본문으로

Homlupoj (ludo)

글쓴이: Yekrats, 2013년 5월 29일

글: 16

언어: Esperanto

Yekrats (프로필 보기) 2013년 5월 29일 오후 6:35:47

NUR DU ALDONAJN LUDANTOJN NI BEZONAS POR LUDI. BONVOLU ALIĜI! Se vi havas demandojn pri la ludo, bonvolu respondi en la fadeno. Novuloj estus bonvenaj!
____________________________

Mi planas administri novan ludon de Homlupoj (Mafio). Mi preferus ludi kun 11 ludantoj, sed la jena regularo funkcios kun 9, 7, aŭ 5 lundantoj. Mi ankaŭ preferus ludi iomete pli kompleksan ludon, kun specialaj roloj.

ROLOJ (por 11 ludantoj) -
  • (1) Aŭguristo - Partio BONO - Ĉiunokte la aŭgurist(in)o sciigos ĉu elektata ludanto 'estas lupo' aŭ 'ne estas lupo'. La aŭguristo elektas celan ludanton ĉiunokte, inkluzivante antaŭ la "Nokto 0" (antaŭ la unua voĉdono).
  • (1) Ĉasisto - Partio BONO - Se la ĉasisto estas unu la vivantaj ludantoj kiam nur 2 ludantoj restas vivante, la Teamo Bono venkas, malgraŭ se la alia ludanto estas Lupo.
  • (6) Vilaĝanoj - Partio BONO - Ordinara vilaĝano sen specialaj potencoj
  • (2) Luphomoj (aŭ "Lupoj" ) - Partio MALBONO - Ĉiunokte (krom "Nokto 0" ) la Luphomo(j) povas elekti unun alian ludanton por manĝi. Se pli ol unu Lupo ekzistas, la administranto informi la nomon de via partnero. La Lupoj povas interparoli kaj plani per privataj mesaĝoj.
  • (1) Sorĉisto - Partio MALBONO - Ĉiunokte la sorĉist(in)o sciigos ĉu elektata ludanto 'estas aŭguristo' aŭ 'ne estas aŭguristo'. La sorĉisto elektas celan ludanton ĉiunokte, inkluzivante antaŭ la "Nokto 0" (antaŭ la unua voĉdono). La Sorĉisto venkas se la Luphomo venkas, sed estas nombrata kiel Vilaĝano por determini venkan partion.
VENKADO -
  • BONO - Ĉiu ludantoj de Partio BONO venkos se ĉiuj Lupoj estas forigita, aŭ se la lastaj du vivantaj ludantoj estas la Ĉasisto kaj la Lupo. Ne gravas se la Sorĉisto vivas aŭ mortiĝas.
  • MALBONO - Se la nombro de Lupoj atingas la nombron de ne-Lupoj (inkluzivante la Sorĉiston), tiel Partio MALBONO venkos.
LINĈADO (dum TAGO) -
Ĉiutage, la ludantoj voĉdonas por unu ludanto por esti linĉota. Voĉdonoj estas publikaj en la fadeno. La ludanto kiu ricevas la plej multajn voĉdonojn estos liĉata. (Se egalas la nombro de voĉdonoj inter iu ludantoj, la ludanto estos linĉata kies LASTA VOĈDONO estas la PLEJ MALNOVA.)

NOKTO -
La Lupo, Sorĉisto, kaj Aŭguristo devas sendi la nomon de ties celaj ludantoj al la Administranto per privata mesaĝo. La administranto afiŝos en la fadeno la celan ludanton de la Lupo.

ALIAJ GRAVAĴOJ -
  • Ĉiu diskuto pri la ludo devas resti publikan en la fadeno, krom la privata diskuto de la Lupoj. Ne interparoli pri la ludo ekster la fadeno (ekz-e per privata mesaĝo).
  • Ne rekte citu/afiŝu privatajn mesaĝojn de la administranto (mi!) al la fadeno. Tamen, vi povas priskribi per viaj propraj vortoj.
  • Bonvolu marki voĉdonojn en grasigita tiparo: [Mi voĉdonas Yekrats.] Se vi volas ŝanĝi vian linĉan voĉdonon, bonvolu marki tiun ŝanĝon simile.
Bonv...

fizikisto (프로필 보기) 2013년 5월 29일 오후 7:59:45

Mi kunludos.

MaartenSmit (프로필 보기) 2013년 5월 30일 오후 7:52:36

Jes, mi volas kunludi! ridulo.gif

Yekrats (프로필 보기) 2013년 5월 31일 오후 5:51:16

Ludantoj -

[list=1]
Fizikisto
MaartenSmit
Dominiczka
...
... (minimuma por komenci)[/list]Se ni nur atingas 5 ludantojn, ni ludos per la jena rolaro -
[list=1]
Aŭguristo
Sorĉisto
Lupo
Ĉasisto
Vilaĝano[/list]

fizikisto (프로필 보기) 2013년 6월 2일 오후 4:03:17

Kiu Estas serĉisto? Aŭ ĉu vi volis mencii ĉasiston?
Cetere, mi jam ludis per la regulo, ke kiam la ĉasisto estas mordigita de la homlupoj, li per sia lasta forto rajtas mortpafi iun ludanton.

Ĉu neniu alia volas kunludi?

MaartenSmit (프로필 보기) 2013년 6월 3일 오전 10:04:48

Jes, mi ankaŭ devis legi la regulojn du fojoj por kompreni la rolojn. Mi pensas ke ĉi tio estas la roloj de Mafia, anstataŭ la 'normalaj' roloj de Homlupoj.

Mi ankoraŭ neniam ludis kun ĉi tioj roloj, sed ĝi verŝajne estos komparebla kun Homlupoj.

Yekrats (프로필 보기) 2013년 6월 3일 오후 4:07:38

fizikisto:Kiu Estas serĉisto? Aŭ ĉu vi volis mencii ĉasiston?
Cetere, mi jam ludis per la regulo, ke kiam la ĉasisto estas mordigita de la homlupoj, li per sia lasta forto rajtas mortpafi iun ludanton.

Ĉu neniu alia volas kunludi?
Jes, mi intenciis "Ĉasisto". Koncerne de via alternativa 'pafada' regulo, por malgranda numero de ludantoj mi preferus ne uzi tiun regulon. Tamen mi konsideros ĝin se ni havas 6, 8, aŭ 10 ludantojn.

Espere almenaŭ 3 aliaj "homoj" volos ludi!

Yekrats (프로필 보기) 2013년 6월 3일 오후 4:21:23

Mi ĵus sendis "reklamon" por espere kapti kelkajn aldonajn ludantojn.

Dominiczka (프로필 보기) 2013년 6월 4일 오후 4:33:28

Mi volas ludi! ridego.gif

Yekrats (프로필 보기) 2013년 6월 5일 오후 2:38:41

Dominiczka:Mi volas ludi! ridego.gif
Dankon, Dominiczka!

다시 위로