К содержанию

Ĉu vi kredas je dio?

от Demian, 30 мая 2013 г.

Сообщений: 21

Язык: Esperanto

Demian (Показать профиль) 30 мая 2013 г., 17:24:03

Dio = supernatura aĵo/fenomeno/energio kiu kapablas aŭskulti homajn petojn kaj respondi al ili per metodoj kiuj povas aŭ ne povas agi laŭ leĝoj de konita fiziko.

Bonvole skribu se vi kredas je dio, kies difino estas alia ol tio, kio estas supre verkita.

Kaj ateistoj povas interŝanĝi siajn opiniojn. (^_^)

codesito (Показать профиль) 30 мая 2013 г., 17:53:39

Mi kredas je la homo. Kaj la mondo estus pli bona se la kredantoj amus la aliajn homojn anstataŭ ilian venĝeman dion.

AlfRoland (Показать профиль) 30 мая 2013 г., 21:15:47

Kia diferenco estas inter ĉi tiu fadeno kaj "Dio ne ekzistas" sub la rubriko "Vidpunktoj"?

pdenisowski (Показать профиль) 31 мая 2013 г., 1:04:24

codesito:Mi kredas je la homo. Kaj la mondo estus pli bona se la kredantoj amus la aliajn homojn anstataŭ ilian venĝeman dion.
Mi estas kredanto kaj mi amas ĉiujn miajn (jes, eĉ nekredantajn) najbarojn. Kaj mia dio estas amanta, ne venĝema. Kial ĉiam tiaj stereotipoj?

Benjamino (Показать профиль) 31 мая 2013 г., 2:12:35

Demian:Bonvole skribu se vi kredas je dio, kies difino estas alia ol tio, kio estas supre verkita.
Direktado Inda k Orda...

maratonisto (Показать профиль) 31 мая 2013 г., 8:34:55

Ekzistas amaso de religioj kaj ili kontraŭdiras unu al alia. Kiu estas la vera Dio?

Benjamino (Показать профиль) 31 мая 2013 г., 11:28:36

maratonisto:Ekzistas amaso de religioj kaj ili kontraŭdiras unu al alia. Kiu estas la vera Dio?
mi ne scias; do mi esploras la demandon anstataŭ tuj malakcepti ĝin. iuj demandoj ne havas facilajn aŭ tuj komfortajn respondojn. oni ne ekscias ĉion post leciono en la lernejo...

pdenisowski (Показать профиль) 31 мая 2013 г., 13:10:24

maratonisto:Ekzistas amaso de religioj kaj ili kontraŭdiras unu al alia. Kiu estas la vera Dio?
Religioj klopodas ekspliki kion tio ne estas facile (aŭ entute) eksplikebla. Laŭ mi, estas nur unu "vera" Dio, sed diversaj (same validaj) manieroj pri kiuj oni povas priskibi lin.

Miaopinie, la bazoj de tutaj religioj estas samaj : amu unu la alian. Ne gravas, ekzemple, kiaj manĝaĵoj estas permesitaj, se ni ignoras la bezonojn de niaj najbaroj.

Amike,

Paul

codesito (Показать профиль) 31 мая 2013 г., 13:24:42

pdenisowski:
codesito:Mi kredas je la homo. Kaj la mondo estus pli bona se la kredantoj amus la aliajn homojn anstataŭ ilian venĝeman dion.
Mi estas kredanto kaj mi amas ĉiujn miajn (jes, eĉ nekredantajn) najbarojn. Kaj mia dio estas amanta, ne venĝema. Kial ĉiam tiaj stereotipoj?
Via dio estas venĝema, kaj la problemo estas ke li sola ne povas plenumi ian ajn venĝon, do estas la kredantoj kiuj realigas la venĝon kontraŭ la malfideluloj.
Estas fortega rilato inter militoj kaj kredantoj, rigardu ekzemple sirion, ankaŭ la plej militemaj okcidentanoj estas kredantoj, ĉar la biblio kaj la korano diras ke oni mortigu la ne kredantojn kaj la anojn de aliaj religioj.

Vilinilo (Показать профиль) 31 мая 2013 г., 14:44:35

Laŭ Demian difinis Dion, mi ne nur ne kredas je Dio: mi ja kredas je la malekzistado de tia dio.

Mi estas forta ateisto pri kompataj dioj kiuj interesiĝas pri homan suferon ĉar laŭ mi la problemo de malbono estas nekontestebla.

Tamen, se oni parolas pri diista dio, mi estas agnostiko.

Наверх