Ku rupapuro rw'ibirimwo

Esperanta vortaro kaj logiko

ca, kivuye

Ubutumwa 26

ururimi: Esperanto

novialingue (Kwerekana umwidondoro) 6 Ruheshi 2013 13:33:49

Kiam mi faris tiun demandon hieraŭ, mi ne imagis ke ĝi povus instigi tian interesan diskutadon! Mi lernis multe per la legado de viaj vidpunktoj, dankon al ĉiuj partoprenantoj por tio.

Precipe, mi nun komprenas ke "sistemeco" kaj "metodeco" estas relativaj nocioj. Alivorte, oni devus distingi inter Esperanto-interna kohereco kaj Esperanto-ekstera kohereco, t.e. inter la kohereco de la uzo de la radikoj ene de Esperanto unuflanke, kaj la kohereco (sistemeco/metodeco) de la pruntprocezo de la fontlingvoj aliflanke.

Evidente, la plej grava afero estas ke Esperanto estu interne kohera. Tamen, estus interese scii pli pri la kialoj kiuj instigis Zamenhof prunti vortojn de la fontlingvoj en tiu aŭ tiu aŭ tiu formo: tio ja igus la lernadon de la koncernaj vortoj "malpli malfacila". Sed mi ankaŭ konscias ke ofte tio ne eblas, ĉar de "Esperanto-ekstera" vidpunkto Zamenhof ofte ne procedis metode.

Ĉiukaze, ĉe la legado de viaj mesaĝoj min konsolas la fakto ke evidente mi ne estas la sola lernanto/uzanto kiu havas problemetojn kun tiu "malsistema metodeco"! okulumo.gif

fajrkapo (Kwerekana umwidondoro) 6 Ruheshi 2013 14:22:52

HaleBopp:
Ekzemple, sukero ne estas ero da suko. Se oni ŝanĝas al sukaro, ankaŭ povus esti aro da suko. Kun sukiro oni povus pensi ke temas pri la verbo iri… Kaj Sukuro ne estas facile rekonebla.

... mi ne ŝatis la vorton "lamo" (la sud-amerika besto), ĉar la adjektivo "lama" signifas tute ion alian. Mi legis antaŭ nelonge en la Templo de l' Suno (Tinĉjo) ke oni povas ankaŭ diri "Ljamo" por tiu besto. Do mi neniam plu diros lamo, ĝis nun.

Ni povas plibonigi nian lingvon!
Eble Sukro anstataŭ sukero estus estinte pli taŭga, kiel vintro kaj ne vintero, ekzemple...sed tiaj vortoj estas maloftaj kiel vi diris, kaj ili ne devas esti malhelpo por la lingva disvolvo.

Hispane, oni prononcas tiun beston kiel ljama, aŭ eble ĝama. Tial, ljamo estus multe pli taŭga ol lamo, pro sono kaj pro signifo. (sed simple liamo estus pli bone, estas iom strange vidi j antaŭ a...) Ĉiel, por mi, tiaj aferoj jam tute ne gravas, estas nur akcesoraj detaloj.

HaleBopp (Kwerekana umwidondoro) 7 Ruheshi 2013 07:28:57

fajrkapo:Eble Sukro anstataŭ sukero estus estinte pli taŭga, kiel vintro kaj ne vintero, ekzemple...sed tiaj vortoj estas maloftaj kiel vi diris, kaj ili ne devas esti malhelpo por la lingva disvolvo.
Jes sukro estus bona solvo, des pli ke oni diras sucre en la franca, do tio estus ankoraŭ pli facile memorebla por mi! okulumo.gif
Nun vi devas trovi solvon por papero...

HaleBopp (Kwerekana umwidondoro) 7 Ruheshi 2013 07:30:58

fajrkapo:sed simple liamo estus pli bone, estas iom strange vidi j antaŭ a...
Vi ja pravas! okulumo.gif

fajrkapo (Kwerekana umwidondoro) 7 Ruheshi 2013 09:18:15

HaleBopp:
Jes sukro estus bona solvo, des pli ke oni diras sucre en la franca, do tio estus ankoraŭ pli facile memorebla por mi! okulumo.gif
Nun vi devas trovi solvon por papero...
Hahaha, iu povas pensi ke mi estas nun reformemulaĉo...kaj krome estas iom komplike vidi erojn de Papo iuloke... kvankam en mia urbo oni vendas erojn de sanktulo! (el lia vesto, en Granado, ĉar multe da homoj estas tre superstiĉaj)

HaleBopp (Kwerekana umwidondoro) 8 Ruheshi 2013 07:24:35

fajrkapo:Hahaha, iu povas pensi ke mi estas nun reformemulaĉo...kaj krome estas iom komplike vidi erojn de Papo iuloke... kvankam en mia urbo oni vendas erojn de sanktulo! (el lia vesto, en Granado, ĉar multe da homoj estas tre superstiĉaj)
Kiam vi eltrovos reformon por papero, vi poste devos elserĉi por telero, kaj butero, ktp... Estas senfine.

Hieraŭ mi diskutis kun homo, kiu diris ke li estas vegetarano. Tiam, alia esperantisto ŝercante diris, ke li fakte estas vegeta-rano! Kaj ni ĉiuj ridis.
Esperanto ne estas perfekta lingvo kaj neniam estos, kaj estas tre bona afero tiel!!!

Ĝis revido (kaj ne ido de revo...) ridego.gif

Subira ku ntango