Więcej

Kio estas mia nomo en Esperanto?

od SamuelG, 4 czerwca 2013

Wpisy: 6

Język: Esperanto

SamuelG (Pokaż profil) 4 czerwca 2013, 04:19:02

Ĉu mi povas uzi Samŭel por Samuel?
Mi ŝatas uzi Samŭel ĉar mi ŝatas la akcento sur la "u"... Hahaha. ridulo.gif

Dankon! ridulo.gif

brw1 (Pokaż profil) 4 czerwca 2013, 04:34:58

SamuelG:Ĉu mi povas uzi Samŭel por Samuel?

Dankon! ridulo.gif
en mia opinio ĝi ne estas necesa tranduki nomojn en neniun lingvoj por esti kompreni. Samŭel mi pensas estas la plej bonan.

johmue (Pokaż profil) 4 czerwca 2013, 04:59:55

brw1:
SamuelG:Ĉu mi povas uzi Samŭel por Samuel?

Dankon! ridulo.gif
en mia opinio ĝi ne estas necesa tranduki nomojn en neniun lingvoj por esti kompreni. Samŭel mi pensas estas la plej bonan.
@brw1: Permesu al mi fari kelkajn lingvajn korektojn en via afiŝo.

Laŭ mia opinio _ ne estas necese traduki nomojn al aliaj lingvoj por esti komprenata. Samŭel laŭ mi estas la plej bona (solvo).

Olsho (Pokaż profil) 4 czerwca 2013, 09:34:05

SamuelG:Ĉu mi povas uzi Samŭel por Samuel?
Mi ŝatas uzi Samŭel ĉar mi ŝatas la akcento sur la "u"... Hahaha. ridulo.gif

Dankon! ridulo.gif
Saluton Samŭel,
Ĝis nun, neniu respondis al via demando, kaj mi ankaŭ ne estas spertulo. ridulo.gif

Laŭ mia kompreno, oni uzas „ŭ“ nur post vokaloj, indikante ke oni ne emfazas la „u“.

Ekz.: la „u“ en via nomo oni ja emfazas. La Esperanta elparolado estas Sam-u-el.
Kompare al tio, la „ŭ“ en „aŭto“ oni ne elparolas memstare. Vi diras „aŭ-to“, kaj ne „a-u-to“.

Ĉu vi komprenas, kion mi volas diri?

Tamen, mi pensas ke vi povas uzi ĝin, laŭ via gusto, ĉar vi „nur“ duoble indikas: „emfazu la „u““.

Ĝis

Rugxdoma (Pokaż profil) 4 czerwca 2013, 11:27:44

SamuelG:Ĉu mi povas uzi Samŭel por Samuel?
Mi ŝatas uzi Samŭel ĉar mi ŝatas la akcento sur la "u"... Hahaha. ridulo.gif

Dankon! ridulo.gif
Esperante oni normale ne uzu ŭ, se ne estas vokalo antaŭe. Sed en nomo vi povas uzi ĝin alie. "Samŭel" estas prononcata kiel angla "some well".

Kirilo81 (Pokaż profil) 5 czerwca 2013, 06:54:47

Origine la u en Samuel ne estis konsonanto [w], sed vokalo (ŝemû 'aŭdi', el 'dio' - povas esti, ke la hebreaj formoj estas iel aliaj, mi lernis nur la akadan), mi do esperantigus ĝin Samuelo.

Wróć do góry