viando kaj sano
de mathieubriere, 2013-junio-17
Mesaĝoj: 26
Lingvo: Esperanto
Stefano888 (Montri la profilon) 2013-julio-02 00:42:50
mathieubriere:Saluton al ĉiuj! Jen propra traduko de artikolo de "la ekonomisto", usona magazino, pri ligo inter viando kaj sano. Kion vi opinias pri tio?Mi konsentas. Ni usonanoj devus manĝi malpli da viando kaj pli da legomoj. Ni bezonas havi vitaminon B-12 en niaj dietoj, tamen. Ni ne povas akiri tiun vitaminon de legomoj. Ĝi troviĝas en viando.
"Dubinda privilegio.
Manĝi viandon estas evitinda privilegio. En Usono, oni konsumas tion averaĝe duoble ol en Ĉinio kaj sesoble ol en Afriko. Sed, ĉu la Usonanoj pli bone sanas pro tio? Ne, se oni fidas freŝdatan studaĵon publikigita en la magazino "Times".
Vegetaranoj kaj vegetalismanoj havus malpli dudek procentojn da riskoj morti ol aliuloj, laŭ la usona medicina asocio.
Aliaj studaĵoj jam estis antaŭe elmontrinta ke viando kunligas sanajn problemojn -koratako, kancero- kiuj mortigus 1.3 milionoj da Usonanoj jare."
Francisko1 (Montri la profilon) 2013-julio-09 15:39:22
Notxor (Montri la profilon) 2013-julio-09 18:31:57
Francisko1:Krome manĝado de viando estas kaŭzo de militoj, ĉar homoj alproksimiĝas al konduto besta. Kaj besto solvas ĉion per militoj.Ĉu? Ĉu vi parolas serioze? Ĉu vi pensas ke la nutraĝo (ne se oni mankas nutraĝon) estas kaŭzo de io, kiel militoj? Tiu aserto bezonas pruvojn.
karasutengu (Montri la profilon) 2013-julio-19 03:38:13
Francestral (Montri la profilon) 2013-julio-19 04:55:37
Francisko1:Krome manĝado de viando estas kaŭzo de militoj, ĉar homoj alproksimiĝas al konduto besta. Kaj besto solvas ĉion per militoj.Do manĝado de vegetaĵoj estas kaŭzo de vegetado, ĉu ne?
Krome, besto ne solvas ĉion per militoj. Legu pri la malgrandaj ĉimpanzoj (Pan paniscus).
karasutengu (Montri la profilon) 2013-julio-19 16:12:44
vidas vandenis:Nun en japanio iuj klopodas pri bredado de balenoj, sed ankoraŭ nun ne povas bredi.
Ĉu japanoj klopodas bredi tiujn balenojn kies viando bongustas precipe al japanaj langoj? Kiom da balenoj restis entute?