Al la enhavo

Kazoj en via lingvo.

de troyshadow, 2013-junio-07

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

troyshadow (Montri la profilon) 2013-junio-07 17:53:50

Mi scias ke en plimulte da euxropaj lingvoj kazoj ne ekzistas,sed tiuj estas en la hungara,en la greka kaj en iomaj aliaj.
Do mi petas vin kalkuli,priskribi kaj traduki ilin en e-on.
Al kiuj povas,mi petas ankaux rakonti pri deveno,sufiksoj kaj via prognozo,cxu ili sxparos aux aperos la novaj en via lingvo.

raffadalbo (Montri la profilon) 2013-junio-08 15:23:35

troyshadow:Mi scias ke en plimulte da eŭropaj lingvoj kazoj ne ekzistas, sed tiuj estas en la hungara, en la greka kaj en iomaj aliaj...
Vi pravas, sed ne komplete.

En la latinidaj lingvoj la kazoj malaperis, krom en la rumana. En la rumana ĉeestas nominativo (=akusativo), genitivo (=dativo) kaj vokativo.

Aldone, en ĉiuj latinidaj lingvoj restas spuroj de kazoj en la personaj pronomoj. (Ekzemple en la itala: nom. io dat. mi ak. me/mi.)

En la germanidaj lingvoj, la kazoj ofte malaperis (en la angla, la sveda ktp), kun spuroj de la genitivo (ekzemple: angle Tom's = de Tom). Sed en la germana ĉeestas kazoj (nom. gen. dat. ak.).

En la nova greka lingvo, nur la dativo malaperis. Restas nominativo, genitivo kaj akuzativo. En la irlanda restas 5 kazoj, kvankam la tendenco estas reduki ilin al nur tri.

En la slavaj lingvoj multaj kazoj kutime ĉeestas. En la baltaj lingvoj ĉeestas sep kazoj. En la finna lingvo ĉeestas 15 kazoj. En la ungara 18.

iqlight (Montri la profilon) 2013-junio-08 22:08:11

En la finna lingvo ĉeestas 15 kazoj. En la ungara 18.
mia hungara gramatiko mencias 24 kazojn. (sed dativo kaj genitivo havas la saman finaĵon.)

troyshadow (Montri la profilon) 2013-junio-09 07:24:15

iqlight:
En la finna lingvo ĉeestas 15 kazoj. En la ungara 18.
mia hungara gramatiko mencias 24 kazojn. (sed dativo kaj genitivo havas la saman finaĵon.)
24 kazoj!tio pli ol mi povas inspiri! kaj kion ili signifas,krom nom,dat,gen,akuz?

troyshadow (Montri la profilon) 2013-junio-09 07:57:37

en la rusa plimulto da vortoj havas 6 kazojn-nominativon,genitivon,dativon,akuzativon,instrumentivon kaj prepozitivon,iuj ne havas akuzativon,kaj iuj(ne multaj)havas ankoraux vokativon,partitivon kaj lokativon.

maratonisto (Montri la profilon) 2013-junio-09 08:12:29

troyshadow:en la rusa plimulto da vortoj havas 6 kazojn-nominativon,genitivon,dativon,akuzativon,instrumentivon kaj prepozitivon,iuj ne havas akuzativon,kaj iuj(ne multaj)havas ankoraŭ vokativon,partitivon kaj lokativon.
Mi scias, kio estas vokativo (ekz. отче), sed ne scias, kio estas partitivo kaj lokativo.

troyshadow (Montri la profilon) 2013-junio-09 18:22:06

maratonisto:
troyshadow:en la rusa plimulto da vortoj havas 6 kazojn-nominativon,genitivon,dativon,akuzativon,instrumentivon kaj prepozitivon,iuj ne havas akuzativon,kaj iuj(ne multaj)havas ankoraŭ vokativon,partitivon kaj lokativon.
Mi scias, kio estas vokativo (ekz. отче), sed ne scias, kio estas partitivo kaj lokativo.
Ekzistas ankaux la nova vokativo-пап,мам,Ань,Петь,kiun oni povas anstatauxigi per formoj de nom-папа,мама,Аня,Петя.
Lokativon kaj partitivon havas nur malmultaj substantivoj:в лесу,на шкафу-tio estas lokativo.Kaj en frazoj p.e. 'дайте чаю','добавь сахару' oni uzas partitivon.

utku (Montri la profilon) 2013-junio-09 21:07:19

En la turka ekzistas 5, 6, 7 aŭ plie kazoj. Ĉar mi ne scias la ĝustaj gramatikaj nomoj de kazoj, mi indikas nur esperantajn proksimaĵojn.

