Till sidans innehåll

Kial mono estas malbona?

av Demian, 3 juni 2013

Meddelanden: 14

Språk: Esperanto

Demian (Visa profilen) 3 juni 2013 05:02:02

Iam, mia lernejinstruisto diris, ke mono estas maniero komuniki al aliaj, ke oni faris laboron. Li donis ekzemplon. Li diris, ke mi imagu personon kiu helpis fiŝiton kapti fiŝojn. Nu, kiel tiu persono, kiam li estas malsata, konvinkos posedanton de manĝejo, ke li meritas manĝaĵon. Oportuna maniero estas montri al manĝejestron iom da mono, kiu donis fiŝiston al li pro lia laborado. En tiu ĉi situacio, mono funkcias kiel pruvo de laborado, kiun oni faras.

Se li pravas, kial riĉuloj estas rigardataj en kelkaj religioj (islamo kaj kristismo) kaj ideologioj (komunismo, sociismo) kiel dibaloj. Eĉ en socioj (japana, ĉina, barata), kiuj kaŝe amas monon, supraĵe pretekstas abomeni ĝin. La socio, en kiu mi trovas min, estas tia. Kiam mi diras al oni ke mi estas sendependa verkisto, la unua demando pafita al mi estas, "Kiom vi gajnas?" (Neniu demandas kion mi verkas. malgajo.gif ) La demando estas tre maloportuna, ĉar (mi imagas), ke oni taksas valoron de persono laŭ la mono, kiun li/ŝi gajnas. Tio okazas en socio, kie ne estas manko da personoj senlaciĝante dirantaj, ke mono nur estas "malpureco de manoj."

Do mia demando estas: Kial oni taksas monon kiel malbona? Ĉu estas iuj internaj trajtoj de mono, kiuj faras ĝin bona aŭ malbona? Aŭ ĉu ĝi estas unu el la multaj laboriloj inventitaj de homoj, kies boneco kaj malboneco surbaziĝas sur la intencoj de ĝiaj uzantoj?

novatago (Visa profilen) 3 juni 2013 08:52:23

Demian:Iam, mia lernejinstruisto diris, ke mono estas maniero komuniki al aliaj, ke oni faris laboron. Li donis ekzemplon. Li diris, ke mi imagu personon kiu helpis fiŝiton kapti fiŝojn. Nu, kiel tiu persono, kiam li estas malsata, konvinkos posedanton de manĝejo, ke li meritas manĝaĵon. Oportuna maniero estas montri al manĝejestron iom da mono, kiu donis fiŝiston al li pro lia laborado. En tiu ĉi situacio, mono funkcias kiel pruvo de laborado, kiun oni faras.

Se li pravas
Li nur pravas teorie. La fakto estas ke labori ne nepre enspezigas monon al laboranto, sed preskaŭ ĉiam al laboriganto. La laboriganto oftege laboras malpli ol laboranto, sed tamen laboriganto gajnas pli da mono. Do, tiu rilato eksplikita de via instruisto ne ĝustiĝas al realo.
kial riĉuloj estas rigardataj en kelkaj religioj (islamo kaj kristismo) kaj ideologioj (komunismo, sociismo) kiel dibaloj.
Ĉefe pro hipokriteco, tamen tiu hipokriteco respondas la aferon. Havi grandan sumon da mono, dezirigas kreskigi tiun sumon sen zorgi pri bono aŭ malbono.
la unua demando pafita al mi estas, "Kiom vi gajnas?"
Tiu demando nur estas por certiĝi ke la vivmaniero de la demandinto, vivmaniero ne elektita, sed simple akceptita pro timoj aŭ sociaj/familiaj trudoj estas pli sekura kaj komforta ol la via.
(Neniu demandas kion mi verkas. malgajo.gif )
Kion vi verkas?
Tio okazas en socio, kie ne estas manko da personoj senlaciĝante dirantaj, ke mono nur estas "malpureco de manoj."
Tiuj, kiuj ne volas aŭskulti ke vi feliĉas sen gajni tiom da mono, kiel ili, ankaŭ bezonas konvinkiĝi por senti sin pli bone, pri tio, ke siaj laborigantoj estas malbonuloj kaj tial ili havas pli da mono.
Kial oni taksas monon kiel malbona?
La boneco de mono baziĝas sur ĉies mensa matureco kaj mensa saneco.

Ĝis, Novatago.

Sunjo (Visa profilen) 3 juni 2013 15:36:19

La funkcioj de mono estas:
rimedo de interŝanĝo
kalkulanta unito
konservilo de valoro
kaj tio estas utila kaj pri etiko/moraleco neŭtrala

Mono tute ne montras ĉu iu laboris por la mono kaj pro tio meritas ion. Ekzemple kelkaj riĉaj homoj estas nur riĉaj ĉar ili heredis la posedaĵojn de familianoj.

