У садржају

Ĉu dua kaj fremda lingvoj estas la samaj aĵoj?

од vincas, 17. јун 2013.

Поруке: 9

Језик: Esperanto

vincas (Погледати профил) 17. јун 2013. 18.46.05

goli:
vincas:
Vi ion miksis. Gepatra lingvo (aŭ unua) signifas gepatran lingvon. Dua lingvo signifas duan lingvon. Fremda lingvo signifas fremdan lingvon.
Mi miksis nenion.

Richards and Schmidt: In a broad sense, any language learned after one has learnt one's native language is called second language. However, when contrasted with foreign language, the term refers more narrowly to a language that plays a major role in a particular country or region though it may not be the first language of many people who use it ...

Larĝe, ĉiu lingvo, kiun oni lernas, post kie oni lernas onia denaska lingvo estas nomita dua lingvo. Tamen, kiam kontrastita per fremda lingvo, la termino aludas pli strete je lingvo, kiu ludas gravan rolon en aparta lando aŭ regiono, kvankam ĝi eblas ne esti la unua lingvo de multaj homoj uzantaj ĝin ...
el ĉi tie: http://en.wikipedia.org/wiki/Foreign_language (angle)
Do kiu estas dua lingvo kaj kiu estas fremda lingvo. Ĉu tio estas la samaj aĵoj?

raffadalbo (Погледати профил) 17. јун 2013. 19.17.45

vincas:Do kiu estas dua lingvo kaj kiu estas fremda lingvo. Ĉu tio estas la samaj aĵoj?
Laŭ mi, dua lingvo estas pli granda aro ol fremda lingvo. Dua lingvo inkluzivas fremdan lingvon kiun oni eklernas post la denaska lingvo. Sed, kiam gepatroj parolas malsamajn lingvojn, la dua lingvo povas esti denaska lingvo kiel la unua, nur iomete malbone konata. Kaj en la landoj kie oni parolas samloke du lingvojn (ekzemple: Bolzano-Bozen, Barcelono), eĉ se la gepatroj parolas ambaŭ la saman lingvon, la alia ne estas precize fremda.

Finfine, ĉu esperanto estas "fremda" lingvo? aŭ nur ne-denaska? ridulo.gif

Bruso (Погледати профил) 17. јун 2013. 19.31.31

raffadalbo:ĉu esperanto estas "fremda" lingvo?
Jes, se oni estas denaska Volapukeparolanto ...
ridulo.gif

utku (Погледати профил) 18. јун 2013. 07.33.35

Mi eble miskomprenas la vortgrupon "dua lingvo", kiel nefremda lingvo, kiun plurlingva infano lernas samtempe kun lia alia denaska lingvo kaj poste parolas denaskece.

vincas (Погледати профил) 18. јун 2013. 08.21.58

So, the distinction between 'second language' and 'foreign language' is a geographical and environmental distinction. We can mention 'second language situation' and 'foreign language situation' as two situations of learning, not two kinds of languages.

Aŭtomata traduko
Do, la distingo inter 'dua lingvo' kaj 'fremda lingvo' estas geografia kaj mediaj distingo. Ni povas mencii 'dua lingvo situacion' kaj 'fremdan lingvon situacion' kiel du situacioj de lernado, ne du specoj de lingvoj.
http://en.wikipedia.org/wiki/Foreign_language

Do en Barato, ekzemple, angla povas esti dua lingvo. Kaj, ekzemple, en Italio angla povas esti fremda lingvo.

maratonisto (Погледати профил) 18. јун 2013. 11.41.39

Mia infaneco pasis en plurlingva provinco. Tiam miaj unuaj tri lingvoj estis la hungara, rusa kaj ukraina. Ĉiuj tiuj tri lingvoj mi parolas perfekte, sed ili ne estas fremdlingvoj por mi. Mia unua fremdlingvo estis la germana, kiun mi ne parolas perfekte, kvankam loĝas ekde 2000 en Germanio. Mia kvara fremdlingvo estas Esperanto. Mi parolas Esperanton pli bone ol aliajn fremdlingvojn, kvankam mi esperantiĝis nur antaŭ 4 jaroj.

