目次へ

Ĉu afrikaj lingvoj estas gravaj?

Demian,2013年6月7日の

メッセージ: 10

言語: Esperanto

Demian (プロフィールを表示) 2013年6月7日 14:45:00

Tiu demando estas traduko de demando pozita de BBC(?) al siaj aŭskultantoj la 7-a de septembro 2006. La respondoj varias.

Unu respondinto (Nathaniel Robinson) akuzas angla-trudontojn de "kultura genocido."

Alia respondinto (Eke Alexander) argumentas ke "la postulo traduki la enciclopedion kaj multajn artikolojn en afrikajn lingvojn estas granda malkuraĝiĝo al mi." Li donas kialon: Nur edukitaj personoj scipovas legi, verki, kaj paroli iun lingvon. Sekve, tradukado estas senutila klopodo, ĉar tiuj, kiuj estas edukitaj jam povas serĉi informojn sur interreto; kaj tiuj, kiuj ne estas edukitaj, ne povos uzi vikipedion eĉ en afrikajn lingvojn.

Tiu diskuto provokas agitan demandon: se lingvoj estas nur iloj por komunikado, ĉu savi malnovajn, nemulteuzatajn ilojn anstataŭ de akiri novajn kaj multeuzatajn ilojn, ne estas ekzemplo de luditismo?

Due, se lingvoj estas nur iloj por komunikado, ilia neuzado aŭ malmulta uzado en sia hejmlando estas signo de multaj malsanoj kiuj kaŭzas problemon al tiu socio? En aliaj vortoj, eble rara uzado de gepatra lingvo estas simptomo de malriĉa, koruptplena, maledukita socio.

darkweasel (プロフィールを表示) 2013年6月7日 15:24:37

Demian:ne povos uzi vikipedion eĉ en afrikajn lingvojn.
Unue, se oni ne povas legi, oni povas uzi la interreton per laŭtleganta retumilo. Same kiel tion faras blinduloj. Aŭ oni povas peti iun, kiu ja povas legi, laŭtlegi al oni artikolon.

Due, jen kokino-ovo-problemo: se ne ekzistas utilaj informoj en iu lingvo, tiam neniu volos lerni legi en ĝi. Sed se neniu povas legi nur en tiu lingvo, tiam kial krei utilajn informojn en ĝi?

Demian (プロフィールを表示) 2013年6月7日 16:11:57

darkweasel:Unue, se oni ne povas legi, oni povas uzi la interreton per laŭtleganta retumilo. Same kiel tion faras blinduloj. Aŭ oni povas peti iun, kiu ja povas legi, laŭtlegi al oni artikolon.
Kiom oportunaj tiaj retumiloj estas, mi ne scias. Sed via punkto estas rimarkinda. Solvo jam ekzistas, kvankam ne multebona, sed ĝi estas uzebla.

darkweasel: Due, jen kokino-ovo-problemo: se ne ekzistas utilaj informoj en iu lingvo, tiam neniu volos lerni legi en ĝi. Sed se neniu povas legi nur en tiu lingvo, tiam kial krei utilajn informojn en ĝi?
Vi pravas. Mi mem pensis tiel.

=====

Sed la ĉefa demando ankoraŭ estas nerespondita, nome, "se lingvoj estas nur iloj por komunikado, ĉu savi malnovajn, nemulteuzatajn ilojn anstataŭ de akiri novajn kaj multeuzatajn ilojn, ne estas ekzemplo de luditismo?"

Fenris_kcf (プロフィールを表示) 2013年6月7日 22:21:51

Mi ne komprenas la vorton "luditismo". Ĉu "lud·it·ism·o"? Bonvolu klarigi!

marcuscf (プロフィールを表示) 2013年6月8日 0:09:22

Fenris_kcf:Mi ne komprenas la vorton "luditismo". Ĉu "lud·it·ism·o"? Bonvolu klarigi!
Mi kredas ke temas pri tio: Luddismo (ne facilas diveni ke en Wikipedia tio aperas kiel Luddismo... Mi unue serĉis por "Ludito" ĉar tiel mi konis la nomon de la movadanoj)

cellus (プロフィールを表示) 2013年6月8日 6:38:06

La 9-an de aprilo Radio Svedio sendis programon pri la afrika lingvo ndengeleko (tio ne estas ia adaptita al esperanto formo, la lingvo nomiĝas tiel en la sveda). La lingvo ndengelekto estas malaperanta. Nur maljunuloj scipovas ĝin. La juna generacio parolas sŭahelan longvon. Do kiam lingvo plu ne uzeblas, ĝi ne estas uzata. Aŭ kiam homoj ne volas ui lingvon ĝi malaperos.

