შინაარსის ნახვა

Esperanto kiel sekreta lingvo

Tonyodb-ისა და 25 მაისი, 2013-ის მიერ

შეტყობინებები: 5

ენა: Esperanto

Tonyodb (მომხმარებლის პროფილი) 25 მაისი, 2013 12:48:06

Eble multaj konas la eblecojn de Esperanto kiel sekreta lingvo. Sed jen historio en kiu tiu eblo atingis pinton: oni uzis Esperanton por eskapi militistan prizonon: Jen la ligo: http://www.liberafolio.org/2013/esperantisto-gvidi....

Eble tio donas ideojn...

Tonyo

Tempodivalse (მომხმარებლის პროფილი) 25 მაისი, 2013 14:49:13

Mi tenas taglibron en Esperanto. Do eĉ se oni ĝin trovos kaj penados tralegi, oni malmulte komprenos. Ĉi tial mi kapablas senzorge kaj libere skribi ajnajn pensojn en ĝi, eĉ tiujn kiujn mi ne volus malkaŝi al la ĉirkaŭa mondo.

Ja, tiun ĉi parton de EO mi konsideras utila aparte.

Leonez (მომხმარებლის პროფილი) 25 მაისი, 2013 16:04:46

Tempodivalse:Mi tenas taglibron en Esperanto. Do eĉ se oni ĝin trovos kaj penados tralegi, oni malmulte komprenos. Ĉi tial mi kapablas senzorge kaj libere skribi ajnajn pensojn en ĝi, eĉ tiujn kiujn mi ne volus malkaŝi al la ĉirkaŭa mondo.

Ja, tiun ĉi parton de EO mi konsideras utila aparte.
Tio estas amuza : mi faras la saman per la bretona lingvo ridego.gif

brw1 (მომხმარებლის პროფილი) 25 მაისი, 2013 17:02:32

Leonez:
Tempodivalse:Mi tenas taglibron en Esperanto. Do eĉ se oni ĝin trovos kaj penados tralegi, oni malmulte komprenos. Ĉi tial mi kapablas senzorge kaj libere skribi ajnajn pensojn en ĝi, eĉ tiujn kiujn mi ne volus malkaŝi al la ĉirkaŭa mondo.

Ja, tiun ĉi parton de EO mi konsideras utila aparte.
Tio estas amuza : mi faras la saman per la bretona lingvo ridego.gif
Interesse mi faras saman por francan! Mi amos lerni bretona lingvo

lobo_xx (მომხმარებლის პროფილი) 1 ივნისი, 2013 21:02:17

Saluton al ĉiuj,

mia unua pensa asociado estis, ke la esperanto kiel sekreta lingvo estus mojosa aĵo por junuloj... eble tiel ĝi estus pli interesa kaj utila inter ili. Kiam mi estis lernejano, ni havis niajn periodojn dum kiuj ni uzis sekretajn lingvojn (sed ni ne scipovis esperanton tiucele) - por socie distingi grupojn...

Lobo

ზემოთ დაბრუნება