К содержанию

Cinnamon kaj esperantaj literoj

от Altebrilas, 8 июня 2013 г.

Сообщений: 11

Язык: Esperanto

Altebrilas (Показать профиль) 8 июня 2013 г., 23:02:44

Mi ĵus instalis tiu disdonnaĵo de Linux, sed ne trovis kiel adapti la klavaron. Cxu iu jam solvis tiun problemon?

darkweasel (Показать профиль) 9 июня 2013 г., 18:03:00

Devus fakte esti egale, kiun labortablan ĉirkaŭaĵon vi uzas - tiajn aferojn provizas X.

Plej bone vi diru, kie sur la klavaro vi volas havi Esperantajn literojn. Ĉu per morta klavo, ĉu AltGr, ĉu aŭtomata konvertado de cx al ĉ, ĉu propra klavararanĝo?

Kiam mi uzis Linux-on, mi uzis .XCompose-dosieron por havi mortajn klavojn (en la kodo malantaŭ tiu ligilo anstataŭigu & gt; per < kaj & lt; per > - iu ŝanĝo en la forumo fuŝis tion).

Alie eble legu Esperanto en Linukso.

Altebrilas (Показать профиль) 9 июня 2013 г., 19:29:22

Dankon pro via respondo.
En mia lasta versio de Ubuntu, mi faris elekton en "parametroj de la sistemo"-> "klavaro" kaj estis menuo kie mi povis rekte elekti esperantaj literoj.

La enirmaniero estis altgr+c por ĉ kaj shift+altgr+c por Ĉ

Kaj alia tavolo de la disdonaĵo estas "Linux Mint"

darkweasel (Показать профиль) 10 июня 2013 г., 14:38:05

En la antaŭe alligita artikolo de Bertilo Wennergren, vidu la sekcion ".Xmodmap" - tio devus funkcii, se vi volas uzi AltGr. Eble necesos uzi aliajn numerojn, se iuj el tiuj literoj estas sur via klavararanĝo aliloke - mi ne scias parkere la francan aranĝon.

Altebrilas (Показать профиль) 10 июня 2013 г., 15:52:07

Mi ĵus konstatis tion:
Per franca klavaro oni povas tajpi 'ĉ' per '^' kaj poste 'c'. Sed tio sistemo ne funkcias por ŭ, ĉar û ekzistas en la franca (la du aspektas same, (*) sed la konkaveco de la ĉapelo ne estas en la sama direkto!).

Mi legis la konsiloj de BW, sed tio estas por spertuloj. mi provos peti helpon de mia loka klubo por fari tion.

(*) kiam oni skribas mesaĝon, sed ne kiam oni relegas!

darkweasel (Показать профиль) 11 июня 2013 г., 7:03:27

Kiel mi skribis - por funkciigi tion ankaŭ por "ŭ", mi metis ĉi tiujn liniojn en ~/.XCompose (simple tajpu gedit ~/.XCompose en via konzolo por redakti ĝin):

: "ŭ" U016D
: "Ŭ" U016C
: "û" U00FB
: "Û" U00DB


Se vi volas plu povi tajpi "û" per "^ + u", sed "ŭ" per "^ + v" (tio estas verŝajna, ĉar vi estas franclingvano - vi certe tajpas û pli ofte ol ŭ), tiam simple ŝanĝu ĝin laŭe.

Alie mi pensas, ke ie en la sistemaj agordoj devus esti (mi ne scias, kie precize en Cinnamon) opcio por "kompona klavo" (compose key). Se vi agordas ekzemple vian dekstran stirklavon kiel komponan klavon, tiam devus funkcii premi unue tiun komponan klavon kaj tiam dufoje (!) "u" - almenaŭ tio funkciis kun la qwertz-aranĝo. Tio estas tamen iom pli malrapida ol la solvo kun la mortaj klavoj

swalf (Показать профиль) 13 июня 2013 г., 7:32:36

En Gnome-a medio kaj siaj interfacoj vi povas uzi la ilon "Gnome-tweak-tool" por elekti "alt+litero"-n aŭ alian sistemon por printi ĉapelitajn literojn.
Malsame vi povas elekti tiujn metodojn rekte per la registro de Gnome serĉante la agordojn pri xkb-options.

Altebrilas (Показать профиль) 13 июня 2013 г., 23:04:00

Dankon pro la diversaj solvoj, kiujn vi proponis.

Sed mi ĉefe deziras uzi elegantan solvon, kiun mi povas montri fiere al ne-esperantisto. Tiu solvo ekzistas en Ubuntu, ĉar tio estas opcio en la programeto por klavar-aranĝo. Mi ŝatus trovi la ekvivalenton en Linux-Mint (mi pardonpetas, Cinnamon estas nur la grafikaĵo de la "skribotablo"), sen ŝanĝi permane sistemajn sliparojn, ĉar nur komputilistoj povas fari tion sendanĝere, kaj tio aspektas kiel retroiro rilate al Ubuntu.

Kompreneble, mi finfine elektos inter la solvoj kiuj vi afable proponis al mi, sed mi deziras unue kompreni kial tio, kio estas facila en Ubuntu ne estas tiel en Linux-Mint.

Chainy (Показать профиль) 14 июня 2013 г., 0:42:04

Kutime mi uzas KDE, sed mi decidis iom eksperimenti kun Cinnamon por ekscii, kiel solvi tiun ĉi problemon! En Linu'x Mint 15, vi povas ŝalti Esperantan klavarfasonon, same kiel en Ubuntu. Mi uzas anglalingvan version:

System Settings => Regional Settings => Layouts

Alklaku la plus-signon por aldoni novan klavaron. Vi trovos "Esperanto" en la listo. Post ŝalto de la Esperanto-klavaro, ekaperos flageto en la malsupra panelo (apud la horo/dato).

Ankaŭ eblas ŝanĝi inter diversaj klavarfasonoj per premo al certa klavo aŭ kombino de klavoj. Tion vi povas agordi en tiu sama loko Layouts - tie estas butono Opcioj, kaj en tiu sekcio vi trovos meze de la listo la opcion Keys to change layout.

Chainy (Показать профиль) 14 июня 2013 г., 1:44:01

Altebrilas:La enirmaniero estis altgr+c por ĉ kaj shift+altgr+c por Ĉ
Por tion fari, iru al tiu sekcio Layouts, kiel mi ĉi-supre indikis. En la Opcioj, vi bezonas la duan en la listo: Adding Esperanto circumflexes (supersigno)

Наверх