ورود به محتوا

Konstrui lingvon

از Danielo_stranga, 5 ژوئن 2013

پست‌ها: 5

زبان: Esperanto

Danielo_stranga (نمایش مشخصات) 5 ژوئن 2013،‏ 11:27:48

Kio estas necesa por krei lingvon? Kio devas esti en la lingvo?

sencerbulo (نمایش مشخصات) 5 ژوئن 2013،‏ 12:05:25

Danielo_stranga:Kio estas necesa por krei lingvon? Kio devas esti en la lingvo?
Tio ĉi http://www.zompist.com/kit.html ridulo.gif.

darkweasel (نمایش مشخصات) 7 ژوئن 2013،‏ 16:03:03

Mi ne pensas, ke utila, esprimpova lingvo povas kreiĝi en nur malmulta tempo. Por konstrui lingvon, unue faru malneton, kaj poste provu apliki ĝin: traduku alilingvajn verkojn al la konstruata lingvo. Tiel vi vidos problemojn, kaj povos korekti ilin.

Danielo_stranga (نمایش مشخصات) 8 ژوئن 2013،‏ 6:08:51

Mi volus krei lingvo figura, pentra, kie ĉiu vorto estas bildeto (tiaj bildoj oni nomas hieroglifon) ridulo.gif

Tamen rezultas, ke sama bildeto respondas al diversaj vortospecoj, kaj tio ne plaĉas al mi malgajo.gif

Ekzemple:
Mi volus krei lingvo figura, pentra, kie ĉiu vorto estas bildeto...
estus
"Homo volas preni manon al paroli figura vidi ke vidi eta ero de paroli"

swalf (نمایش مشخصات) 17 ژوئن 2013،‏ 20:35:11

Danielo_stranga:
Ekzemple:
Mi volus krei lingvo figura, pentra, kie ĉiu vorto estas bildeto...
estus
"Homo volas preni manon al paroli figura vidi ke vidi eta ero de paroli"
Mi malbone komprenis viajn intencojn, kion vi volas diri?

@sencerbulo: Tre dankon pro la ligilo! Ĝi estas tre interesa kaj amuza. Mi ĝin legis atente kaj eble mi cerbumos por la naskigo de iu lingvo.

بازگشت به بالا