Vai all’indice

Identiga priskribo

di HaleBopp, 26 maggio 2013

Messaggi: 12

Lingua: Esperanto

HaleBopp (Mostra il profilo) 26 maggio 2013 14:41:06

Saluton!

Mi nuntempe legas la bildrakonton de Tinĉjo "La templo de l' suno".
Mi konstatas ke ili metas N-finaĵojn por identigaj priskriboj.

Ekzemple paĝon 9 :
'Oni ne vekas sinjoron super-inspektoron je la kvara matene!'
Aŭ paĝon 10 :
'Sed ili surterigas sinjoron Sungirulon!'

Mi legis ĉe PMEG, ke identiga priskribo ne havu N-finaĵon, kvankam Zamenhof mem iafoje uzis ĝin (sed PMEG klarigas ke estis pro tio ke "liatempe la reguloj ankoraŭ ne estis klaraj" ).

Cetere en 'La mastro de l' ringoj', kiun mi antaŭe legis, W. Auld neniam metis N-finaĵon tiukaze. Ekzemple li diris 'Li alvokis mastron Aragorno.'

Do mi dezirus koni vian opinion pri la taŭga uzo de tiu regulo.

----------
Due, mi havas ankoraŭ 2 demandojn pri Tinĉjo :

- paĝon 11 : 'Ni traesploru la grundon: nepre ni trovu spurojn liajn kiel eble ple rapide'
Mi ne komprenas kial la poseda pronomo estas post sia nomo. Kian impreson celis la tradukisto? La franca frazo estas simple "nous devons retrouver ses traces au plus vite".

- finfine, paĝon 10 : 'Ni kaŝobservos ilin ekde pli proksime...'. Mi ne komprenas tiun "ekde". Ne estas ideo de komenco, simpla "de" sufiĉus, ĉu ne?

Mil dankojn pro viaj respondoj!

Francestral (Mostra il profilo) 26 maggio 2013 15:11:36

HaleBopp:- paĝon 11 : 'Ni traesploru la grundon: nepre ni trovu spurojn liajn kiel eble ple rapide'
Mi ne komprenas kial la poseda pronomo estas post sia nomo. Kian impreson celis la tradukisto? La franca frazo estas simple "nous devons retrouver ses traces au plus vite".
mia domo = la domo de mi
domo mia = domo de mi

"Ni trovu spurojn liajn" signifas "ni trovu iujn el liaj spuroj".

HaleBopp (Mostra il profilo) 27 maggio 2013 07:20:23

Francestral:mia domo = la domo de mi
domo mia = domo de mi

"Ni trovu spurojn liajn" signifas "ni trovu iujn el liaj spuroj".
Do se mi bone komprenas vin, "spurojn liajn" = "spurojn el liaj". Ĉu ekzistas retpaĝo ie por tiu regulo?

HaleBopp (Mostra il profilo) 27 maggio 2013 07:49:00

PMEG: "La posedaj pronomoj estas difiniloj. Ili enhavas normale la signifon de la."

Fakte ankaŭ p14, Tinĉjo diras 'Dio mia! Mi estas forgesinta...' (france: "Mon Dieu ! j'allais l'oublier!..." ).

Mi nun opinias ke la celo de tiuj postmetitaj posedaj pronomoj nur estas emfazo.

sudanglo (Mostra il profilo) 27 maggio 2013 08:21:02

Mi ne memoras ke mi ie legis regulon pri diferenco inter la signifo de adjektiva posed-pronomo laŭ la pozicio rilate al la koncerna substantivo, sed intuicie mi sentas nuanciĝon.

Ĉu vi vidis mian amikon? (specifa amiko mia perdiĝis)

Ĉu vi konas amikon mian, kiu nomiĝas Ludoviko. (li estas unu el miaj amikoj)

Anglalingve oni diferencigas inter 'my friend' kaj 'a friend of mine'

sudanglo (Mostra il profilo) 27 maggio 2013 08:37:57

la afero pri la uzo aŭ ne-uzo la akuzativo por nomi estas iom subtila.

