До змісту

Malutila ne estas senutila

від fajrkapo, 27 травня 2013 р.

Повідомлення: 4

Мова: Esperanto

fajrkapo (Переглянути профіль) 27 травня 2013 р. 20:23:11

Antaŭ nelonge mi sciis ke malutila ne estas senutila, sed io kio malhelpas aŭ io danĝera, kaj male, senutila estas io kio ne estas utila, sed ĝi ne estus malbona.

Por la prekfiso mal- oni povas imagi linion, kie ĉe la desktra flanko estas unu afero, kaj ĉe la maldekstra flanko estas la malo, kaj en la mezo estas nek unu nek alia, kaj por tio oni uzus Ne aŭ Sen, laŭ la nuanco kiun oni volas enmeti.

Tio ĉi estas facila por vortoj kiel bona, bela, varma, ktp, sed ne estas ŝajne tiel facile por vortoj kiel utila, ebla, ktp, kie senutila jam ŝajnas la malo de utila... kaj kio estus malebla?, ĉar ne estus neebla, sed io kio damaĝus aŭ io danĝera. Mi trovas iom malfacile ne imagi malebla-n samkiel neebla, kvankam mi jam scias ke ili ne samsignifas.

En la fadeno pri dika-maldika, oni parolis pri mezdika, sed estus pli bone nedika, ĉu ne?, car mezdika ŝajnus kiel iom dika, kaj ni ne volas esprimi tion. Same por nevarma, kiu estus nek varma nek malvarma, kaj ankaŭ ne estus ekzakte mezvarma...

P.S: ankaŭ por tiu meza punkto validus sendika aŭ senvarma, ĉikaze, mi pensas...

TatuLe (Переглянути профіль) 28 травня 2013 р. 15:41:06

fajrkapo:P.S: ankaŭ por tiu meza punkto validus sendika aŭ senvarma, ĉikaze, mi pensas...
Laŭ mi la signifoj de sendika kaj senvarma logike estas (aŭ almenaŭ povas esti):
sendika → entute ne havanta dikon → dudimensia
senvarma → entute ne havanta varmon → absolute nula temperaturo

Kvankam ankaŭ tiukaze estus multe pli klare diri "dudimensia" kaj "absolute nula temperaturo" (−273°C, 0 K) ol "sendika" kaj "senvarma".

Pri la vorto "malebla": Ankaŭ por mi estas malfacile imagi distingon inter "malebla" kaj "neebla", kaj mi pensas ke en la efektiva lingvouzo ili estas samsignifaj. Almenaŭ la vortaro de vortaro.net egaligas tiujn du vortojn. Do, ili estas malsamsignifaj nur se oni postulas tre striktan logikon.

La vorto "senebla", siavice, ja devus signifi "ne povanta fari ion, ĉar mankas ebloj".

fajrkapo (Переглянути профіль) 28 травня 2013 р. 16:50:46

TatuLe:Laŭ mi la signifoj de sendika kaj senvarma logike estas (aŭ almenaŭ povas esti):
sendika → entute ne havanta dikon → dudimensia
senvarma → entute ne havanta varmon → absolute nula temperaturo

Pri la vorto "malebla": Ankaŭ por mi estas malfacile imagi distingon inter "malebla" kaj "neebla", kaj mi pensas ke en la efektiva lingvouzo ili estas samsignifaj. Almenaŭ la vortaro de vortaro.net egaligas tiujn du vortojn. Do, ili estas malsamsignifaj nur se oni postulas tre striktan logikon..
La prefikso mal- estis pensita por ne tro ŝargi la vortaron, sed ne ĉiuj a-vortoj permesas klare vidi tiun malon, kiel malebla. Kaj Kio estus ekzemple malvidebla? ĉar ni scias kio estas nevidebla, sed mi ne vidis malvidebla-n.
Eble por tiuj ebla-vortoj, mal- kaj ne- preskaŭ tute samsignifas: se io ne estas ebla, ĝi estas neebla aŭ malebla.
(ankaŭ ne mi uzus malutila-n kiel sinonimo de danĝera aŭ damaĝa, sed danĝera aŭ damaĝa mem)

Kaj jes, mi pensas ke vi pravas pri sen- varma, sen-dika, kiuj signifus tute alian aferon...sed ĉu ankaŭ nevarma, nedika, nesaĝa, ktp?

Francestral (Переглянути профіль) 28 травня 2013 р. 18:47:54

Pri neebla kaj malebla:

Laŭ PMEG 38.2.7. EBL _ Ordinara radiko :
PMEG:Neebla havas du malsamajn signifojn. Se oni uzas EBL ĉe la verbo nei, oni kreas neebla = “tia, ke oni povas nei ĝin”. Se oni metas ne antaŭ la A-vorto ebla, oni kreas neebla = “nepovanta esti”. Por povi eviti miskomprenon oni proponis la verbon negi (= nei), el kiu oni povus fari la vorton negebla, kiu havus nur la signifon “tia, ke oni povas ĝin nei”. Kaj negi, kaj negebla estas tamen tre maloftaj, kaj malmultaj ilin komprenas. Anstataŭ la alia neebla oni povas uzi malebla
Laŭ PMEG 38.3.7. MAL _ Diferenco inter MAL kaj ne :
PMEG:Oni povas iafoje heziti inter MAL kaj ne. Ne montras foreston, mankon de io, dum MAL montras ĉeeston de la kontraŭa ideo. Ofte ambaŭ estas uzeblaj, sed kun iom malsamaj signifoj. Iafoje estas nur nuanca diferenco. MAL estas iafoje uzata kiel pli forta ne
Do malebla estas sinonimo de neebla:
-pli facile prononcata (ĉar neebla havas duoblan e),
-pli klara (ĉar neebla ankaŭ povas signifi "tia, ke oni povas nei ĝin" ),
-kun pli forta nuanco de malebleco.

Назад до початку