brw1 (Погледати профил) 18. јун 2013. 14.50.39

maratonisto:Mia infaneco pasis en plurlingva provinco. Tiam miaj unuaj tri lingvoj estis la hungara, rusa kaj ukraina. Ĉiuj tiuj tri lingvoj mi parolas perfekte, sed ili ne estas fremdlingvoj por mi. Mia unua fremdli ngvo estis la germana, kiun mi ne parolas perfekte, kvankam loĝas ekde 2000 en Germanio. Mia kvara fremdlingvo estas Esperanto. Mi parolas Esperanton pli bone ol aliajn fremdlingvojn, kvankam mi esperantiĝis nur antaŭ 4 jaroj.
En mia opinio malantaŭ lernanta fremdajn lingvojn tre bone! Ĝi ne estas fremdaj lingvoj. Fremdoj implicas
ion stranga ne bone komprenis. Unu fojo, malantaŭ vi havas lernita ĝin vi komencas kompreni ĝin!Kiel povas ion komprenita esti ankoraŭ fremda.
Esperanto ankoraŭ estas fremda lingvo ĝi ne estas la fremda lingvo mi scias la plej bona la lingvo mi komprenas la plej bona alia ol denaska lingvo estas la Francan lingvon kaj kvankam ĝi estas mia dua lingvo ĝi ne estas tute fremda al mi kvankam ĝi havas kelkaj vortoj mi ne komprenas mi povas paroli bone nun! La Franca estas pli komprenata por mi nun kaj kiam mi veras strangajn vortojn mi lernas la vortaj ne tuttempoj sed, malantaŭ mi havas lernita ĝin ĝi ne estas pli fremdaj.

raffadalbo (Погледати профил) 19. јун 2013. 20.05.59

Bruso:
raffadalbo:ĉu esperanto estas "fremda" lingvo?
Jes, se oni estas denaska Volapukeparolanto ...
ridulo.gif
brw:Fremdoj implicas ion stranga...
Laŭ mi, la vera demando estas: kion signifas "fremda"?

Se "fremda" signifas ne-denaska, la dua lingvo ne estas fremda nur kiam oni uzas du lingvojn denaske.

Se "fremda" signifas ne-komprenebla, aŭ tute stranga, do por ĉiu italo la hispana ne estos fremda lingvo, ĉar multaj vortoj (kvankam ne ĉiuj) estas kompreneblaj sen lerno.

Se "fremda" signifas alilandana, do por ĉiuj Svisoj la germana, la itala, la franca, ne estas fremdaj, eĉ kiam ili konas nur unu el ili, ĉar ili estas oficialaj lingvoj de ilia hejmlando.

En la lasta signifo, Esperanto kaj Volapuko neniam estas fremdaj, ĉar ili apartenas al la tuta homaro kaj neniam al "alia lando". ridulo.gif

Dakila_Sidhi (Погледати профил) 22. јун 2013. 03.42.53

Laŭ teknikeco, eble.
Duaj lingvoj kutime estas fremdaj lingvoj, ĉar ili ne originas el la lando. Sed se lingvo originas el alia lando, sed uziĝas kiel unua lingvo, mi ne pensas ke la unua lingvo povas konsideriĝi kiel fremda lingvo ĉar la lingvo jam uziĝas kiel nacia lingvo.

Sed kiel lingvoj lerniĝas, eble ne.
Ĉar multaj landoj havas pli ol 1 oficialan lingvon. Kaj por ili, lernado de siaj duaj lingvoj en siaj landoj estas pli facila ol la lernado de fremda lingvo kiu ne multe uziĝas en la lando. Tial lernado de dua lingvo ne estas tiel malfacila ol lernado de vera fremda lingvo. Fakte por iuj, dua lingvo estas kiel dua denaska lingvo.

Вратите се горе