Příspěvky: 21
Jazyk: Esperanto
pdenisowski (Ukázat profil) 31. května 2013 15:11:03
codesito:Kial vi povas diri tion? Vi tute ne konas mian Dion - nek mi nek mia Dio estas venĝema.pdenisowski:Mi estas kredanto kaj mi amas ĉiujn miajn (jes, eĉ nekredantajn) najbarojn. Kaj mia dio estas amanta, ne venĝema. Kial ĉiam tiaj stereotipoj?Via dio estas venĝema, kaj la problemo estas ke li sola ne povas plenumi ian ajn venĝon, do estas la kredantoj kiuj realigas la venĝon kontraŭ la malfideluloj.
Kredanto kiu realigas venĝon aŭ perfoton nome de Dio ankaŭ ne konas mian Dion.
Sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. - Mateo 5:38
Tio estas venĝema?
Vilinilo (Ukázat profil) 31. května 2013 15:51:56
pdenisowski:Ne. Tamen tiu estas:
Sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. - Mateo 5:38
Tio estas venĝema?
Ĉar ni konas Tiun, kiu diris: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos. Kaj ankaŭ: La Eternulo juĝos Sian popolon. Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio. - Hebreoj 10:30-31
AlfRoland (Ukázat profil) 31. května 2013 16:21:30
pdenisowski:ELIRO 31:15codesito:Kial vi povas diri tion? Vi tute ne konas mian Dion - nek mi nek mia Dio estas venĝema.pdenisowski:Mi estas kredanto kaj mi amas ĉiujn miajn (jes, eĉ nekredantajn) najbarojn. Kaj mia dio estas amanta, ne venĝema. Kial ĉiam tiaj stereotipoj?Via dio estas venĝema, kaj la problemo estas ke li sola ne povas plenumi ian ajn venĝon, do estas la kredantoj kiuj realigas la venĝon kontraŭ la malfideluloj.
Kredanto kiu realigas venĝon aŭ perfoton nome de Dio ankaŭ ne konas mian Dion.
Sed mi diras al vi: Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaŭ la alian. - Mateo 5:38
Tio estas venĝema?
pdenisowski (Ukázat profil) 31. května 2013 16:42:41
Vilinilo:Ĉar ni konas Tiun, kiu diris: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos. Kaj ankaŭ: La Eternulo juĝos Sian popolon. Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio. - Hebreoj 10:30-31
AlfRoland:ELIRO 31:15Bone, mia vico :
Amataj, ni amu unu la alian; ĉar la amo estas el Dio; kaj ĉiu, kiu amas, naskiĝas el Dio kaj Dion konas. Kiu ne amas, tiu ne konas Dion, ĉar Dio estas amo.
Ni povas senfine citi la biblion. Sed kiucele? Kvankam vi havas (laŭ mi) misan komprenon de Dio, mi tute ne celas ŝangi viajn vidpunktojn. Ĉiu rajtas (kaj devas) kredi aŭ nekredi, laŭvole.
Sed diri ke la kristana Dio estas "venĝema" simple malveras.
Amike,
Paul
Vilinilo (Ukázat profil) 31. května 2013 17:24:30
AlfRoland (Ukázat profil) 31. května 2013 18:07:28
pdenisowski:Jes vi pravas, estas malvere diri kaj ke li estas venĝema kaj ke li estas nevenĝema.
Sed diri ke la kristana Dio estas "venĝema" simple malveras.
Paul
flora1307 (Ukázat profil) 31. května 2013 20:19:32
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Vilinilo (Ukázat profil) 31. května 2013 20:39:50
flora1307:Mi kredas kaj pensas, ke homoj bezonas kredi je iu(io), ĉar la kredo donas al ni esperon en la vivo.Nu, eĉ ne kredante je Dio, mi ankoraŭ estas esperanto
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Dionizio (Ukázat profil) 1. června 2013 13:57:22
mihxil (Ukázat profil) 2. června 2013 6:59:13
pdenisowski:Sed diri ke la kristana Dio estas "venĝema" simple malveras.Tio ĉiuokaze ne 'simple' malveras. Estas multaj ekzemploj en la biblio, ja la kristana libro ĉu ne, kie li estas ekstreme venĝema kaj kruela. Ankaŭ nuntempaj kristanoj ne malofte prezentas dion kiu ŝajnas al mi tre malsimpatia, kaj iusence venĝema. Rigardu ekzemple la diraĵojn de Palaman en la alia fadeno. Li emas paroli pri la Juĝo kiu sugestate estos terura por nekredantoj. Ĉar nekredado pri Li estas al Dio ŝajne terura krimo, kiun li venĝos per sendi nin al infero aŭ almenaŭ al eterna nenieco.
La dio de la biblio simple ne estas tre kohera afero, kaj la biblio multeloke simple kontraŭdiras sin, ankaŭ pri la ecoj de dio. Kaj ankaŭ 'kristanismo' mem ne estas tre kohera afero, kies multaj konfesioj prezentas malsamajn ideojn kaj kies anoj povas teni jen denove aliajn ideojn.