Al contingut

Kiel aliel? Kie alie?

de efilzeo, 8 de juny de 2013

Missatges: 33

Llengua: Esperanto

sergejm (Mostra el perfil) 6 de desembre de 2017 17.18.45

Kirilo81:Mi pensas, ke la evitoj de esceptoj estas unu el la bazoj de internacia planlingvo. okulumo.gif
Nur fundamentaj reguloj ne havas esceptoj. Aliaj partoj de la lingvo aperis sen iu plano kaj havas esceptojn.

DuckFiasco (Mostra el perfil) 6 de desembre de 2017 17.45.21

Ali- ne estu escepto ĉar ĝi estus la sola tabelvorta neebla en ĉiuj formoj. Alie, alia jam havas signifojn kaj vortfarado kiel "aliigi" ne estus ebla se ĝi estus tabelvorto nova.

thyrolf (Mostra el perfil) 6 de desembre de 2017 19.25.35

nen-
ali-

Sekve oni devus skribi:

nenio ---- aliio
neniu ---- aliiu
nenia ---- aliia
neniam - aliiam
nenie ---- aliie
nenial --- aliial
nenies -- aliies

DuckFiasco (Mostra el perfil) 6 de desembre de 2017 19.44.01

La tabelvortoj tradicie prezentiĝas kiel neni-, ĉi-, ki-... kun -o, -u, -al...

Zamenhof mem klarigis:
ĉiuj vortoj de la interrilata tabelo konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a ktp.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, [...] la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn -e kaj -u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj ali-u, ali-es, kelk-om ktp., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula.
(Citaĵo tirita el la PReVo)

sergejm (Mostra el perfil) 7 de desembre de 2017 0.53.27

Legu Verdan Biblion. Tie la aŭtoro priridas tian uzon de tabelvortaj finaĵoj kun ordinaraj vortoj.

amigueo (Mostra el perfil) 7 de desembre de 2017 10.25.30

DuckFiasco:La tabelvortoj tradicie prezentiĝas kiel neni-, ĉi-, ki-... kun -o, -u, -al...

Zamenhof mem klarigis:
ĉiuj vortoj de la interrilata tabelo konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a ktp.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, [...] la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn -e kaj -u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj ali-u, ali-es, kelk-om ktp., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula.
(Citaĵo tirita el la PReVo)
zam ne havis sufiĉan tempon por tute fini la vorttabelon, por ĝeneraligi ĝiajn elementojn.
spontane, la esperanto uzantoj provas fini ĝin.
mia opinie, kiam tiu tasko sukcesintos, esperanto iĝos pli simpla kaj potenca lingvo, almenaŭ rejuniĝos aŭ liberiĝos el aktuala nodo, mistera por la uzantoj de la lingvo.

amigueo (Mostra el perfil) 7 de desembre de 2017 10.43.15

thyrolf:nen-
ali-

Sekve oni devus skribi:

nenio ---- aliio
neniu ---- aliiu
nenia ---- aliia
neniam - aliiam
nenie ---- aliie
nenial --- aliial
nenies -- aliies
mi apogas aŭ kunsentas kun aliio aŭ otrio, en esperanto abundas la vortoj kiuj enhavas "ii",
sed ne nur ali-i- serio ankaŭ aliaj kunmetoj tre utilas aŭ utilus:

alinenio, aliĉio, alikio, aliio, alitio

tinenio, tikio, tiiu, tiĉio, tialiio...

amigueo (Mostra el perfil) 7 de desembre de 2017 11.00.18

Mimich6120:Mi pripensis pri ĝi kaj... oni povus proponi alian komencaĵon anstataŭ "ali-".

