Więcej

the usage of "al"

od Hardi, 3 listopada 2007

Wpisy: 8

Język: Esperanto

Hardi (Pokaż profil) 3 listopada 2007, 20:16:56

hello.

when i say "mi iras al fenestro" in english it means "I am going to the window". But when I reach the window, I can say "mi estas ĉe fenestro" right?

Well, I can also say sur skatolo, which means "on the box" and sur skatolon which means "onto the box". using the same logic, can't I say: "mi iras ĉe fenestron" - i am going to the window as i am saying "onto the box"

Jev (Pokaż profil) 3 listopada 2007, 21:50:49

La fadeno estas por diskutoj nur en Esperanto!!!

Jev (Pokaż profil) 3 listopada 2007, 23:17:19

Terurĉjo:mi akurate plenumas la regulojn de la forumo. ne mallaŭdu min! mi ja estas...vi scias
rideto.gif Mi skribis pri la unua mesaĝo.

Cetere... la vorto "akurate" signifas "je la ĝusta tempo".

Rao (Pokaż profil) 4 listopada 2007, 02:23:06

Terurĉjo:"Ĉe" ne estas prepozicio de direkto, sed de loko aŭ malofte de tempo. "Ĉe" signifas nur prokcimecon aŭ samtempecon.
Tial oni ne povas "iri ĉe fenestron".
Mmm, mi pensas, ke oni ja povas, tamen ne kutimas. "En" ankaŭ ne estas prepozicio de direkto; ĝi indikas direkton nur se kune uziĝas "n". Do matematike:

iri en domo : iri en domon = iri ĉe domo : iri ĉe domon

kaj

iri al fenestro = iri ĉe fenestron

sal.gif

Jev (Pokaż profil) 4 listopada 2007, 12:27:53

Terurĉjo:Unue, kial malaperis mia mesaĝo, en kiu mi demandis pri ĝusta vorto anstataŭ la vorto "akurate", kiun mi misuzis?
Kiel ĝi malaperis? Ĉu ĝi iĝis videbla kaj poste malaperis? Aŭ ĉu ĝi entute ne aldoniĝis?

Sxak (Pokaż profil) 4 listopada 2007, 14:13:29

Terurĉjo:
Mi vin gratulas, ĉar vi malfermis novajn flankojn de Esperantaj prepozicioj. Ek-de nun oni povas "iri apud domon", "kuri ĉirkaŭ urbon".
kial ekde nun? Ĉiam oni povis diri tion...
PIV 2005:
li forigu kaj ĵetu ĝin apud la altaron
ŝi ĵetis ambaŭ brakojn ĉirkaŭ la kolon de la knabino
Terurĉjo:
BV klarigi al mi, kion signifas la esprimo "iri ĉe fenestron", ĉu alproksimiĝi al la fenestro?
Jes alproksimiĝi...

Rao (Pokaż profil) 4 listopada 2007, 17:34:33

Terurĉjo:
Mi vin gratulas, ĉar vi malfermis novajn flankojn de Esperantaj prepozicioj. Ek-de nun oni povas "iri apud domon", "kuri ĉirkaŭ urbon".
BV klarigi al mi, kion signifas la esprimo "iri ĉe fenestron", ĉu alproksimiĝi al la fenestro?
Iri tien, kie oni povas konsideri sin ĉe fenestro, do, jes, alproksimiĝi al fenestro... Kiel Ŝak montris per citaĵoj, aliaj homoj elrezonis tiajn konstruojn jam. Al mi ili neniel ŝajnas fremdaj, nur nekutimaj.

Cetere, ankaŭ mi ne vidis vian mesaĝon pri "akurate".

Rao (Pokaż profil) 5 listopada 2007, 15:04:51

Terurĉjo:Mi nur cerbumas: kia diferenco estas inter
"li ĵetu ĝin apud la altaron" kaj
"li ĵetu ĝin apud la altaro"?
Mi ne vidas tian diferencon, nur se oni volus diri, ke la unua ekzemplo estas: "li ĵetu ĝin en la altaron (direkte al la altaro), por ke poste "ĝi" kuŝu APUD la altaro". Sed tio estas tro komplika, LMMO.
Ne "en la altaron por ke poste...", sed simple al pozicio apud la altaro, kiel "iri en domon" signifas iri al pozicio en domo. Eble tio helpos vin klarige: N kun aliaj lokaj rolvortetoj

Wróć do góry