[list=1]
(nula); ekz. Esperanto ~ E-o / E-on
-ı, -i, -u, -ü, -yı, -yi, -yu, -yü; ekz. Esperanto'yu ~ (la) E-on
-a, -e, -ya, -ye; ekz. Esperanto'ya ~ al E-o
-da, -de, -ta, -te; ekz. Esperanto'da ~ ĉe E-o / en E-o
-dan, -den, -tan, -ten; ekz. Esperanto'dan ~ el E-o[/list]Krome,

[list=6]
-nın, -nin, -nun, nün; ekz. Esperanto'nun ...sı ~ ... de E-o
-la, -le, -yla, -yle; ekz. Esperanto'yla ~ kun E-o[/list]Oni ankaŭ diras "Esperanto ile", ĉar sufikso de tiu kazo devenas el la sufiksiĝema vorteto "ile" (kun).

En la turka oni ĝenerale ne taksas uzo de postpozicion kiel kazon, se ĝi ne havas formon de sufikso aŭ konsistas el sufikso+vorto. Ekzistas multaj tiaj uzoj, ekz. Esperanto hakkında (pri E-o), Esperanto'ya göre (laŭ E-o), Esperanto sayesinde (dank' al E-o), Esperanto'nun altında (sub E-o) ....

[list=8]
-sız, siz, -suz, süz; Esperanto'suz ~ sen E-o
da, de; ekz. Esperanto da ~ ankaŭ E-o
-sa, -se, -ysa, -yse; ekz. Esperanto'ysa ~ malankaŭ E-o / se estas E-o[/list]Tiu lasta sufikso devenas de la vorteto "ise" (se) kaj la lastaj du, tre eble, ne estas kazoj.

troyshadow (Montri la profilon) 2013-junio-11 11:19:05

Dankon,tre interesas!
tamen,mi havas aldonan demandon:kiel oni distingas la kazo je "-da/-de" kiu signifas "cxe iu'' kaj la similaj kiu signifas "kaj/ankaux"?en la rusa lingvo ekzistas ankaux vorteto 'da' kiu signifas 'kaj/ankaux',sed gxi funkcias kiel esperanta 'kaj'.
kaj ekstertema demando al vi kiel al turkano-cxu vi komprenas aliajn turkidajn lingvojn kiel la khazakxstanan,la tataran,la turkmenan,kaj kiugrade?

utku (Montri la profilon) 2013-junio-11 13:29:27

troyshadow:Dankon,tre interesas!
tamen,mi havas aldonan demandon:kiel oni distingas la kazo je "-da/-de" kiu signifas "cxe iu'' kaj la similaj kiu signifas "kaj/ankaux"?en la rusa lingvo ekzistas ankaux vorteto 'da' kiu signifas 'kaj/ankaux',sed gxi funkcias kiel esperanta 'kaj'. ...
Oni povas facile distingi ilin de kunteksto.

Krome, parole ili havas malsimilajn akcentojn, kaj skribe la unua estas skribata kiel sufikso sed la dua skribatas kiel individua vorteto:

Arabada aldım. = Mi aĉetis (ĝin) en la aŭto.
Araba da aldım = Mi aĉetis ankaŭ aŭton.

Tamen, skribi "de" kunigite aŭ aparte ĉiam estas problemo por studentoj, kaj precipe rete, oni facile renkontas misekzemplojn.

troyshadow:... kaj ekstertema demando al vi kiel al turkano-cxu vi komprenas aliajn turkidajn lingvojn kiel la khazakxstanan,la tataran,la turkmenan,kaj kiugrade?
La azerbajgxana estas kvazaŭ la turka, oni ĝenerale facile komprenas pli ol 95% de parolata aŭ skribita lingvo. Mi neniam aŭdis la tataran, sed la krime-tataran lingvon (kiu estas alia lingvo) mi bone komprenas. Poste la gagauza, la uzbeka, la ujgura kaj la turkmena estas iel, sed malmulte, kompreneblaj por mi. Mi tre malmulte komprenas kirgizan lingvon, kaj preskaŭ ne komprenas la kazaĥan, la tuvan aŭ la jakutan.

Kiujn mi skribis, ne estas certajn, ĉar mi neniam testis min pri kompreno de tiuj lingvoj. Mi ne scias la kialon, sed bedaŭrinde nur malmultaj turkianoj eĉ aŭdas tiujn lingvojn parolatajn dum iliaj vivoj (krom la azerbajgxanan). Se ni ofte aŭdus ilin, ni eble pli bone komprenus.

Reen al la supro