Vai all’indice

Esperanta vortaro kaj logiko

di novialingue, 05 giugno 2013

Messaggi: 26

Lingua: Esperanto

novialingue (Mostra il profilo) 05 giugno 2013 12:19:15

Karaj Amikoj,

Mi havas demandon pri la vortaro de Esperanto, pli specife pri la formo kiun iuj radikoj adoptis kiam ili inkludiĝis en la Esperantan vortaron.

Ekzemple: la plejmulto el la Esperantaj vortoj kiuj en la fontlingvoj havas la prefikson ex- antaŭ konsonanto ricevas la formon eks- en Esperanto: ekspansio, ekspedi, ekspliki ... Tiam kial diable esprimo kaj ne *eksprimo?
Same rilati, rifuzi, rimarki, ripari, rifuĝi, ricevi, ĉiuj kun ri-, kontraŭ abundo da vortoj kun re- (reklamo, rekomendi ...). Same difini kaj kelkaj aliaj kun di-, kontraŭ tiom da vortoj en kiuj de- estas retenata. Koncernante ri-/di- kontraŭ re-/de-, la risko de konfuzo kun la Esperantaj prefiksoj re- (denove aŭ ripete) kaj de- ŝajne ne estas decida, kaj en multaj da Esperantaj vortoj re- estis gardita kvankam la ideoj "denove" kaj "ripete" ne estas enhavataj. En multaj kazoj la fontlingvoj (mi parolas flue la francan, la anglan kaj la germanan) ŝajne ne pravigas tiajn esceptojn.

Do, kio estas la logiko? Mi petas: ne miskomprenu min! Fundamente, mi ne timas esceptojn (krome ankoraŭ unu escepto al la sufikso eks-!) se mi komprenas la kialon. Sed ĉi tie mi ne komprenas, kaj tial la enmemorigo de la koncernaj vortoj ege malfaciliĝas. (Tiel, kiam mi parolas aŭ skribas Esperante, mi konstante hezitas: ĉu repariripari, ktp.)

Mi estus tre danka se iu povus klarigi tion por mi!

N.

johmue (Mostra il profilo) 05 giugno 2013 13:18:42

Mi pensas, ke la ĝenerala kialo fakte estas la danĝero de intermikso kun la prefiksoj re-, de-, kaj eks-.

Ne estas senescpeta regulo. Escepto estas ekzemple la vorto "escepto".
Sed tamen "ripari" kaj "repari" (=re-pari) estas du malsamaj aferoj, ktp.

novialingue (Mostra il profilo) 05 giugno 2013 15:44:19

johmue:Ne estas senescpeta regulo. Escepto estas ekzemple la vorto "escepto".
Sed tamen "ripari" kaj "repari" (=re-pari) estas du malsamaj aferoj, ktp.
Certe. Sed tia danĝero de intermikso ne klarigas ĉion.
Tiel, oni diras "ricevi", kvankam ekzistas neniu verbo "cevi" kaj sekve ankaŭ neniu verbo "re-cevi" kun kiu "recevi" povus esti konfuzata. Samamaniere, "esprimo" (anstataŭ eksprimo) estas neklarigebla al mi.

Esceptoj neniel ĝenas min en si mem. Sed ili neeviteble pezigas kaj malfaciligas la lernadon kaj la enmemorigon. Tial ili bezonas (laŭ mia opinio) pravigon. Senkialaj esceptoj estus ja sensencaj.

johmue (Mostra il profilo) 05 giugno 2013 16:04:26

novialingue:

Jes, kiel mi diris ne temas pri plena klarigo. Sed via riproĉo pri senkialaj esceptoj ne trafas, ĉar fakte ja ne estas esceptoj.

La esceptoj ekestas nur, se vi komparas la radikojn kun aliaj lingvoj. La fakto ke la radiko estas "ricev-" (anstataŭ "recev-" ) ne estas escepto de ia regulo, simple ĉar tia regulo nenie ekzistas. Vi kiel franclingvano eble ŝatus havi tian regulon, ĉar ĝi faciligus por vi la lernadon.

