본문으로

Svislando: renkontiĝo en oktobro 2013

글쓴이: marion22, 2013년 6월 13일

글: 1

언어: Esperanto

marion22 (프로필 보기) 2013년 6월 13일 오전 9:17:20

Saluton!

Ni invitas vin al venonta SFERO.

Ĉi-jare ni nomas ĝin Svisa Famili-etosa Esperanta Renkontiĝo !
Ĝi okazos en Langnau (Emmental) de la 4a ĝis la 6a de oktobro 2013.

La loko estas centra en Svislando, kaj facile atingebla per publikaj transportoj.

Ĉiujn utilajn informojn vi trovos en :
http://alawa.ch/wp/sfero/

SFERO estas bona renkontiĝo por praktiki esperanton kaj amuziĝi. Ni antaŭĝojas pro via aliĝo !

La organiza teamo

Laurent, Vera, Marion

다시 위로