Сообщений: 2
Язык: Esperanto
Drafter (Показать профиль) 17 июня 2013 г., 10:30:21
La pomo estis granda, verda kaj firma. Ĝi kuŝis sur la tableto, kiu pendis en la senfina blanka spaco. Ĉirkaŭ la tableto flugis diversaj muzikiloj kaj ludis belan simfonion. Sed la pomo tute ne povis aprezi belecon de la muziko, ĉar ĝi estis totale surda. Kaj tiam la muzikiloj, volante klarigi esencon de la simfonio, komencis tamburi la melodion sur la pomo kaj, rezulte, surbatis multe da bluaĵoj al ĝi. "La muziko estas doloro" ― malĝoje pensis la pomo, ŝprucante acidajn larmojn de sia suko.
JDnDorks (Показать профиль) 17 июня 2013 г., 17:06:16
Ho! Mi ŝategas tiu ŝongo! Ĝi estas tre poezia!