Mergi la conținut

Geja lobio en la Vatikano

de Benjamino, 11 iunie 2013

Contribuții/Mesaje: 21

Limbă: Esperanto

Benjamino (Arată profil) 11 iunie 2013, 20:09:01

http://www.reflexionyliberacion.cl/articulo/2729/p...

Papo Francisko laste konfesis la ekziston de geja lobio en la Vatikano. "Oni parolas pri 'geja lobio', kaj tio estas vera. Ĝi ekzistas. Ni devos vidi kion ni povos fari."

Kion vi opinias? Kion fari?

AlfRoland (Arată profil) 11 iunie 2013, 20:25:34

Benjamino:http://www.reflexionyliberacion.cl/articulo/2729/p...

Papo Francisko laste konfesis la ekziston de geja lobio en la Vatikano. "Oni parolas pri 'geja lobio', kaj tio estas vera. Ĝi ekzistas. Ni devos vidi kion ni povos fari."

Kion vi opinias?
Bedaŭrinde mi ne scipovas la hispanan. Ĉu eblas al vi fari iom pli ampleksan resumon?

swalf (Arată profil) 11 iunie 2013, 21:10:56

Ĉu samseksema premgrupo en la Vatikano?
Mi neniam sciis je io simila. La Vatikana reĝantaro estas malamema al samseksema rajtoj, eble eta malplimeco de uloj saĝaj malsame opinias.
Mi esperas ke senĉese malpli homoj aŭskultos sen propra opinio la Papon kaj aliajn Vatikananojn.
Oni devu rezoni per propra menso kaj nuligi la malsincerecon.

Benjamino (Arată profil) 11 iunie 2013, 22:09:47

swalf:Ĉu samseksema premgrupo en la Vatikano?
Mil pardonojn! Mi celis diri na "geja lobio en Vatikano".

swalf (Arată profil) 12 iunie 2013, 05:47:25

Vi fakte diris "geja lobio en Vatikano" sed ankaŭ se vi uzas anglidaj vortoj mi antaŭ ol nun ne sciis pri nenio je simila.

darkweasel (Arată profil) 12 iunie 2013, 07:11:17

AlfRoland:
Benjamino:http://www.reflexionyliberacion.cl/articulo/2729/p...

Papo Francisko laste konfesis la ekziston de geja lobio en la Vatikano. "Oni parolas pri 'geja lobio', kaj tio estas vera. Ĝi ekzistas. Ni devos vidi kion ni povos fari."

Kion vi opinias?
Bedaŭrinde mi ne scipovas la hispanan. Ĉu eblas al vi fari iom pli ampleksan resumon?
Supozeble ne. Mi scipovas la hispanan sufiĉe por kompreni tiun frazon, kiun tradukis Benjamino, kaj ĝi staras vere iom senkuntekste.

Miland (Arată profil) 12 iunie 2013, 07:55:57

Papo Francisko laste konfesis la ekziston de geja lobio en la Vatikano. "Oni parolas pri 'geja lobio', kaj tio estas vera. Ĝi ekzistas. Ni devos vidi kion ni povos fari.
Laŭ tagĵurnalo la papo antaŭ ol tio diris, ke en la kurio estas sanktaj homoj, sed ankaŭ "fluo de koruptado". Miaopinie "koruptado" aludas al la geja lobio, kaj la papo volas forigi tiajn homojn el la kurio.

efilzeo (Arată profil) 12 iunie 2013, 10:05:29

Vortoj, vortoj vortoj. Li ankaŭ diris ke malgraŭ lia volo de malriĉiĝi la eklezion (ĉar Petro ne havis bankan konton), li dubas ke li sukcesos ĉar li ne estas organizita.
Geja lobio laŭ mi nenion signifas, ĉar lobio kutime estas grupo de uloj kiu batalas por akiri privilegiojn por ili mem, sed gejoj ne volas privilegiojn, nur normajn rajtojn.

Benjamino (Arată profil) 12 iunie 2013, 10:28:44

swalf:Vi fakte diris "geja lobio en Vatikano"
Vere mi diris "geja lobio en LA Vatikano". Kia hontinda fuŝo! La artikolo estas superflua.
sed ankaŭ se vi uzas anglidaj vortoj mi antaŭ ol nun ne sciis pri nenio je simila.
Mi tute ne komprenas la vorton "premgrupo". Laŭ mi eklezio estas premgrupo; lobio estas nur aktivisma grupo, kiu kampanjas por sia celo en politikaj ĉambroj (kiel ekzemple UEA en UN). La hispana novaĵo parolis pri "lobby gay", kaj tio ĉi ŝajnas kiel ofta diraĵo en pluraj lingvoj (eĉ en la itala). Mi kredas la uzon de anglidaj vortoj iom cinika; ĝi celas montri la pretendatan "fremdecon" de la "geja lobio."

Laŭ la novaĵoj, kiujn mi legis, kelkaj personoj klaĉis dum lasta jaro pri komploto de gejoj en la Katolika eklezio, kiuj perfortis Benedikton forlasi la papecon. Oni tamen rigardis tion nur kiel frenezan fuŝteorion ĝis hieraŭ. Francisko miaopinie celas distrigi sian gregon for de gravaj problemoj inter la klerikaro per kulpigo de gejoj.

Sunjo (Arată profil) 12 iunie 2013, 15:55:23

Mi ne komprenas kiel permeso de egalaj rajtoj al samseksemuloj povus detrui la okcidentan civilizon. Ĉu iu pretus klarigi tion? Ĉu eble eĉ iu de tiuj kiuj elektis tiun respondon?

Înapoi mai sus