Jen mi vidas la filo de mia amiko Johano
Jen mi vidas la filon de mia amiko Johanon.

(kiu nomiĝas Johano?)

HaleBopp (Mostra il profilo) 27 maggio 2013 11:29:09

sudanglo:Mi ne memoras ke mi ie legis regulon pri diferenco inter la signifo de adjektiva posed-pronomo laŭ la pozicio rilate al la koncerna substantivo, sed intuicie mi sentas nuanciĝon.

Ĉu vi vidis mian amikon? (specifa amiko mia perdiĝis)

Ĉu vi konas amikon mian, kiu nomiĝas Ludoviko. (li estas unu el miaj amikoj)

Anglalingve oni diferencigas inter 'my friend' kaj 'a friend of mine'
Fakte mi ne sentas tiun nuancon. Kaj mi ne komprenas kial "amiko mia" estu "iu amiko el miaj".

sudanglo:la afero pri la uzo aŭ ne-uzo la akuzativo por nomi estas iom subtila.

Jen mi vidas la filo de mia amiko Johano
Jen mi vidas la filon de mia amiko Johanon.

(kiu nomiĝas Johano?)
Mi ne parolas pri tiaj ambiguaj frazoj (Johano povas esti la filo aŭ la amiko), mi celas la foreston de N-finaĵo kiam titolo estas uzata, kiel en la ekzemplo de PMEG 'Karlo vidis tie profesoron Paŭlo Jenkins.'

Francestral (Mostra il profilo) 27 maggio 2013 14:07:34

HaleBopp:
Francestral:mia domo = la domo de mi
domo mia = domo de mi

"Ni trovu spurojn liajn" signifas "ni trovu iujn el liaj spuroj".
Do se mi bone komprenas vin, "spurojn liajn" = "spurojn el liaj". Ĉu ekzistas retpaĝo ie por tiu regulo?
Jes. Legu PMEG 9.2. Aliaj difiniloj.
Se oni anstataŭigas la posedan pronomon per de-esprimo, oni normale devas aldoni la: ilia ĉambro = la ĉambro de ili, mia edzo = la edzo de mi:
Tamen iafoje, precipe kiam frazparto kun poseda pronomo aperas kiel perverba priskribo, la senco povas esti nedifina:

Tiuj ĉi sinjoroj estas miaj amikoj. La sinjoroj aŭ estas difinitaj amikoj de mi, kiujn la aŭskultanto konas, aŭ ili simple apartenas al la kategorio “amikoj de mi”. En ĉi tia frazo nur la kunteksto povas montri, ĉu miaj amikoj estas uzata por montri konatajn individuojn aŭ specon. Por klareco oni povas diri ...estas amikoj de mi aŭ ...estas la amikoj de mi.
Iuj provas uzi posedan pronomon kiel postpriskribon por nuligi la difinecon: Amiko mia estas Anglo. Tio estas iel logika, ĉar veraj difiniloj ĉiam staras antaŭ sia O-vorto. Tia uzo tamen ne estas ĝenerale akceptita, kaj ne ĉiuj komprenas, ke la nekutima vortordo celas montri nedifinan sencon. Normale oni do devas uzi iun el la pli klaraj esprimomanieroj montritaj ĉi-antaŭe.

HaleBopp (Mostra il profilo) 27 maggio 2013 17:47:53

Francestral > Dankon, do vi tute pravis!
Tiu retpaĝo ankaŭ klarigas poste tiu "Dio mia" (poezia uzo). Estas interese!

HaleBopp (Mostra il profilo) 28 maggio 2013 05:51:14

Fakte, precipe aspektas ke la tradukinto tre ŝatas postmeti personajn pronomojn...

p26: 'Kontenta revidi vin, fileto mia...'
p29: 'Ĉio turniĝas!... Povra kapo mia!'
p31: 'Dio mia, nenia vivosigno...'
...

Torna all’inizio