去目錄頁

Kiu(j) slava(j) lingvo(j) estas pli facila(j)

从 codesito, 2013年5月26日

讯息: 19

语言: Esperanto

codesito (显示个人资料) 2013年5月26日下午5:08:56

Kiu(j) slava(j) lingvo(j) estas pli facila(j) je konjugacio, deklinacio, ktp.

troyshadow (显示个人资料) 2013年5月27日上午6:15:56

Por euxropolingvano la plej facila,eble,estus la bulgara-neniu deklinacio je kazoj,kvankam ekzistas multe da verbaj tempoj kaj sortoj de konjugacio,sed al mi sxajnas ke por hispanulo tio estus suficxe kutime.Aldone cxiuj slavaj lingvoj havas konjugaciojn kaj suficxe malfacilajn,sed krom la bulgara cxiuj havas ankaux deklinaciojn,sed al mi,la rusano,bulgara parolo kaj tekstoj estas suficxe bonkomreneblaj-pli ol ecx la ukrainaj kaj la cxehxaj aux la polaj.

vincas (显示个人资料) 2013年5月27日上午10:09:30

Mi lernis polan kaj rusan. Rusan mi lernis pli multe do eble por tio ĝi al mi ŝajnas iom pli facila ol pola. Mi iom komprenas paroladon de rusa lingvo, sed legi fakte ne povas. Mi volus plibonigi rusan kaj polan lingvojn, sed mi estas tro pigra por lerni.

Rugxdoma (显示个人资料) 2013年6月4日下午12:30:10

Mi iam aŭdis, ke la makedona estus la plej facila. Ĉu tio validas?

justinkav (显示个人资料) 2013年6月4日下午1:27:49

Mi opinias, ke la serba lingvo estas la plej facila. La serba cirila alfabeto havas unu-al-unu korespondadon inter sonoj kaj litero, kiel Esperanto. Oni ĉiam scias kiel por prononci la vortojn.

troyshadow (显示个人资料) 2013年6月4日下午5:42:29

Preskaux cxiuj slavaj lingvoj havas rektan korespondadon inter literoj aux iliaj kunmetajxoj kaj la legado.Eble,mia denaska rusa estas la plej malfacila en legado,tamen ecx en gxi ne ekzistas nenio simila al reguloj de lego p.e. de la angla,del franca,ecx del itala!

brw1 (显示个人资料) 2013年6月4日下午5:58:40

troyshadow:Preskaux cxiuj slavaj lingvoj havas rektan korespondadon inter literoj aux iliaj kunmetajxoj kaj la legado.Eble,mia denaska rusa estas la plej malfacila en legado,tamen ecx en gxi ne ekzistas nenio simila al reguloj de lego p.e. de la angla,del
franca,ecx del itala!
Tute lingvoj prenas peno aŭ klopodoj por lerniĝi giajn. Grekan, Esperantan, Francan, Hispanan kaj Rusa. Mi havis studinta iom da rusa sed, mi ne scias la lingvo sed, ankoraŭ mi scias lerni ion ĝi necesa kloplodojn.

MarCin83 (显示个人资料) 2013年6月7日下午8:10:35

Laŭ mia scio la plej regula slava lingvo estas la slovaka. Ĝi eble estas pli komplika ol la bulgara kaj macedona, sed kompare kun la aliaj slavaj lingvoj ĝi tamen estas pli facila. Ĝi tamen havas 6 kazojn, tio ja povas esti malfacilaĵo por neslavlingvanoj. Alia avantaĝo de la slovaka estas ke ĝi estas la plej komprenebla slava lingvo por plejparto de aliaj slavlingvanoj.

troyshadow (显示个人资料) 2013年6月8日上午5:30:15

MarCin83:Laŭ mia scio la plej regula slava lingvo estas la slovaka. Ĝi eble estas pli komplika ol la bulgara kaj macedona, sed kompare kun la aliaj slavaj lingvoj ĝi tamen estas pli facila. Ĝi tamen havas 6 kazojn, tio ja povas esti malfacilaĵo por neslavlingvanoj. Alia avantaĝo de la slovaka estas ke ĝi estas la plej komprenebla slava lingvo por plejparto de aliaj slavlingvanoj.
La slovaka tre similas cxehxan,cxu ne?do,krom kazojn,gxi havas verban sistemon similantan la rusan,kaj jentiu estas tre komplika kaj malfacila!Tio,ke en plimultaj slavaj lingvoj ekzistas nur tri tempoj kaj du-tri aspektoj,ne signifas,ke tie estas nur 6 verbaj formoj:efektive en slavaj lingvoj estas pliduoble-trioble kaj plioble verboj,ol en aliaj euxropaj lingvojlango.gif.e. perfekta kaj neperfekta aspektoj de la unu sama verbo estas distingaj vortoj,t.e. por cxiu verbo oni devas studi memoren du distingajn vortojn aux ecx pli.
la bulgara pli facilas en tio,gxia verba sistemo plie similas la romanidajn kaj germanidajn lingvojn

Matthieu (显示个人资料) 2013年6月8日上午8:58:52

Ankaŭ mi aŭdis, ke la slovaka estas la plej facila slava lingvo. Mi lernis diversnivele la polan, slovakan kaj rusan, kaj la slovaka ŝajnis al mi iom pli facila ol la aliaj (kvankam nun mi havas multe pli altan nivelon en la rusa). Pri la sudslavaj lingvoj mi scias nenion do mi ne povas kompari.

回到上端