Do kial oni povas kredi ke riĉeco (de aliuloj) estas malbona? Eble pro envio. Eble ĉar oni kredas ke la riĉulo ne meritas tiom da mono. Eble ĉar la riĉulo vere ne meritas tiom da mono (ekzemple kiam li gajnis ĝin per trompo aŭ per misuzo de avantaĝoj/pli forta pozicio en komerco, aŭ per krima evito de impostoj, ktp.)

mihxil (Visa profilen) 3 juni 2013 17:05:32

Demian:Do mia demando estas: Kial oni taksas monon kiel malbona? Ĉu estas iuj internaj trajtoj de mono, kiuj faras ĝin bona aŭ malbona? Aŭ ĉu ĝi estas unu el la multaj laboriloj inventitaj de homoj, kies boneco kaj malboneco surbaziĝas sur la intencoj de ĝiaj uzantoj?
Mi pensas ke tre riĉaj personoj preskaŭ neniam vere laboris por tio mono. Iu kiu tuttempe purigas necesejojn multege malpli pergajnas ol la CEO de la firmao por kiu li laboras, kiu ne pli aŭ almenaŭ ne tiom pli da tempo por tio uzas. La averaĝa direktoro ankaŭ ne bezonas pli riski, ĉar eĉ se li ĉion komplete fuŝas, li simple estas eksigota kaj por tio ricevos skandalan monan rekompencon. Do, iusence tia riĉego estas indiko de iom maldeca konduto, kaj supozeble tio iomete ĝeneraligas, kaj oni povas supozi ke multa mono asociiĝas kun maldeco.

vincas (Visa profilen) 3 juni 2013 19:15:18

Ĉu mono povas esti malbona? Eble homoj povas esti bonaj aŭ malbonaj ridulo.gif

brw1 (Visa profilen) 4 juni 2013 06:46:27

vincas:Ĉu mono povas esti malbona? Eble homoj povas esti bonaj aŭ malbonaj ridulo.gif
La opinio mono estas malbona venas ĉar la fakto la plej mono vi havas la plej mono vi deziras. Ni volas pli monon kjiam ni havas monoj.

darkweasel (Visa profilen) 4 juni 2013 17:51:14

mihxil:por tio ricevos skandalan monan rekompencon
Skandala fakte estas tute ne la konduto de tiu, kiu ricevas tiun monan rekompencon. Tiu rekompenco baziĝas sur kontrakto, kaj por kontrakto necesas la konsento de ambaŭ partioj. La pli grava demando estas - kial entute tio estas en la kontrakto?

Cetere oni povus ja diri, ke iel estas malbone havi multan monon kaj ne elspezi ĝin - tio estas malbona por la ekonomio, kaj sekve por aliaj homoj. Mi pensas, ke interalie ankaŭ pro tio en diversaj kulturoj mono estas rigardata kiel io hontinda.

mihxil (Visa profilen) 4 juni 2013 18:39:42

darkweasel: Skandala fakte estas tute ne la konduto de tiu, kiu ricevas tiun monan rekompencon. Tiu rekompenco baziĝas sur kontrakto, kaj por kontrakto necesas la konsento de ambaŭ partioj. La pli grava demando estas - kial entute tio estas en la kontrakto?
Ambaŭ partioj, do ankaŭ la ricevonto. Do almenaŭ ankaŭ tiu estas duone resondebla por tiuj skandalaj sumoj. Kaj certe li tute ne devus akcepti, ĉu estas kontrakto pri tio aŭ ne. Ke li estus devigata akcepti tiun monon ŝajnas al mi iomete absurde.

darkweasel (Visa profilen) 4 juni 2013 19:17:31

mihxil:
darkweasel: Skandala fakte estas tute ne la konduto de tiu, kiu ricevas tiun monan rekompencon. Tiu rekompenco baziĝas sur kontrakto, kaj por kontrakto necesas la konsento de ambaŭ partioj. La pli grava demando estas - kial entute tio estas en la kontrakto?
Ambaŭ partioj, do ankaŭ la ricevonto. Do almenaŭ ankaŭ tiu estas duone resondebla por tiuj skandalaj sumoj. Kaj certe li tute ne devus akcepti, ĉu estas kontrakto pri tio aŭ ne. Ke li estus devigata akcepti tiun monon ŝajnas al mi iomete absurde.
Mi tamen ne certas, ĉu en tiaj okazoj vere kulpigeblas tiu, kiu simple agas laŭ propraj interesoj. Ja ĉu al vi ne plaĉus ricevi tiajn monsumojn, se entrepreno tion proponus al vi? Ĉu vi malakceptus? Mi ne pensas, ke mi tion farus - kvankam certe restas malfermita la demando, kion mi farus per tiu mono (ĉu donaci parton al komun-utila organizo?).

Demian (Visa profilen) 4 juni 2013 19:20:54

darkweasel:
mihxil:por tio ricevos skandalan monan rekompencon
Skandala fakte estas tute ne la konduto de tiu, kiu ricevas tiun monan rekompencon. Tiu rekompenco baziĝas sur kontrakto, kaj por kontrakto necesas la konsento de ambaŭ partioj.
Necesas konsento de kontranktantaj partioj, kiam la partioj estas socie, mone, politike aŭ iel egalaj. Se unu el la partioj estas malforta, malriĉa, politike naiva, k.t.p., "konsento" de unu partio egalas al "nevolo" aŭ "nescio" de alia.

Persona sperto: Lasta monate mi kandidatiĝis por laborposteno je kompanio. Laŭ la kontrako de tiu kompanio:

(1) La kompanio pagos al mi monon por 30-taga laborado post 50 antaŭ 55 tagoj de laborado.
(2) La kompanio pagos al mi monon nur tiam, kiam ili ricevos ĝin de siaj usonaj klientoj.
(3) La kontrakto estas leĝe valida dum unu jaro.
(3) La kontrakto silentas pri fino de kontrakto antaŭ unu jaro; la kompanio estas libera maldungi min tiam, kiam plaĉas al ĝi.

Pli ol 100 laboristoj laboras por tiu kompanio. Mi konsentus al tiu feka kontrakto se mi ne havus alian laboron. Sed la esenco estas: ke kontraktoj en reala mondo ne ĉiam montras konsenton de ambaŭ partioj.

Tillbaka till toppen