Kial ne fari la komencaĵon "otri-" el la hispana samsignifa adjektivo "otro" / "otra"

otriu(jn) = aliulo / iu alia (afero)
otria(jn) = alispeca, alieca
otries = de alia (persono), aliula
otrio(jn) = io alia
otrie(n) = aliloke(n)
otriam = alifoje, aliokaze
otriel = alie, alimaniere
otrial =alikaŭze, ial alia
otriom (da) = alikvante; alia kvanto (da)

"otri-" povas stari por la ideo de "ali-" , samkiel "ĉi-" kaj "neni-" staras por la ideo de "tut-" kaj "ne" respektive.
Kaj "otri-" havas kvar literojn samkiel "neni-".

Kion vi pensas pri ĝi?
mi nescias ĉu otr- estas la plej konvena laŭ la internaciema novvorta elekt-arto, sed mi favoras al tia solvo, por eviti na "ii", kiu iom agacas pri "aliio"
tamen, mi rimarkas ke tiom urĝa ol "ali-" estas vorttabela afikso kies signifon oni trovas nur en normalaj nomoj kiuj finas per -o.

tiu mistera afikso estas tre rilata al ali-, oni dirus "malali-" (same kiel oni diras "malino" por eviti "iĉo")

ekster la vorttabelo (kiu baldaŭ malaperos - ho belo) oni uzas na "unu/j":

" unu manĝas, alia kuras
" la unu manĝas, la alia kuras (se nur estas du)

sed "unu" estas jam ŝarĝita de aliaj signifoj, do, ne tauga por meti en vorttabelo:

" unuio versus aliio
" malaliio versus aliio

amigueo (Mostra el perfil) 7 de desembre de 2017 11.24.31

Metsis:Oni bezonas aldoni nek "ali-" nek "otri-" en la tabelvortojn. Aliloke, alimaniere ktp. sufiĉas. Ne kompaktu tro multe

Priparolante la tabelvortojn mi havas etan problemon kun la prefikso "ĉi-". Kune kun tabelvorto la prefikso montras iun tutaĵan, ekz. io (nespecifika) → ĉio (la tutaj). Kune kun aliaj vortoj la prefikso montras iun specifikan, ekz. matene (dum iu ajn mateno) → ĉi-matene (la hodiaŭa mateno). La sencoj ŝajnas al mi kontraŭaj.
mi kunsentas, estas problemo kun "ĉi" kaj "ĉi-", tial proponindus "ĉa" por anstataŭi "ĉi" aŭ "ĉi-",

ĉa ( = ĉi ) amiko
ĉaiu ( = ĉi tiu )

alia versio de ĈA: ŝati ĉa kukojn (ŝati ĉiujn kukojn) - tion aplaŭdus kiuj mokas na esperanto aŭ ojn-ajn-ojna lingvo

aŭ "interfikso" por solvi samkiajn (samĥajn) konfliktojn: -ĥ- (samtempe oni konservas na malaperminacita litero ĥ):

ĉio vs ĉiĥo (ĉi tio)
alie (alimaniere) vs aliĥe (aliie)
(na-en la tero = en la teron = naĥen la tero) naĥen vs nae-n
ne-ebla (neposibla) = neĥebla vs neebla (nei)
samĥe = samkie (samloke)
samĥa = samtipa (samkia)
samĥu (kiu) = samĥo (kio)

eble vi trovas aliajn kazojn kie -ĥ- heroe solvus

amigueo (Mostra el perfil) 7 de desembre de 2017 11.48.34

thyrolf:maliam
malies
malial?

hihihi
mi komprenas na hihihi okulumo.gif
kompreneble, estas malkohero ne akcepti na MAL (nia amata MAL) en la vorttabelon.

ĉ-iu = mal-nen-iu
nen-iu = mal-ĉ-iu

nur diskriminacio kaj ekskludo persistas: mal-iu

fakte, mal-iu = ne-ĉ-iu
en la vorttabelo, diskriminacio agis kontraŭ MAL kaj favore de NE

MAL-IU estas tute natura al esperanto, kaj pli simpla ol NE-Ĉ-IU

se iu ne kunsentas pri tiu plisimplo, mi klarigos poste...

Tornar a dalt