Sisu juurde

Esperanta vortaro kaj logiko

kelle poolt novialingue, 5. juuni 2013

Postitused: 26

Keel: Esperanto

Oijos (Näita profiili) 5. juuni 2013 19:08.56

Fenris_kcf:Zamenhof ne estis lingvisto; li decidis pragmatike kaj nur iom logike. Estus tre interesa, se li estus decidinta inverse …
Ĉu vi certas, ke "pragmatike"?

fajrkapo (Näita profiili) 5. juuni 2013 19:41.06

novialingue: ...tiam mi lernos la radikojn parkere.
kaj ĉu iu pensas ke "parkere" iel sencas?, ĝi devenas el par coeur, per koro, kaj ĉu ne estus logike simpla -perkore aŭ memore-?

Tamen oni uzas parkere...(ankaŭ memore)
Lingvo ne estas logika, nek matematika, estas pli kompleksa.

Fenris_kcf (Näita profiili) 5. juuni 2013 19:55.52

fajrkapo:Lingvo ne estas logika, nek matematika, estas pli kompleksa.
Lingvo ja povas esti logika kaj matematika. Esperanto nur ne estas tia lingvo.

fajrkapo (Näita profiili) 5. juuni 2013 20:34.50

Fenris_kcf:
fajrkapo:Lingvo ne estas logika, nek matematika, estas pli kompleksa.
Lingvo ja povas esti logika kaj matematika. Esperanto nur ne estas tia lingvo.
Neniam kaj neniel Homa lingvo estos logika k matematika, nur la komputillingvo 1-0.
Vortoj homaj neniam esprimos per unu sola maniero unu koncepton, ekzemple hund-, kiu kvamkam povus ŝajni la sonon de tiu besto, ne estas nek tiu besto nek tiu sono entute. Kaj Kial hund, kaj ne uf- aŭ ug-, aŭ guf?, ktp ktp. Kaj tiel la tutaj vortoj en la tutaj lingvoj. Nek unu sola vorto povas esti logika, kaj multe malpli matematika. (parenteze, kio estus esti logika?).

novialingue (Näita profiili) 5. juuni 2013 20:39.30

Kara Fajrkapo,

Mi fundamente akordas pri la diversaj punktoj kiujn vi starigis.

fajrkapo:Sed la lingvo jam estas kiel ĝi estas, kaj ĉiuj ni scias pri ŝanĝoj kaj pri kio ili signifas: la lingvorompo.
Mi komprenas ke gravas prezervi la lingvon, kaj ankaŭ ke ŝanĝoj povus endanĝerigi ĝiajn unuecon kaj homogenecon. Oni (aŭ: mi?) povas nur bedaŭri ke Zamenhof ne procedis pli sisteme kaj metode kiam li kreis la lingvon kaj formis ĝian vortaron. Atentu ke "sistema" kaj "metoda" ne egalas al "matematika" kaj "logika": tio signifas nur "malpli arbitra"!

Kaj malgraŭ ĉio ĉi, Esperanto estas fascina kaj amebla lingvo. Mi aldirus: eble Esperanto estas fascina kaj amebla ĝuste pro tio ke ĝi ne estas tute "flulinia"!

Korajn salutojn

fajrkapo (Näita profiili) 5. juuni 2013 21:04.23

novialingue: Oni (aŭ: mi?) povas nur bedaŭri ke Zamenhof ne procedis pli sisteme kaj metode kiam li kreis la lingvon kaj formis ĝian vortaron. Atentu ke "sistema" kaj "metoda" ne egalas al "matematika" kaj "logika": tio nur signifas "malpli arbitra.
Por neeŭropanoj, ekzemple ekspliki, eksplori, kaj esprimi ne rompus nenian logikon aŭ metodon aŭ sistemon, ili simple estas tiel. (Ja estas iom ĝene por ni eŭrop-latin-lingvanoj..., sed ni havas multajn pliajn avantaĝojn per la vortprovizo ol malavantaĝojn).

Tio Nur povus esti komence konfuze, ĉar eks-plori, povus signifi ion rilate al plori, aŭ eks-pliki eble rilate al pliki??. Same konfuze povus esti ĉiuj vortoj kiuj komencas aŭ finas per iu ajn prefikso, sufikso, aŭ alia vorteto. Sed tial, oni devas studi kaj koni la lingvon...ajn lingvon.

Korajn salutojn

PS Pardonon ke mi pensis ke eksplori estas vorto, kaj ne estas, sed anstataŭ ekzemple eksplodi

KAJ ĜI ESTAS, SED ESPLORI!!