Eble la klarigo estas tiel, ke Zamenhof komence volis paŭsi la "re-" silabon de la latinidaj lingvoj al Esperanto, ĝis li rimarkis ke ekzemple "rimarki" estas alia afero ol "remarki". Tial li komencis uzi la silabon "ri-" por eviti tian intermikson. Ekde tiam li havis du silabojn por la latinida silabo "re-" je disponoj kaj uzis ambaŭ laŭvole.

Cetere: eksprimo estas eksa primo ridulo.gif

fajrkapo (Mostra il profilo) 05 giugno 2013 16:58:10

Bedaŭrinde mi opinias ke ne estas kialo por tiaj radikoj, simple ili estas tiel, kvankam Oni devis eviti vortojn kiuj komencus per eks-, re-, de-, ktp, por ne konfuzi kun prefiksoj aŭ prepozicioj. Ankaŭ tiaj vortoj kiuj finas per -ul,-an, eg, ktp, kiel inf-ano, speg-ulo, kol-ego, ktp. (Memoru ni ke Eo ne estas perfekta, nek iu ajn ebla homa lingvo)

Mi ankaŭ havis-havas oftegajn problemojn kun tiaj radikoj, ĉu konfuzi aŭ konfundi, ekzemple aŭ eksemple, akcepti aŭ acepti, muskolo aŭ muskulo, logiko aŭ loĝiko, ĝeneralo aŭ generalo,felica aŭ feliĉa, facila au faĉila, ktp. (antaŭ longe mi demandis min kial estis kompreni kaj ne komprendi,infano kaj ne infanto, kun kaj ne kum (el la latina cum), kvankam kaj ne kvankan, ŝtalo kaj ne stalo...). Por mi estus pli facile se estus alimaniere, kaj ne tiom simile, sed malsimile.

Sed la lingvo jam estas kiel ĝi estas, kaj ĉiuj ni scias pri ŝanĝoj kaj pri kio ili signifas: la lingvorompo. Do, oni devas lerni radikojn kiel ĝi estas, kaj provi memori kaj videbligi la radikojn en onia menso: eksplik-, ripet- ktp, (kaj ekzemple eksplik- ne estas eks-plik, sed simple eksplik-), kiel esperantaj vortoj mem kun propra personeco, sendepende de kiu estis la fontlingvo kaj de ĝia eble konfuza formo (laŭ la lernanto), se ni volas ke Eo funkciu.

Johmue klarigis tre bone la aferon pri esceptoj...tiuj vortoj ne estas esceptoj, simple novaj vortoj.

Fenris_kcf (Mostra il profilo) 05 giugno 2013 17:32:07

Mi konsentas, ke tio ne estas tre logika. Verdire ankaŭ ne lokigas, ke oni uzas la vorton "akcepti" anstataŭ "adpreni", ĉar "akcepti" devenas de "acceptare" kaj tiu de "adcipere", kiu estas kunmetaĵo de "ad" (= "al" ) kaj "cipere" (= "preni" ). Sed supozeble "akcepti" estas komprenata de pli personoj ol "adpreni".

Zamenhof ne estis lingvisto; li decidis pragmatike kaj nur iom logike. Estus tre interesa, se li estus decidinta inverse …

