Přejít k obsahu

Ludo "frazstrukturo"

od uživatele ermito ze dne 14. června 2013

Příspěvky: 1

Jazyk: Esperanto

ermito (Ukázat profil) 14. června 2013 10:49:30

Mi vidas, ke ĉi tie en la forumo estas multaj ludemuloj. Mi ne scias, ĉu jam estis ĉi tie mia ludo, sed mi elpensis ĝin hodiaŭ. Mi nomis ĝin "Frazstrukturo". La reguloj tre simplas. La unua ludanto donas frazstrukturan taskon, uzante la fikcian vorton "zozo", ekz:
Zozaj zozistoj zozas en la zozo.
Alia ludanto proponas sian solvon, ekz.: Multaj esperantistoj ekzistas en la mondo. Tiu alia ludanto tuj proponas sian formulon. Ktp.

Fakte, oni povas iel ŝanĝi la regulojn por ke povu proponiĝi kelkaj variantoj de solvo.

Do, se iu volas ludi, mi proponu la unuan frazstrukturan formulon:

Kiam zoze zozis la zozo de la zozoj, oni zozege ekzozis per nezozeblaj zozoj.

Zpět na začátek