У садржају

Mi sentis min / mi sentiĝis

од mac69, 01. јун 2013.

Поруке: 10

Језик: Esperanto

mac69 (Погледати профил) 01. јун 2013. 00.19.41

Saluton al ĉiuj.

Mi legis tiun frazon: "Mi sentis min tre malsana", kaj mi volas scii se oni povas ankaŭ esprimi tiun tiel: "Mi sentiĝis tre malsana". Ĉu estas ankaŭ korekta la lasta esprimo?

Mi anticipe dankas vian respondon. Kaj, kiel komencanto, mi bonvenas klarigojn aŭ korekadojn de ajna speco.

Rejsi (Погледати профил) 01. јун 2013. 04.52.50

mac69:"Mi sentis min tre malsana"
Perdonu min. Mia Esperanto ne estas tre bona.

Kie vi legis ĉi tiun frazon? Al mi, la frazo ne estas ĝusta. Mi pensas, ke la frazo estus: "Mi sentis tre malsane" aŭ "Mi sentis tre malbone."

Mi konfuziĝas iomete.

noelekim (Погледати профил) 01. јун 2013. 05.30.54

mac69:Saluton al ĉiuj.

Mi legis tiun frazon: "Mi sentis min tre malsana", kaj mi volas scii se oni povas ankaŭ esprimi tiun tiel: "Mi sentiĝis tre malsana". Ĉu estas ankaŭ korekta la lasta esprimo?

Mi anticipe dankas vian respondon. Kaj, kiel komencanto, mi bonvenas klarigojn aŭ korekadojn de ajna speco.
[url=http://www.reta-vortaro.de/revo/art/sent.html#sent.0iĝi]Revo[/url] difinas "ŝentiĝi" kiel "iĝi rimarkebla, sentebla ...".

Ekzemple (mia klarigeto inter krampoj):

"ĝenoj ankaŭ forte sentiĝis en [ĝenoj iĝis forte senteblaj/rimarkeblaj ankaŭ en; oni forte sentis ĝenojn ankaŭ en] la diversaj t.n. "komitatoj" (laborgrupoj pri specifaj problemoj". Rüdiger Eicĥolz red. Esperanto in the modern world: studies and articles on language problems ... (1959-1982) http://goo.gl/26QrJ

Laŭ tiu modelo, "mi sentiĝis" signifus "mi fariĝis sentebla/rimarkebla", kaj ne "mi sentis min ..a".

Chainy (Погледати профил) 01. јун 2013. 07.42.47

Rejsi:
mac69:"Mi sentis min tre malsana"
Kie vi legis ĉi tiun frazon? Al mi, la frazo ne estas ĝusta. Mi pensas, ke la frazo estus: "Mi sentis tre malsane" aŭ "Mi sentis tre malbone."

Mi konfuziĝas iomete.
Estas tute ĝuste diri Mi sentas min malsana. Se iu dirus Mi sentis tre malsanE, tiam oni povus demandi sin Kion vi sentis tre malsane?

Rejsi (Погледати профил) 01. јун 2013. 07.56.34

Chainy:
Rejsi:
mac69:"Mi sentis min tre malsana"
Kie vi legis ĉi tiun frazon? Al mi, la frazo ne estas ĝusta. Mi pensas, ke la frazo estus: "Mi sentis tre malsane" aŭ "Mi sentis tre malbone."

Mi konfuziĝas iomete.
Estas tute ĝuste diri Mi sentas min malsana. Se iu dirus Mi sentis tre malsanE, tiam oni povus demandi sin Kion vi sentis tre malsane?
Ho, dankon. Tio havas sencon.

tommjames (Погледати профил) 01. јун 2013. 08.01.29

mac69:Mi legis tiun frazon: "Mi sentis min tre malsana", kaj mi volas scii se oni povas ankaŭ esprimi tiun tiel: "Mi sentiĝis tre malsana". Ĉu estas ankaŭ korekta la lasta esprimo?
Logike la frazo eblas sed laŭ komento de noelekim, tio estas malpopulara uzo. Estas paralelaj signifoj en la verbformo troviĝi, kiu povas signifi kaj 'esti trovita' kaj 'trovi sin'. Ial la ĉi-lastan formon ne kutime havas 'sentiĝi', do mi mem emas eviti ĝin. Tamen se la kunteksto estas perfekte klara, kaj ne ĝenas vin iom eksperimentumi en la lingvo, vi povas uzi ĝin kaj ne tro zorgi pri ĝusteco (miaopinie).

Chainy (Погледати профил) 01. јун 2013. 08.03.05

noelekim:[url=http://www.reta-vortaro.de/revo/art/sent.html#sent.0iĝi]Revo[/url] difinas "ŝentiĝi" kiel "iĝi rimarkebla, sentebla ...".
Jes, mi pensas, ke oni pli bone ne uzu 'Mi sentiĝas' en la senco 'Mi sentas min', ĉar la signifo ŝajnas iom malsama! Aŭ almenaŭ oni kutime uzas 'sentiĝi' en alia senco. Unue ĝi povas havi la signifon, kiel menciitan de ReVo, kaj mi pensas, ke multaj ankaŭ uzas ĝin en frazo kiel "La materialo sentiĝas mola." (= Laŭ palpo la materialo estas mola). Mi fakte aldonis tiun lastan signifon en la Lernu-vortaro post nia diskuto en alia fadeno ĉi tie.

Koncerne la esprimon 'laŭ palpo', mi fakte ĵus elpensis tion por provi esprimi la celatan signifon - mi fakte ne certas pri ĝia ĝusteco. Estas interese, ke se fari serĉon per Guglo, troveblas nur du trafoj. Mi suspektas, ke oni ankaŭ povus heziti pri la ĝusteco de "La materialo sentiĝas mola", sed kiel dirite en nia diskuto en tiu ĉi forumo, tiu frazo supozeble estas facile komprenebla al ĉiuj kaj mi ja sufiĉe ofte renkontis tian frazon.

sudanglo (Погледати профил) 01. јун 2013. 10.15.05

Mi sentas/is/os min X-a estas la normal dir-maniero.

Tamen pro hezito pri la ebla interpreto ke oni opinias sin bona (au malbona) persono, oni fakte diras foje mi sentas min (mal)bone.

Anglalingvanoj de tempo al tempo primokas la tendencon far Usonanoj diri I'm good anstataŭ I'm well

Mi kredas ke franclingvanoj ankaŭ distingas inter Je suis bien and Je suis bon. Iu franclingvano eble konfirmos.

Li sentiĝas tre morta (kiu sentas?)

novialingue (Погледати профил) 01. јун 2013. 11.11.30

Saluton,

Se "gramatika legado" interesas vin, vi povas trovi informojn rilatajn al via demando en ĉi tiu tekstero de PMEG, kiu tekstero klarigas ke la afikso -iĝ- kun objekta verbo efikas ŝanĝon de la frazrolojn: mi/vi/li (...) sentas X --> X sentiĝas.

Fakte, -iĝ- estas ofte uzata kiel esprimo de la mediala voĉo (ekz. la pordo malfermiĝas, tiu libro vendiĝas bone, ktp).

N.

mac69 (Погледати профил) 01. јун 2013. 21.20.53

Dankon al ĉiuj, pro viaj tre klarigantaj respondoj, kaj ankaŭ pro la citaĵoj.

Вратите се горе