiydi = VENIS ANTAŬEGE
4+1. gelmiş oluyor = VENINTAS
4+2. gelmiş olur = REGULE VENINTAS, eble venintos
4+3. gelmişti = ANTAŬE VENIS, venis (informa)
4+4. gelmişmiş = LAŬDIRE VENIS, venis (tre dubinde)
4+5. gelmiş olacak = VENINTOS
5+1. gelecek oluyor = INTENCAS VENI
5+2. gelecek olur = EBLE INTENCAS VENI
5+3. gelecekti = VENONTIS (mi scias ke li estis venonta)
5+4. gelecekmiş = VENOS (mi aŭdis ke li venos), venontis (aŭdite)
6. Ekzistas substantiva sufikso -dir, kiu ankaŭ aldonas al verbo nuanco pri "certeco" aŭ (strange) kontraste "dubindeco".
1+6. geliyordur = CERTE VEN(ANT)AS, eble ven(ant)as
4+6. gelmiştir = CERTE VENIS (kvankam mi ne vidas, mi estas certa, ke li jam venis), eble venis
5+6. gelecektir = CERTE VENOS, eble venos
Ekzistas uzo kiel -mek (-i) + -de (ĉe), kiel "ĉe veni", "estas ĉe venado".
7. gelmekte = VENAS (informa)
7+3. gelmekteydi = VENANTIS (certe sciata), en tiuj tempoj regule venis
7+4. gelmekteymiş = VENANTAS (aŭdita), venantis (aŭdite)
7+6. gelmektedir = VENAS (tre informa), certe venantas, eble venantas
Ankaŭ ekzistas multaj aliaj verbformoj, kiujn uzi kune kun aliaj ĝenerale estas ebla.
8. gel(sin) = (LI) VENU
9. gel...se = SE VEN...,
10. gele = LI INTENCU VENI
11. gelmeli = DEVETAS VENI
12. gelmek zorunda = DEVAS VENI
13. gelebil... = POVAS VEN..., EBLAS VEN...
14. geleyaz... = PRESKAŬ VEN...
15. geledur... = STAR... VENANTE
16. gelekoy... = STAR... VENANTE
17. gelegel... = DELONGE REGULE VEN...
18. gelekal... = FORTE STAR... VENANTE
19. geliver... = TUJ VEN..., FACILE VEN...
Eble ekzistas plie.
yyaann (Profiel tonen) 25 mei 2013 23:30:36
utku:En la turka;Interese. La kunmetebleco de la turka estas videble multe pli altnivela ol la Esperanta. Krome, mi ĝis nun ne sciis, ke la turka apartenas al la lingvaro, kiu havas plurnivelajn certeco-montrilojn (mia denasklingvo tute senas je tio).
0. gelmek = VENI
1. geliyor = VENAS, venantas, venos, regule venas.
2. gelir = VENAS, regule venas, eble venas, eble venos, venas (informa)
3. geldi = VENIS (la parolanto estas certa; li mem vidis la venadon aŭ li parolas pri nedubinda historia afero), mi vidis ke venis, mi atestas ke venis, tuj venos
4. gelmiş = VENIS (la parolanto mem ne vidis tiun, lin diris aliulo aŭ li legis), mi aŭdis ke venis, mi legis ke venis, oni diris al mi ke venis
5. gelecek = VENOS
Ankaŭ eblas tiujn uzi kune, foje rekte, foje per la verbo olmak (esti)
[...]
troyshadow (Profiel tonen) 26 mei 2013 03:58:13
utku (Profiel tonen) 26 mei 2013 10:44:29
troyshadow:Utku,kiuj el la formoj estas la plej uzataj?cxu oni cxiujn el ili cxirkauxegale uzas?Laŭ mia opinio la formoj 0, 1, 2, 3, 4, 5, 1+3, 1+4, 2+3, 4+3, 5+3, 5+4, 8, 9, 11, 12 kaj 13 estas tre vaste uzataj. Ankaŭ 2+4, 4+5, 1+6, 4+6, 5+6, 7, 7+3, 7+6, 10 kaj 19 estas aŭdeblaj. 1+2, 1+3, 2+5, 3+3, 4+1, 4+2, 4+4, 5+1, 5+2 kaj 7+4 estas raraj, kaj 14, 15, 16, 17, 18 estas tiom raraj, ke mi devis fari esploreton pri iliaj signifoj.
Mi pleje scivolas la japanan, kiu onidire havas nur du ĉefajn tempojn, sed abundas je (ĝenerale netempaj) verboformoj.
troyshadow (Profiel tonen) 26 mei 2013 11:20:48
utku:Kiam mi legis pri la japana,mi konkludis ke japananojn uzas ian sistemon similantan al 'frua esperanta'.troyshadow:Utku,kiuj el la formoj estas la plej uzataj?cxu oni cxiujn el ili cxirkauxegale uzas?Laŭ mia opinio la formoj 0, 1, 2, 3, 4, 5, 1+3, 1+4, 2+3, 4+3, 5+3, 5+4, 8, 9, 11, 12 kaj 13 estas tre vaste uzataj. Ankaŭ 2+4, 4+5, 1+6, 4+6, 5+6, 7, 7+3, 7+6, 10 kaj 19 estas aŭdeblaj. 1+2, 1+3, 2+5, 3+3, 4+1, 4+2, 4+4, 5+1, 5+2 kaj 7+4 estas raraj, kaj 14, 15, 16, 17, 18 estas tiom raraj, ke mi devis fari esploreton pri iliaj signifoj.
Mi pleje scivolas la japanan, kiu onidire havas nur du ĉefajn tempojn, sed abundas je (ĝenerale netempaj) verboformoj.