前往目錄

Ĉu persono povas esti vegetarA?

貼文者: Chainy, 2013年6月10日

訊息: 12

語言: Esperanto

Chainy (顯示個人資料) 2013年6月10日上午8:30:55

En mia laboro kiel lingvohelpanto ĉi tie, mi renkontis la vorton 'vegetar-in-o', kaj mi tuj korektis tion al 'vegetar-AN-o', ĉar tiu lasta estas pli kutime uzata.

Sed tiam oni min demandis, kial 'vegetar-in-o' estas malĝusta. Mi hezitis pri respondo, sed tiam mi trovis jenan fadenon, kiu klarigas, kial oni kutime diras 'belulino' anstataŭ 'belino' (Kiam uzu la -ul- en belulino?)

Ĉu estus tamen ĝuste diri 'vegetar-ul-o'? Tio dependas de tio, ĉu eblas uzi la adjektivon 'vegetara' ne nur pri manĝaĵo, sed ankaŭ pri persono. Ekzemple, 'vegetara policisto'? Aŭ eble estus pli bone diri 'vegetarana policisto'?

sudanglo (顯示個人資料) 2013年6月10日上午9:27:52

Vegetarino estas evidente iom strange ĉar vegetaro estas (almenaŭ ĝis nun) nek masklo nek femalo (nek vir-seksa estaĵo nek in-seksa estaĵo).

Je kredoj oni ofte uzas -an. Kristan, Budhan, Islaman, prefere al -ul. Vegetarulo do eble ne estas principe erara sed ne konformas kun la kutima uzado.

Tamen, fronte al vegetarulo oni sin demandas kiel tiu persono povas esti vegetara sen esti vegetarana.

johmue (顯示個人資料) 2013年6月10日上午10:29:29

Laŭ mi estas tute logike diri "Vegetaranoj manĝas vegetaran manĝaĵon." Sed estas strange, ke oni diras "Veganoj manĝas veganan manĝaĵon." anstataŭ "Vegananoj ..."

Nu ... vegetarane, vegane, vane ...

Kirilo81 (顯示個人資料) 2013年6月10日上午10:36:08

Laŭ PIV vegetara signifas "konforma al la vegetarismo", ĝi estas do kvazaŭ* mallongigo de vegetarisma, same vegetarano (PIV: "praktikanto de la vegetarismo" =vegetarismano.
Teorie oni do povus ellasi -an en vegetaranino, same kiel -ul en bel(ul)ino, sed vi scias el la fadeno citita de vi, ke tio ne estas la kutima esprimmaniero.
Ĉiuokaze vegetara policano estas tute en ordo.

*Laŭforme estas alie, mi tamen ne diskutu tion nun.

Chainy (顯示個人資料) 2013年6月11日下午2:58:19

Dankon al ĉiuj pro viaj respondoj!

Chainy (顯示個人資料) 2013年6月11日下午3:03:02

johmue:Laŭ mi estas tute logike diri "Vegetaranoj manĝas vegetaran manĝaĵon." Sed estas strange, ke oni diras "Veganoj manĝas veganan manĝaĵon." anstataŭ "Vegananoj ..."
Jes, tiuj vortoj ne sekvas la saman logikon. Mi supozas, ke la elektitaj formoj estas pro nacilingva influo.

swalf (顯示個人資料) 2013年6月13日上午7:57:31

Vi povus diri pli Esperantmaniere 'viandmalemulo'-n aŭ 'senviandisto'-n, mi pensas.

Kirilo81 (顯示個人資料) 2013年6月13日上午10:30:39

Ho ve, la bonlingvaĉanoj ĉasas jam eĉ oficialajn vortojn...

Ĉiuokaze, ke VEGETAR' estas eca kaj VEGAN' aĵa (konkrete ula) radikoj estas nenio nekutima, estas multaj tiaj okazoj, la plej ekstrema estas BROS' (aĵa) - KOMB' (ada).

johmue (顯示個人資料) 2013年6月13日上午11:14:17

Kirilo81:Ho ve, la bonlingvaĉanoj ĉasas jam eĉ oficialajn vortojn...
ridulo.gif

Mi nek estas bonlingvano nek ĉasas sed nur rimarkigas.

Se mi estus bonlingvano mi fakte jes ĉasus la radikojn "vegetar-" kaj "vegan-" kiel nefundamentajn radikojn. "vegetar-" eĉ povus esti intermiksata kun "veget-ar-". Oni anstataŭe diru "senviand-" kaj "senbestaĵ-".

Do se mi estus bonlingvano, sed mi ja ne estas.

Kirilo81 (顯示個人資料) 2013年6月13日上午11:43:06

johmue:Mi nek estas bonlingvano nek ĉasas sed nur rimarkigas.
Ho, Johannes, mi skribis pri du diversaj aĵoj en unu mesaĝo kaj ne celis vian mesaĝon per la sarkasmeta rimarkigo, sed la vortojn viandmalemulo kaj senviandisto.

Nur la dua parto de mia mesaĝo rilatis al vi. ridulo.gif

回到上端