본문으로

La sufikso -id se la subjekto ne estas infano

글쓴이: Safis, 2013년 6월 8일

글: 7

언어: Esperanto

Safis (프로필 보기) 2013년 6월 8일 오전 6:09:24

Ĉu oni povas uzi la sufikson -id por signifi homo kiu jam ne estas infano? Ekzemple, oni dirus, ke la filino de reĝo estas reĝidino. Sed, kiam ŝi estas 40-jara, ĉu ŝi ankoraŭ estas reĝidino, aŭ ĉu alia vorto pli boniĝus?

Kaj ĉar ni priparolas la vorton 'reĝidino', ĉu ekzistas diferenco inter reĝidino kaj princino, reĝido kaj princo?

HaleBopp (프로필 보기) 2013년 6월 8일 오전 7:09:44

Kompreneble, se oni naskiĝas ido de reĝo, oni restas tiel sian tutan vivon. Do oni povas esti 90-jara reĝid(in)o.

Kate middleton estas princino, ĉar ŝi edziniĝis kun princo William, sed ŝiaj gepatroj ne estas (ge)reĝoj, do ŝi estas princino sed ne reĝidino.

Francestral (프로필 보기) 2013년 6월 8일 오전 11:43:59

PMEG 38.2.16. ID:
PMEG:Normale ID estas uzata ĉe besta vorto. Tiam ID montras nematuran beston, junan naskiton de la koncerna bestospeco:
bovo bovido = nematura bovo
koko kokido = nematura koko
hundo hundido = nematura hundo
rano ranido = nematura rano
PMEG:Ĉe homa vorto ID montras infanon, devenulon, sen konsidero de aĝo. Oni tiel uzas ID precipe ĉe titoloj kaj historiaj nomoj:
reĝo reĝido = infano de reĝo
grafo grafido = infano de grafo
Karolo Karolidoj = dinastio fondita de Karolo la Granda
Timuro Timuridoj = princoj devenintaj de sultano Timuro la Lama
Izraelo Izraelido = deveninto de la homo Izraelo (Israelano = ano de la lando Israelo)

fajrkapo (프로필 보기) 2013년 6월 8일 오후 12:29:34

Francestral:
PMEG:Ĉe homa vorto ID montras infanon, devenulon, sen konsidero de aĝo. Oni tiel uzas ID precipe ĉe titoloj kaj historiaj nomoj:
reĝo reĝido = infano de reĝo
grafo grafido = infano de grafo
Karolo Karolidoj = dinastio fondita de Karolo la Granda
Timuro Timuridoj = princoj devenintaj de sultano Timuro la Lama
Izraelo Izraelido = deveninto de la homo Izraelo (Israelano = ano de la lando Israelo)
Sed se ne estas aĝkonsidero, reĝido kaj grafido devus esti filo de reĝo, kaj filo de grafo respektive, kaj ne infanoj..."Infano" konfuzigas (aŭ konfuzas).40aĝa reĝidino ne estas infanino...ridulo.gif

Francestral (프로필 보기) 2013년 6월 8일 오후 1:56:28

Infano havas du sencojn:
1. filo aŭ filino
2. ne plenkreska homo

Reĝido estas filo aŭ filino de reĝo.

Safis (프로필 보기) 2013년 6월 9일 오후 9:01:50

Dankegon al ĉiuj kiuj respondis.

HaleBopp:Kate middleton estas princino, ĉar ŝi edziniĝis kun princo William, sed ŝiaj gepatroj ne estas (ge)reĝoj, do ŝi estas princino sed ne reĝidino.
Nu tio estas kazo kiun mi eĉ ne konsideris! Havas sencon, ke ŝi estus princino sed ne reĝidino.

fajrkapo (프로필 보기) 2013년 6월 9일 오후 11:09:32

Safis:Dankegon al ĉiuj kiuj respondis.

HaleBopp:Kate middleton estas princino, ĉar ŝi edziniĝis kun princo William, sed ŝiaj gepatroj ne estas (ge)reĝoj, do ŝi estas princino sed ne reĝidino.
Nu tio estas kazo kiun mi eĉ ne konsideris! Havas sencon, ke ŝi estus princino sed ne reĝidino.
Ankaŭ estas princlandoj, kie ne estas ia reĝo, sed kie la plej grava ulo estas la princo, ekzemple Monako (aŭ Andoro eble).

PS: tie ne estas reĝido-ino, sed princido aŭ princidino (ekzemple Alberto de Monako, ridulo.gif )

다시 위로