К содержанию

Patriotizmo aŭ nacionalizmo?

от tasreka, 26 мая 2013 г.

Сообщений: 5

Язык: Esperanto

tasreka (Показать профиль) 26 мая 2013 г., 14:28:35

Mi pensas, ke ĉio lingvo en la mondo estas trezoro de la homaro. Al ĉio lingvo apartanas popolo kaj kulturo. Mi pensas, ke patriotoj estas tiuj, kiuj amas sian popolon kaj estimas aliajn popolojn. La patriotizmo ne estas kulpo. Mi pensas ke nur independenta popoloj povas gardi sian kulturon. Mi ne volas senpersona, multikulturaj miksaĵojn en la mondo.
La nacionalizmo estas alia perforta ideologio. Kiel la amo kaj la pornografio estas alia esto.
Ĉu vi kiel pensas pri ĝi?

efilzeo (Показать профиль) 26 мая 2013 г., 14:47:05

Ĉio dependas el kio vi difinas tiujn vortojn. Laŭ mia opinio la nacio estas la sumo de la uloj de iu lando, kaj la patrio estas la lando de la patroj. Jam ĉi tie la difinoj malsamas, ĉar la lando de miaj patroj kiom estas? Eble tiuj 30 km kiujn mi perfekte konas, ne plu. Pro tio mi preferus la patriotismon, ekzemple mi ŝatas mian naskiĝurbon sed certe mi ne multe ŝatas miajn kunloĝantojn, do mi ne komprenas kiel mi povus esti fiera pri aliuloj kiujn mi ne konas, ĵus ĉar ili pagas (espereble) impostojn al mia Ŝtato.

baibaibibi (Показать профиль) 26 мая 2013 г., 15:06:26

tasreka:Mi pensas, ke ĉio lingvo en la mondo estas trezoro de la homaro. Al ĉio lingvo apartanas popolo kaj kulturo. Mi pensas, ke patriotoj estas tiuj, kiuj amas sian popolon kaj estimas aliajn popolojn. La patriotizmo ne estas kulpo. Mi pensas ke nur independenta popoloj povas gardi sian kulturon. Mi ne volas senpersona, multikulturaj miksaĵojn en la mondo.
La nacionalizmo estas alia perforta ideologio. Kiel la amo kaj la pornografio estas alia esto.
Ĉu vi kiel pensas pri ĝi?
Kial vi ne volas multikulturajn miksaĵojn en la mondo?

mihxil (Показать профиль) 26 мая 2013 г., 15:19:52

tasreka:Mi pensas, ke ĉio lingvo en la mondo estas trezoro de la homaro. Al ĉio lingvo apartanas popolo kaj kulturo. Mi pensas, ke patriotoj estas tiuj, kiuj amas sian popolon kaj estimas aliajn popolojn. La patriotizmo ne estas kulpo. Mi pensas ke nur independenta popoloj povas gardi sian kulturon. Mi ne volas senpersona, multikulturaj miksaĵojn en la mondo.
La nacionalizmo estas alia perforta ideologio. Kiel la amo kaj la pornografio estas alia esto.
Ĉu vi kiel pensas pri ĝi?
Mi ne pensas ke estas tia unu-unu-rilato inter lingvo kaj kulturo. Ekzistas kulturoj sen propraj lingvoj kaj ekzistas lingvoj sen propra kulturo. Ekz. ĉu la brita kulturo estas egala al la usono? Ĉu uzantoj de gestolingvoj estas en alia kulturo?

Kulturdiverseco estas eble bona afero, sed tiu laŭ mi ne nepre estas ligata al lingvoj aŭ nacioj. Plurlingveco laŭ mi ankaŭ ne nepre helpas al tio. Tio precipe zorgas ke multa kulturo al oni estas nekonsumebla (kvankam pro tio iom da izolo okazas, kiu povus eble iom helpi pri originaleco).

raffadalbo (Показать профиль) 26 мая 2013 г., 17:23:11

Dankon, tasreka, pro tiu interesega (sed ne simpla) fadeno! ridulo.gif

tasreka:Mi pensas, ke ĉio lingvo en la mondo estas trezoro de la homaro.
Laŭ mi, vi tute pravas. Sed via parolo veras pri "ĉiu lingvo", ankaŭ pri la lingvoj de la pasinto: la latina, la malnova greka, la malnova egiptia ktp.

tasreka:Al ĉio lingvo apartanas popolo kaj kulturo.
Pardonu, tio estas tro rigora! Male, mi konsenta kun mih-xil:
mihxil:Mi ne pensas ke estas tia unu-unu-rilato inter lingvo kaj kulturo.
Fine:
tasreka:Patriotoj estas tiuj, kiuj amas sian popolon kaj estimas aliajn popolojn... La nacionalizmo estas alia perforta ideologio. Kiel la amo kaj la pornografio estas alia esto.
Mi ŝatas vian komparon de patriotizmo kun amo kaj de nacionalizmo kun pornografio. Mi konsentas kun via difino de patriotoj. Gravas ami sian popolo kaj estimi aliajn popolojn.

Sed mi ankaŭ ŝatas la demando de efilzeo: kie estas la limoj de la patrio? ĉu la patrio estas la nacio kie mi naskiĝis? aŭ nur la urbo? aŭ la loko kie mi loĝas?

Fakte, mi opinias ke patriotizmo estas bela kondiĉe ke ĝi estas... malrigora! ridulo.gif Ĝenerala amo al ĉiuj homoj de ĉiuj landoj (tio kion vi nomas "estimo" ), sed pli forta amo al la homoj kiuj iomete naskis min (la gepatroj kaj iliaj kunuloj), la homoj kiujn mi renkontas ĉiutage, la homoj kun kiuj mi laboras pri bona estonteco (ĉiuj tiuj malsamaj homoj estus tio kion vi nomas "sia popolo" ) .

Наверх