ไปยังสารบัญ

Bonvolus klarigi por mi.....

จาก jsorryman, 30 พฤษภาคม 2013

ข้อความ 9

ภาษา: Esperanto

jsorryman (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤษภาคม 2013, 17:26:16

Me legis libron, kaj vidis tiun frazon:

" La unuan fojon en la lernejo, mi eklaboradis."
Kial estas la n-finajon uzita ĉi tie?

Demian (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤษภาคม 2013, 17:31:43

jsorryman:Me legatis libron, kaj vidis tiu frazo:

" La unuan fojon en la lernejo, mi eklaboradis."

Kial estas la n-finajon uzita ĉi tie?
"la unua fojo" estas adverbo en tiu ĉi frazo.

estas du manieroj skribi tempo adverbojn: per finaĵo "-e" kaj per ŝanĝi adverbon al o-vorto aŭ a-vorto. En dua situacio, adverbo agas laŭ reguloj, kiuj influas nominativojn kaj adjektivojn.

Vi elektis la duan manieron. Tial finaĵo "-n" montreblas en via frazo.

La unuafoje en la lernejo, mi eklaboradis. = La unuan fojon en la lernejo, mi eklabordis.

Chainy (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤษภาคม 2013, 18:32:27

Demian:La unuafoje en la lernejo, mi eklaboradis.
Nur sen 'la', se uzi la adverbon:

Unuafoje en la lernejo...

Chainy (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤษภาคม 2013, 18:38:11

jsorryman:Mi legis libron, kaj vidis tiun ĉi frazon:

" La unuan fojon en la lernejo, mi eklaboradis."

Kial estas la n-finajo uzita ĉi tie?
Jen la PMEG-a klarigo: N por tempopunkto

jsorryman (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤษภาคม 2013, 20:15:05

Chainy:
jsorryman:Mi legis libron, kaj vidis tiun ĉi frazon:

" La unuan fojon en la lernejo, mi eklaboradis."

Kial estas la n-finajo uzita ĉi tie?
Jen la PMEG-a klarigo: N por tempopunkto
Dankon, ke vi korektis miajn erarojn. Kaj ankaŭ pro la PMEG.

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 30 พฤษภาคม 2013, 21:25:23

Demian:
jsorryman:Me legatis libron, kaj vidis tiu frazo:

" La unuan fojon en la lernejo, mi eklaboradis."

Kial estas la n-finajon uzita ĉi tie?
"la unua fojo" estas adverbo en tiu ĉi frazo.

estas du manieroj skribi tempo adverbojn: per finaĵo "-e" kaj per ŝanĝi adverbon al o-vorto aŭ a-vorto. En dua situacio, adverbo agas laŭ reguloj, kiuj influas nominativojn kaj adjektivojn.

Vi elektis la duan manieron. Tial finaĵo "-n" montreblas en via frazo.

La unuafoje en la lernejo, mi eklaboradis. = La unuan fojon en la lernejo, mi eklabordis.
Se vi uzas unu prepozicion, ekzemple dum, vi povas diri "dum la unua fojo en la lernejo...", kaj vi ne uzas nek n-finajon, nek e-vorton, sed se vi ne uzas iun prepozicion, vi devas uzi n-, aŭ e-, estas tri formoj por esprimi ĝin.

jsorryman (แสดงโปรไฟล์) 1 มิถุนายน 2013, 15:33:20

"Li saltigis ĝin en sia mano, rikanis lastan fojon, kaj plonĝis al mi."

Ĉu estas same por ĉi tiu frazo?

....rikanis lastaN fojoN?

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 3 มิถุนายน 2013, 10:32:44

jsorryman:"Li saltigis ĝin en sia mano, rikanis lastan fojon, kaj plonĝis al mi."

Ĉu estas same por ĉi tiu frazo?

....rikanis lastaN fojoN?
Jes, vi povas diri: rikanis lastan fojon, rikanis lastfoje, aŭ rikanis dum lasta fojo (la prepozicio "por" ankaŭ eblus, kaj "je" aŭ alia taŭga. "Lasta fojo" bezonas prepozicion, aŭ ĉiukaze e-vorton, aŭ n-finaĵon. Li rikanis, kiam? kaj vi devas respondi per iu ilo kiu respondas tiun kiam, ne sufiĉas simpla lasta fojo ridulo.gif

Olsho (แสดงโปรไฟล์) 3 มิถุนายน 2013, 10:40:14

jsorryman:"Li saltigis ĝin en sia mano, rikanis lastan fojon, kaj plonĝis al mi."

Ĉu estas same por ĉi tiu frazo?

....rikanis lastaN fojoN?
Certe, „lastan fojon“ ankaŭ estas iumaniere indiko de tempo: Kiam? (La) lastan fojon….
Aŭ vi uzas „lastfoje“. Sed en tiu frazo, laŭ mi, tiu ne sonas bone.

กลับไปด้านบน