前往目錄

Geja lobio en la Vatikano

貼文者: Benjamino, 2013年6月11日

訊息: 21

語言: Esperanto

Interretano (顯示個人資料) 2013年6月12日下午4:56:47

Sunjo:Mi ne komprenas kiel permeso de egalaj rajtoj al samseksemuloj povus detrui la okcidentan civilizon. Ĉu iu pretus klarigi tion? Ĉu eble eĉ iu de tiuj kiuj elektis tiun respondon?
Tiu respondo estas verŝajne ŝerca.

robbkvasnak (顯示個人資料) 2013年6月12日下午5:16:06

Ĉu iu povas defini "okcidentan civilizacion"? Okcidenta estas direkto. Ekzistas okcidenta Afriko kaj okcidenta Usono (al kio komike ne apartenas Havajo sed plej verŝajne Alasko).Civilizacio estas iomete stranga vorto ĉar venas el la latina vorto civis el pralatino en kio ĝis signifas edzo/edzino aŭ hejmano. Poste ĝi prenis la signifon urbano (por ni hodiaŭ eble temas pri urbetoj aŭ eĉ vilaĝoj) kaj de tie al civlis kun signifo politika ktp. Bedaŭrinde en la etnaj lingvoj oni rajtas ĵeti tiujn du vortojn en niĉojn faritajn de certaj homoj kiuj sin kredis pli evoluigitaj (kulture - vorto kio venas de la plantado de manĝeblaj legomoj kaj plej verŝajne pli ĝenerale fruktoj ankaŭ). Oni naĝas en abstraktaĵoj kun propraj definoj laŭ la uzanto kaj la leganto/aŭskultanto. Ne temas pri science fiksaj ideoj sed eskaj proponoj unu metita sur alia.

efilzeo (顯示個人資料) 2013年6月12日下午5:38:27

La kristanismo estas tute neokcidenta sed mezorienta, ido de la judismo kiel islamismo.

AlfRoland (顯示個人資料) 2013年6月12日下午6:17:10

Interretano:
Sunjo:Mi ne komprenas kiel permeso de egalaj rajtoj al samseksemuloj povus detrui la okcidentan civilizon. Ĉu iu pretus klarigi tion? Ĉu eble eĉ iu de tiuj kiuj elektis tiun respondon?
Tiu respondo estas verŝajne ŝerca.
Bonvole klarigu la ŝercon al ni kiuj ne komprenas ĝin!

swalf (顯示個人資料) 2013年6月12日下午6:19:55

Benjamino:
Vere mi diris "geja lobio en LA Vatikano". Kia hontinda fuŝo! La artikolo estas superflua.
Vi pravas sed estas malpli bona fuŝaĵo okulumo.gif
Benjamino:
Mi tute ne komprenas la vorton "premgrupo".
Premgrupo estas grupo de premo. Fakte eklezio Katolika estas premgrupo ĉar ĝi volas gajni rajtojn per sia fortpovo por siaj propraj celoj.
Benjamino:Francisko miaopinie celas distrigi sian gregon for de gravaj problemoj inter la klerikaro per kulpigo de gejoj.
Vi eble pravas, sed la novaĵo tiu ĉi fojo ne estas publika proklamo de la papo sed maldiskretaĵo kaptita de tagĵurnalo. Mi ne scias kien volas alveni la papo kaj la vatikanaro.

efilzeo:La kristanismo estas tute neokcidenta sed mezorienta, ido de la judismo kiel islamismo.
Ĝi veras, sed la okcidentanoj ofte fogesas tion...

awhooker (顯示個人資料) 2013年6月13日下午12:37:27

Benjamino:http://www.reflexionyliberacion.cl/articulo/2729/p...

Papo Francisko laste konfesis la ekziston de geja lobio en la Vatikano. "Oni parolas pri 'geja lobio', kaj tio estas vera. Ĝi ekzistas. Ni devos vidi kion ni povos fari."

Kion vi opinias?
Se ĉi tiu geja lobio existas, estas ne grava. La Vatikano estas grupo, kiu ne favoras egalecon. Krom se la Papo estas geja, ni devos atendi longtempe ĝis la Vatikano agnoskos, ke geja personoj meritas respekton.

Mi esperas, ke ĉi tiu geja lobio detruas la kolonojn de ĉi tiu aĉa eklezio de la interno.

efilzeo (顯示個人資料) 2013年6月13日下午9:39:23

Ĉi-vespero unu itala televidilo montris ĵurnalistan enketon pri tiu geja premgrupo. Laŭ ĝi, Benedikto lasis lian rolon pro tiuj potencaj kardinaloj, inter kiuj, gejaj, kiuj akiris potencon en la Vatikano dum la lastaj jaroj de Johano Paŭlo II, ĉar li tute ne kontrolis nek aministris la Ŝtaton, do Benedikto ekis lian rolon en la malplej bona momento.

swalf (顯示個人資料) 2013年6月14日下午4:40:29

Mi ne dubas ke en Vatikanujo estas gejuloj sed mi dubas ke ili estas premgrupo, fakte neniu kardinalo publike eldiras sian samseksemecon.
Ili, mi kredas, cetere ne volas neniel helpi la LGBT-an komunumon pro sia ema malakceptaĵo.

Algis (顯示個人資料) 2013年6月16日下午7:43:30

Saluton!
Mi enmetis "lobio" en vortaron kaj jen, respondo: EraroBedaŭrinde la serĉo ne estis sukcesa!

Algis (顯示個人資料) 2013年6月16日下午8:02:19

Laŭ Biblio tio estas nomata kiel "Sadoma peko" kaj ĝi estas granda peko. Do, Vatikano devus fari grandan purigadon...

回到上端