Príspevky: 4
Jazyk: English
Miland (Zobraziť profil) 12. júna 2013 10:23:28
Look to this day!
For it is life, the very life of life.
In its brief course lie all the verities and realities of your existence.
The bliss of growth,
The glory of action,
The splendour of achievement.
For yesterday is only a dream,
And tomorrow is only a vision.
But today, well-lived, makes every yesterday a dream of happiness,
And every tomorrow a vision of hope.
Look well, therefore, to this day!
Such is the salutation to the dawn.
If anyone can handle the original Sanskrit, feel free!
sudanglo (Zobraziť profil) 12. júna 2013 13:59:24
Ĉar en ĝi troviĝas la kerno de via vivo, ĝia esenco
En ties efemera kurso kuŝas la tutaj veroj kaj realoj de via ekzisto
La ĝojego de kresko
La glora de ago
La pompa belo de sukceso.
La hieraŭo estas nur sonĝo
kaj la morgaŭo nur vizio
Sed ĉiu tago spertita kontentige amasigas memorojn de feliĉo,
kaj vidigas la morgaŭon tra lenso de espero
Taksu bone do la ektagiĝon
saluton al la hodiaŭo
noelekim (Zobraziť profil) 13. júna 2013 8:21:21
Ĉar ĝi estas la vivo, la vivo mem de la vivo.
Ĝia nelonga daŭro entenas ĉiujn veraĵojn kaj realaĵojn de via ekzisto.
La feliĉegon de kreskado,
La gloron de agado,
La grandiozon de atingo.
Ĉar hieraŭ nur estas sonĝo,
Kaj morgaŭ nur estas vizio.
Sed hodiaŭ, bone travivata, faras el ĉiu hieraŭo sonĝon de feliĉo,
Kaj el ĉiu morgaŭo vizion de espero.
Zorgu bone, tial, pri ĉi tiu tago!
Tia estas la saluto al la tagiĝo.
Miland (Zobraziť profil) 14. júna 2013 12:30:03
Atentu ĉi-tagon!
Ĉar ĝi estas la vivo, ja la vivo de la vivo.
En ĝi kuŝas ĉiu realaĵo kaj veraĵo de via ekzisto.
La ĝojo kreska,
La gloro aga,
La beleco atinga.
Ĉar hieraŭ estas nur sonĝo,
Kaj morgaŭ estas nur vizio.
Sed hodiaŭ, bone vivita, faras
ĉiun hieraŭon sonĝon feliĉan,
kaj ĉiun morgaŭon vision esperan.
Atentu bone, do, ĉi-tagon!
Tiel salutas la aŭroro de la venonta tago.