Beiträge: 14
Sprache: Esperanto
darkweasel (Profil anzeigen) 4. Juni 2013 19:26:07
Demian:kontraktoj en reala mondo ne ĉiam montras konsenton de ambaŭ partioj.Principe prave, sed kio estas ĉi-rilate via argumento? Ĉu ke entreprenoj ne havas alian elekton ol pagi al direktoroj multegon?
Nu eble - se ili volas bonan direktoron, ja necesas pagi sufiĉe, sed alie ili certe povos havi alian, malpli bonan, direktoron. Oni ricevas tion, kion oni pagas. Ĉe direktoroj kaj aliaj altranguloj oni povas ja supozi, ke kaj la direktoro trovos je neceso facile alian laboron, kaj la entrepreno trovos je neceso facile alian direktoron - do tiuokaze ja temas pri "vera" konsento.
Demian (Profil anzeigen) 4. Juni 2013 19:33:30
darkweasel:Ĉe direktoroj kaj aliaj altranguloj oni povas ja supozi, ke kaj la direktoro trovos je neceso facile alian laboron, kaj la entrepreno trovos je neceso facile alian direktoron - do tiuokaze ja temas pri "vera" konsento.Kvankam via hipotezo aspektas fidela al realo, mi ankoraŭ pensas ke oni ludas laŭ nepriskribitaj reguloj.
mihxil (Profil anzeigen) 4. Juni 2013 19:51:18
darkweasel:Mi tamen ne certas, ĉu en tiaj okazoj vere kulpigeblas tiu, kiu simple agas laŭ propraj interesoj. Ja ĉu al vi ne plaĉus ricevi tiajn monsumojn, se entrepreno tion proponus al vi? Ĉu vi malakceptus? Mi ne pensas, ke mi tion farus - kvankam certe restas malfermita la demando, kion mi farus per tiu mono (ĉu donaci parton al komun-utila organizo?).Mi ankaŭ ne certas kion mi farus, sed mi eĉ ne interesiĝus pri tiaj postenoj, do estas iom imaga situacio.
Kaj eble vi donus al 'komun-utila organizo', sed la plej demokratia tia organizo supozeble estas la ŝtato. Mi do ne kontraŭus simple centelcentan impoŝton je ĉiu elspezo super ia skandala limo. Mi vere ne estas komunisto aŭ simile, kaj mi facile akceptus ke kelkaj homoj enspezus eble 5, 6 aŭ eĉ 10 fojojn pli ol aliaj. Sed centojn de fojoj estas vere absurde kaj neakceptinda.
Jen interesa filmo pri usono.
asdfghjk (Profil anzeigen) 4. Juni 2013 21:07:40
Perdonu se mi skribas malbone, mi faras ĝin kiel mi plej bone povas