Kirilo81 (Näita profiili) 6. juuni 2013 7:45.35

Pripensu ankaŭ, ke la radikoj de Esperanto ne aperis en ununura tago.
Estis multaj jaroj, parte antaŭ la aperigo de la Unua Libro, dum kiuj Zamenhof elpruntis la radikojn el la fontlingvoj, kaj eĉ pli multaj jaroj post lia morto, kiam generacioj da parolantoj ekuzis novajn vortojn.

En la komenco, eble sub la influo de Volapuko, Z ofte ŝanĝis la radikojn, parte por malplilongigo (nepre, plej, kelkaj estas eĉ etimologie necertaj kiel tuj, edzo), parte por malebligi konfuzon (planedo, delfeno - kiel la dua ekzemplo montras, decidige ne estis, ĉu ĉiuj "partoj" de misanalizebla vorto ekzistis jam kiel morfemoj, sed ĉu aperis en ĝi sonĉenoj miskompreneblaj kiel afiksoido*). Sed kun la tempopaso li kaj la esperantistoj estiĝis pli kaj pli "naturismaj", tiel ke hodiaŭ novajn radikojn oni transprenas plej ofte nur kun kiel eble minimumaj ŝanĝoj (malaperis ankaŭ kompromisaj formoj kiel ŝtono, kiujn mi precipe ŝatas).

Tio kompreneble kondukis al certa neunueco en la vortprovizo de E-o, kio sendube estas ĝenaĵo malfaciliganta la parkeron de multaj radikojn (kiel mi mem spertas ofte). Se oni nun refarus la lingvon, oni certe devus doni pli detalajn regulojn kiel asimili novajn vortojn.

*Memoru, ke Z reklamis E-on kiel lingvon, kiun oni povas uzi nur per vortaro, kombinante la tieajn morfemojn. Por tia "komputa" metodo kompreneble dusencaj vortoj estas evitendaj.

HaleBopp (Näita profiili) 6. juuni 2013 11:18.56

La problemo estas ke Zamenhof ne celis krei perfektan lingvon. Li celis lingvon, kiu estus facile komprenita de la plimulto.
Do kiam Esperanto renkontas radikon komunan en pluraj naciaj lingvoj, ĝi preferas konservi ĝin, pli ol rekrei novan, eĉ se ĝi estas konfuzebla.
Foje, Esperanto provas iomete modifi tiajn konfuzeblajn radikojn, anstataŭigante unu literon, sed mi rimarkis ke la rekono pli gravas.
Ekzemple, sukero ne estas ero da suko. Se oni ŝanĝas al sukaro, ankaŭ povus esti aro da suko. Kun sukiro oni povus pensi ke temas pri la verbo iri… Kaj Sukuro ne estas facile rekonebla.

Do estas momento kie oni devas fari elekton, kompromiso inter rekonado kaj reguleco, kaj agnoski radikon, kiun oni memoru senlogike.

Fakte mi opinias ke ne tro gravas. Tiaj konfuzaj eblecoj estas maloftaj kaj permesas fari vordludojn. Ĉiuokaze, Esperanto restas la plej simpla, fleksebla kaj preciza lingvo kiun mi konas.

Fine, ni ne forgesu ke Eperanto estas juna lingvo. Ni lasu tempon al ĝi kaj al ĝiaj uzantoj por ĝustigi tiajn neperfektaĵojn.
Ekzemple, mi ne ŝatis la vorton "lamo" (la sud-amerika besto), ĉar la adjektivo "lama" signifas tute ion alian. Mi legis antaŭ nelonge en la Templo de l' Suno (Tinĉjo) ke oni povas ankaŭ diri "Ljamo" por tiu besto. Do mi neniam plu diros lamo, de nun.

Ni povas plibonigi nian lingvon!

Kirilo81 (Näita profiili) 6. juuni 2013 12:16.50

HaleBopp:Ekzemple, mi ne ŝatis la vorton "lamo" (la sud-amerika besto), ĉar la adjektivo "lama" signifas tute ion alian. Mi legis antaŭ nelonge en la Templo de l' Suno (Tinĉjo) ke oni povas ankaŭ diri "Ljamo" por tiu besto. Do mi neniam plu diros lamo, ĝis nun.
Bele, tiun formon mi ĝis nun ne aŭdis, sed tuj ekuzos, ĉar ankaŭ min ĝenis la homonimeco ĉi-okaze.

Tjeri (Näita profiili) 6. juuni 2013 13:26.39

tiun formon mi ĝis nun ne aŭdis
Vi povus tamen estus leginta ĝin en PIV, kie ĝi troviĝas.

Tagasi üles