Към съдържанието

BABM

от Bruso, 12 юни 2013

Съобщения: 5

Език: Esperanto

Bruso (Покажи профила) 12 юни 2013, 14:23:01

Ĉu iu ajn (Lernu-anoj) provis lerni la senfaman planlingvon BABM? (elparolu "Boabomo" )

http://eo.wikipedia.org/wiki/Boabomo

Arika Okrent priparolas BABM en "The Land of Invented Languages".

bartlett22183 (Покажи профила) 12 юни 2013, 19:29:03

Mi povas legi la libron en la usona Biblioteko de Kongreso (anglalingve "Library of Congress," le plej granda biblioteko en la mondo) en Vaŝingtono, sed mi ne provis lerni ĝin. Mi intencas iri tien vendredon, kaj eble mi esploros ankoraŭfoje ĝin.

raffadalbo (Покажи профила) 13 юни 2013, 10:32:21

Bruso:Ĉu iu ajn (Lernu-anoj) provis lerni la senfaman planlingvon BABM?
Mi neniam antaŭe aŭdis pri ĝi.
Nun mi legis la artikoleton en vikipedio.

Interese... sed ne aparte interese. Ĝi estas unu el miloj de artefaritaj lingvoj kaj ŝajne ne estas kompletita kaj ne havas parolantojn.

Nur unu ideo min pensigas: la uzo de literoj kiel silaboj.

Bruso (Покажи профила) 13 юни 2013, 11:35:25

raffadalbo:Interese... sed ne aparte interese. Ĝi estas unu el miloj de artefaritaj lingvoj kaj ŝajne ne estas kompletita kaj ne havas parolantojn.
Nu, Esperanto (kaj Volapuko kaj Interlingua kaj Ido kaj ktp ktp) oni kritikis ĉar ĝi estas "tro eŭropa". BABM ne estas eŭropa, kaj neeŭropano kreis ĝin.

Interese, ĉu ne?

swalf (Покажи профила) 17 юни 2013, 18:33:51

Bruso:BABM ne estas eŭropa, kaj neeŭropano kreis ĝin.
Ĝi fakte estas interese, malmultaj lingvoj estas faritaj de ne hindoeŭropaj parolantoj.
Ankaŭ la uzo de silabaro estas interese, mi pensis plifoje pri tia sistemo por aŭsilia lingvo.
Tamen tiu ĉi lingvo, per la malmulto kiu mi legis ĉe Vikipedio kaj konektita ligilo, ŝajnas tro rigida kaj malmulte adapta por flua homa uzo.
Lingvoj tute antaŭ-planita ne plaĉas ege al mi.
Krome ankaŭ se oni faras la vortaron hazarde, gramatiko ne povas esti farita hazarde sed ĝi devas sekvi la gramatikojn de aliaj lingvoj.

Обратно нагоре