Al la enhavo

Saluton. Ĉu vi povas lasi min elekti la normalan lingvon?

de Benjamino, 2013-junio-12

Mesaĝoj: 43

Lingvo: Esperanto

Benjamino (Montri la profilon) 2013-junio-12 11:08:29

Por mi la paĝaro estas en stranga, arĥaika dialekto de Esperanto. Ekzemple landoj estas nomiĝintaj "Italujo"n, "Francujo"n, ktp. Ĉu vi povas aldoni la elekteblon de "Italio"n, "Francio"n, ktp., laŭe de la ĝisnunaj aktoj de la Akademio?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-junio-12 11:20:17

Mi ne komprenas, kial vi rekomencas senutilan diskuton, sed -uj estas ja tute normala, kaj el vidpunkto de lernanto ĝi estas eĉ rekomendinda, ĉar ĝi ne kondukas al miskomprenoj kiel -i, kie oni ne scias, ĉu ĝi estas parto de la radiko (kiel en Alĝerio) aŭ surogataĉo de -uj (kiel en Rusio).

Benjamino (Montri la profilon) 2013-junio-12 11:46:06

Tio ja ne estas utila al lernantoj, ĉar se ili volas legi ion ajn verkitan en Esperanto post 1930 (precipe ekster Interreto), aŭ eĉ iam komuniki kun aliaj Esperantistoj, ili devos almenaŭ *peni* por kompreni vortojn kiel "Italio"n kaj "Francio"n.

Kompreneble, estus ja pli utile por lernantoj, se nia lingvo estus Tokipono kaj devigus personojn ne enketi novajn vortojn, aŭ se nia lingvo estus Loĵbano kaj do estus tute logika kaj regulara.

Belmiro (Montri la profilon) 2013-junio-12 11:48:45

Benjamino:Por mi la paĝaro estas en stranga, arĥaika dialekto de Esperanto. Ekzemple landoj estas nomiĝintaj "Italujo"n, "Francujo"n, ktp. Ĉu vi povas aldoni la elekteblon de "Italio"n, "Francio"n, ktp., laŭe de la ĝisnunaj aktoj de la Akademio?
Por mi la formo “ujo” estas tre bona kaj sufiĉe nova. Mi prefere uzas tiun ĉi formo.

Belmiro

erinja (Montri la profilon) 2013-junio-12 12:19:58

Vi povas paroli laŭ via plaĉo, Benjamino.

Post multaj kaj longaj diskutoj ni en la lernu-teamo decidis enkonduki -uj- ĉe la paĝaro, ĉar ĝi estas la fundamenta formo, kaj ĝi pli bone kondukas al instruado. Oni povas facile poste lerni -io se oni volas. Oni ne povas tiel facile parkerigi ke aŭstraliano venas el Aŭstralio, sed franco venas el Francio. Estas pli klare instrui ke aŭstraliano venas el Aŭstralio kaj franco venas el Francujo.

Efektive la membroj de la lernu-teamo ankaŭ ŝanĝis sian propran parol-manieron. Ni, ĉiuj tri, nun parolas per -uj-, kaj sendube ni ne estas la nuraj en Esperantujo kiuj tion faras.

Oijos (Montri la profilon) 2013-junio-12 12:27:50

Kial aŭstralo ne venas de Aŭstralujo!?

Benjamino (Montri la profilon) 2013-junio-12 12:28:55

La problemo estas ke via ŝanĝo temas pri idealismo kaj ne pri praktiko. Ĝi temas pri via propra espero anstataŭ pri esperanto. La formo "-io" ja ankaŭ estas laŭfundamenta, ĉar ĝi estas oficialigita de Akademio kies ekziston klare antaŭdiris kaj permesis la Fundamento. Eĉ se ĉiuj esperantistoj ekuzis "-ujo"n kaj forlasis "-io"n, tio enkondukus gravan malfacilon al la kompreno de la plejmulto da tekstoj skribitaj en la lingvo ĝis nun. Ĉu oni ankaŭ ekuzu "kian" anstataŭ "kiam"?

Mi notas plu ke vi uzas la vorton "barato", kvankam tiu vorto ne estas laŭfundamenta kaj eĉ estas (laŭ multaj hindoj) koloniisma. Ĝi signifas la regnon de Reĝo Bharato, kiu konkeris la tutan hindan subkontinenton. Male, la vortoj "hindo" kaj "hindio" venas eventuale el sanskrita vorto "Sindhu" (rivero). Kvankam eĉ tio estas problem-dona (ĉar ne ĉiuj hindoj parolas hind-arjajn lingvojn), ĝi almenaŭ estas laŭfundamenta.

Miland (Montri la profilon) 2013-junio-12 12:39:01

Benjamino:Mi notas plu ke vi uzas la vorton "barato"..
Ankaŭ uzas tion la Federacio Esperanto de Barato!

Benjamino (Montri la profilon) 2013-junio-12 12:39:35

Miland:
Benjamino:Mi notas plu ke vi uzas la vorton "barato"..
Ankaŭ uzas tion la Federacio Esperanto de Barato!
Kaj kiom da hindoj aniĝas en tiu federacio? Kial ne ekzistas Praga Manifesto en Kannado, la Tamila aŭ Malajalamo?

Miland (Montri la profilon) 2013-junio-12 12:40:59

Benjamino:
Miland:
Benjamino:Mi notas plu ke vi uzas la vorton "barato"..
Ankaŭ uzas tion la Federacio Esperanto de Barato!
Kaj kiom da hindoj aniĝas en tiu federacio?
Ligo al la listo (de lokaj klubestroj, mi supozas) troviĝas sur la ĉefpaĝo.

Reen al la supro