Al la enhavo

Iafoje = iufoje?

de efilzeo, 2013-junio-10

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

efilzeo (Montri la profilon) 2013-junio-10 18:30:32

En pli vortaroj ili estas tradukataj same. Sed laŭ mi "iufojo" kaj "iafojo" havas tute malsaman signofon kaj "iafoje" ŝajnas erara. Kion vi pensas pri tio?

novialingue (Montri la profilon) 2013-junio-10 19:01:14

efilzeo:Sed laŭ mi "iufojo" kaj "iafojo" havas tute malsaman signofon
Kiun?

efilzeo:kaj "iafoje" ŝajnas erara
Ĉu "iafoje" estas erara, tion mi ne scias. Sed mi ankaŭ inklinus uzi "iufoje". "Iafoje" ne signifas multe por mi ("je/ĉe fojoj de iu speco" ???).

Francestral (Montri la profilon) 2013-junio-10 20:03:15

Laŭ PIV:
iafoje = en iaj difinitaj okazoj
iufoje = en iuj sporadaj okazoj
Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.
http://bertilow.com/pmeg/skribo_elparolo/skribo/li...
Jen mi ardas de varmego, jen mi tremas de frosto. La du statoj alternas. Iufoje mi estas varma, alifoje mi estas malvarma.
http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/kombinitaj_vort...

Reen al la supro