novialingue (Mostra il profilo) 05 giugno 2013 17:49:28

Jes, kiel mi diris ne temas pri plena klarigo. Sed via riproĉo pri senkialaj esceptoj ne trafas, ĉar fakte ja ne estas esceptoj.
Se vi relegos mian mesaĝon, vi konstatos, ke mi riproĉas nenion. Mi nur provas kompreni. Mia demando estis: se ekzistas regulo kiun mi ne konas, bonvolu sciigi ĝin al mi. Se tia regulo ne ekzistas, tiam mi lernos la radikojn parkere.
La esceptoj ekestas nur, se vi komparas la radikojn kun aliaj lingvoj. La fakto ke la radiko estas "ricev-" (anstataŭ "recev-" ) ne estas escepto de ia regulo, simple ĉar tia regulo nenie ekzistas.
Tia argumento ŝajnas al mi ne ĝusta. Zamenhof derivis tiun vorton (same kiel multajn aliajn) el la latinidaj lingvoj, ne el la nenio. Se li ŝanĝis la bazan formon de la vorto kiam li enkondukis ĝin en la Esperantan vortaron, ne ŝajnas al mi misloke demandi al si kial.
Vi kiel franclingvano eble ŝatus havi tian regulon, ĉar ĝi faciligus por vi la lernadon.
Tute ne! Mi estas nur profesia lingvisto kiu ŝatas kompreni tion, kion li lernas.
La Esperanta vorto "hundo" estas "hundo" kaj ne "hando". Zamenhof derivis tiun vorton el la germana. Se la Esperanta vorto estus "hando" anstataŭ "hundo", mi demandus al mi kial Zamenhof ŝanĝis la bazan formon de la vorto. Verŝajne vi ankaŭ. Tamen mi ne riproĉus al vi fari tion pro tio ke vi estas germanlingvano kaj volas nur plifaciligi por vi la lernadon ridulo.gif

johmue (Mostra il profilo) 05 giugno 2013 18:04:22

novialingue:
Jes, kiel mi diris ne temas pri plena klarigo. Sed via riproĉo pri senkialaj esceptoj ne trafas, ĉar fakte ja ne estas esceptoj.
Se vi relegos mian mesaĝon, vi konstatos, ke mi riproĉas nenion. Mi nur provas kompreni. Mia demando estis: se ekzistas regulo kiun mi ne konas, bonvolu sciigi ĝin al mi. Se tia regulo ne ekzistas, tiam mi lernos la radikojn parkere.
Ekzakte tion vi faru. Tia regulo ne ekzistas, punktofino.

fajrkapo (Mostra il profilo) 05 giugno 2013 18:56:37

novialingue:
La Esperanta vorto "hundo" estas "hundo" kaj ne "hando". Zamenhof derivis tiun vorton el la germana. Se la Esperanta vorto estus "hando" anstataŭ "hundo", mi demandus al mi kial Zamenhof ŝanĝis la bazan formon de la vorto. Verŝajne vi ankaŭ. Tamen mi ne riproĉus al vi fari tio pro tio ke vi estas germanlingvano kaj volas nur plifaciligi por vi la lernadon ridulo.gif
,
Nu, vi havas la vorton -haveno- kaj ne hafeno, ekzemple, (kvankam en la nederlanda ja estas haven...),aŭ el la angla -fajro- anstataŭ firo, aŭ aliaj pliaj.
Do, ankaŭ inter germanaj lingvoj estas "aliaj manieroj" al la origina fonto. Oni supozas ke la germana estas la plej grava aŭ eble estis la "unua" inter germanlingvoj, eble tute ne, sed estas vere ke oni ne tute konas la unua germana aŭ ilia patrino, kiel kaze de la latinidaj. Zamenhof ne nur prenis el la latinidaj (nur franca kaj ítala), sed ĉefe el la latina, kaj eble tie estas tiu "mallogika" miksaĝo inter la antaŭaj vortoj.
Ekzemple, esprimi estas exprimer en la franca, esprImere en la ítala, express en la angla. Z prenis tiun vorton el la ítala esprimere, kaj ne el la franca, latina, aŭ angla "versioj" kun ex-. (la o-vorto estas espressione kaj la verbo esprimere: ĝi povis esti espresio aŭ espreso-espresi, ekzemple, sed estis Esprimi)ridulo.gif

PS Mi kredis ke versio estas vorto sed ŝajnas ke ne, mi volis diri manieron, kielon, interpretoj, malgajo.gif

POST PS: jes!, mi trovis nun : versio estas vorto ridulo.gif

Torna all’inizio