Ĉu persono povas esti vegetarA?
de Chainy, 2013-junio-10
Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
swalf (Montri la profilon) 2013-junio-13 14:06:02
@Kirilo81: Mi skribis "vi povas"-n ne "vi devas"-n. Vi povas paroli per vortoj kiuj vi preferas ankaŭ se kelkaj el ili ne plaĉas al mi aŭ estas malmulte kompreneblaj. Sed, vidita dum la fadeno ke vegetar- estas konfuziga radiko, mi sugestas ke ankaŭ aliaj pli klaraj komponitaĵoj estas poveblaj
Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-junio-14 07:27:48
Kirilo81:Laŭ PIV vegetara signifas "konforma al la vegetarismo" [...]Post ioma medito mi ekdubis pri ĉi-lasta aserto mia. Ĉu oni povas diri vegetarisma policano? Verŝajne jes ja, sed ĉu oni povas diri "konforma" pri persono?
Ĉiuokaze vegetara policano estas tute en ordo.
PIV enhavas la difinojn "2 Ĝuste responda al tio, kion iu volas aŭ io trudas" kaj "3 Bone akordiĝanta kun, ĝuste taŭga por", kaj ne troviĝas tie ekzemplo kun persono.
Pro tio oni eble prefere diru vegetarano-policano.
@swalf
Mi ja komprenis vin, kaj mem preferas malsanulejo, premgrupo, likviĝi al hospitalo, premgrupo, degeli, tamen min naŭzetas la Bonlingvismo, ĉar ĝi tute troigas la aferon kaj dum senviandisto estas eĉ bela, jam senbestaĵisto por tute internacia vegano estas problema, ĉar ĝi miaopinie ne kaptas esencajn partojn de la vegana sinteno.