לתוכן העניינים

Elparolo de duoblaj literoj - PMEG

של Bruso, 17 ביוני 2013

הודעות: 1

שפה: Esperanto

Bruso (הצגת פרופיל) 17 ביוני 2013, 01:07:43

Laŭ PMEG 2.2:
Ĉe duoblaj eksplodaj sonoj oni devas aŭdigi du eksplodojn, ekz.: ekkoni
= ek-koni (du apartaj K-sonoj), tualettablo = tualet-tablo (du apartaj
T-sonoj).
Kaj tiam:
Multaj tamen simpligas la elparolon de duoblaj eksplodaj konsonantoj. Ĉe
ekz. duobla T ili ne eksplodigas la unuan T-sonon, sed elparolas unu longan
T (ili tenas la baron de la aerfluo pli longe). Ĉe rapida aŭ ne aparte zorga elparolo
tia simpligo estas tolerebla, sed ĉe zorga elparolo oni devas ĉiun
konsonanton elparoli.
"Du aparta" ŝajnas al mi esti ne nur zorga, sed zorgega, malrapida kaj kontraŭnaturala. "Teni la baron de la aerfluo pli longe" ŝajnas normale.

Ĉu Zamenhof ne diris elparoli Esperanto kiel Itala? La dua maniero estas la itala maniero, ĉu ne?

לראש הדף