Alia aspekto pri la lingvoj en Afriko estas ke verkisto kiu skribas en sia gepatra, afrika lingvo, povas kolerigi sian landon kaj la potenculoj ĵetos lin en la malliberejon. Skribinte en angla lingvo, nenio okazos al li. Do la angla lingvo povas en kelkaj kazoj signifi intelekta libereco, pensa libereco. La ekskoloniaj lingvoj ofte estas la solaj komunaj lingvoj de landoj, kiuj ja estas kolonia konstruaĵoj.

En la eŭropaj landoj oni ja pro diversaj kialoj volis uzi la nacian lingvon. En Svedio homoj historie oni volis montri ke la sveda lingvo estas same bona kiel la klasikaj lingvoj. Similajn aferojn oni trovas en pluraj eŭropaj landoj. Kiam nur malgranda nombro da homoj povis skribi kaj legi ne gravis, tiam oni povis uzi la latinan lingvon, sed kiam la tuta popolo povis legi, oni devis skribi en la gepatra lingvo, ĉar oni ne povis, nek volis instrui la latinan lingvon al la tuta popolo. "Kial oni traduku la Biblion al la popolo. La simpluloj ne komprenas kaj faros stultajn konkludojn.@ Post la traduko de la Biblio en la eŭropaj landoj la lingvaĵo de la tradukoj efikis al la tuta lingvo. Tio validas por la sveda, almenaŭ, kaj mi supozas ke ankaŭ por aliaj lingvoj.

raffadalbo (プロフィールを表示) 2013年6月8日 11:38:31

Demian:Se lingvoj estas nur iloj por komunikado, ĉu savi malnovajn, nemulteuzatajn ilojn anstataŭ de akiri novajn kaj multeuzatajn ilojn?
Nature, lingvoj, kiel homoj aŭ bestoj, naskiĝas kaj mortas. Sed la mondo estus pli malriĉa kaj pli malvaria se ĉeestus nur unu manĝaĵo, nur unu trinkaĵo, nur unu aŭtotipo, nur unu librotipo... La varieco de la lingvoj estas riĉeco de la homaro.

Aldone, malsamas savi lingvojn kiel parolataj lingvoj (veraj iloj por komunikado) aŭ nur kiel studeblaj lingvoj (iloj por memorado kaj historio, eble eĉ por paco kaj justeco, sed ne por komunikado).

Do, mi opinias ke ne eblas savi la uzon de ĉiuj lingvoj; eĉ ne estus bone. Sed estas eble kaj bone savi la ĉiutagan uzon de MULTAJ lingvoj kaj certigi ke ĈIUJ lingvoj ne tute malaperos sed restos minimume en la libroj.

pdenisowski (プロフィールを表示) 2013年6月8日 13:09:27

marcuscf:
Fenris_kcf:Mi ne komprenas la vorton "luditismo". Ĉu "lud·it·ism·o"? Bonvolu klarigi!
Mi kredas ke temas pri tio: Luddismo (ne facilas diveni ke en Wikipedia tio aperas kiel Luddismo... Mi unue serĉis por "Ludito" ĉar tiel mi konis la nomon de la movadanoj)
Estas "luddismo" kaj "luddisto".

"Ludito" estus io, kion oni ludis. ridulo.gif

Amike,

Paul

Benjamino (プロフィールを表示) 2013年6月12日 10:38:47

Ĉu eŭropaj lingvoj estas gravaj? Ĉu iu lingvo ajn gravas per si mem?

Rugxdoma (プロフィールを表示) 2013年7月6日 12:54:23

Demian:Due, se lingvoj estas nur iloj por komunikado, ilia neuzado aŭ malmulta uzado en sia hejmlando estas signo de multaj malsanoj kiuj kaŭzas problemon al tiu socio?
Preskaŭ ĉiuj respondantoj de la fadeno konsentas, ke afrikaj lingvoj estas gravaj. Sed en la plimulto de la afrikaj landoj la eduka sistemo ne ofertas instruadon per tiuj lingvoj, kiuj estas la gepatraj lingvoj de la plimulto de la infanoj - escepte por la plej junaj infanoj. Tie estas la plej grava problemo. La lernantoj devas malŝpari sian tempon kaj siajn fortojn al lerni milojn da anglajn aŭ portugalaj aŭ francaj terminoj, antaŭ ili povas eklerni la scia enhavo (altnivele diskuti tiu enhavo nemenciinde). La registraroj longe opiniis, ke ili estas devigitaj trakti lingvojn sole kiel komunikadajn ilojn, kaj tial helpis la supozite plej efektivajn lingvojn. Sed el tio venis la plej granda komunika problemo, ene la lernejoj.

先頭にもどる